Valérian kaj Laureline

Valérian kaj Laureline estas la ĉefroluloj de franca sciencfikcia bildliteratura serio Valérian et Laureline pri du agentoj de la Spac-Temp-Servo bazita en Galaxity, la ĉefurbo de la estonto.

Valérian kaj Laureline
bildliteraturo serio
Kreita de Pierre Christin kaj Jean-Claude Mézières
Verko Valérian et Laureline
Informoj
Sekso Valérian: vira, Laureline: ina
Specio homoj
Naskiĝis Valérian: Galaxity, Laureline: mezepoko
Okupo spac-temp-agentoj
vdr

La desegnojn faras Jean-Claude Mézières, la tekstojn Pierre Christin. Ilin kolorigis Évelyne Tranlé, fratino de Mézières.[1] La unua rakonto aperis la 9-an de novembro 1967 en la eldono #420 de la bildliteratura magazino Pilote.

Intrigo redakti

Per sia kosmoŝipo, kiu samtempe estas ankaŭ tempomaŝino, la du herooj estas sendataj al diversaj lokoj kaj tempepokoj, por malkovri rompojn kontraŭ la leĝoj de la Spac-Temp-Servo, aŭ preventi okazintajn/ontajn/untajn katastrofojn. Ili tamen ne povas malhelpi katastrofon kiu disigas ilin de la Spac-Temp-Servo. Valérian, strikta kaj obeema, kaj Laureline, pasia kaj justama, nur ekipitaj per sia kosmoŝipo devas trovi sian propran vojon en disfalanta mondo inter fantastaj kosmaj specioj, iuj amikaj, iuj malamikaj, koruptaj politikistoj, senskrupulaj krimuloj kaj tempaj paradoksoj.

Kino redakti

Luc Besson verkis filmon pri Valérian kaj Laureline en 2017.

George Lucas kaj Michael Crichton legis la bildliteraturan serion antaŭ verki "Star Wars" (pri Han Solo kaj Leia) kaj "Timeline" (pri Marek kaj Claire).

Referencoj redakti

  1. Valerian & Veronique Gesamtausgabe Band 5, S. 11, ISBN 978-3-551-02556-2