Valangin

komunumo de Svislando
Valangin
Blazono de Valangin
Blazono de Valangin
Blazono de Valangin
Malnova burgo de Valangin
Malnova burgo de Valangin
-
Malnova burgo de Valangin
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Val-de-Ruz
Koordinatoj  47° 1′ 0″ N 6° 54′ 25″ O / 47.01667 °N, 6.90694 °O / 47.01667; 6.90694 (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 0″ N 6° 54′ 25″ O / 47.01667 °N, 6.90694 °O / 47.01667; 6.90694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 409
Areo 3,76 km²
Alteco 651 m super marnivelo
Poŝtkodo 2042
Komunumkodo 6485
Mapo de Valangin
Mapo de Valangin
Mapo de Valangin
vdr

Pri la komunumo redakti

Valangin estas historia urbeto kaj komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 409 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio redakti

Valangin situas en la Valo de Ruz nordokcidente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo ĉe la bordo de la rivero Seyon, kiu sude de la komunumo trapasas en profunda ravino la sudan ĉenon de la Neŭŝatela Ĵuraso. La komunumo Valangin konsistas el la urbeto Valangin kaj la vilaĝetoj La Borcarderie kaj Bussy, kaj pluraj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,76 km², de kiuj 49,7% estas kovritaj de arbaro, 39,4% servas por agrikulturo kaj 9,0% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Valangin limas en nordo kaj oriento kaj okcidento al Val-de-Ruz (respektive antaŭ la komunuma kuniĝo en nordo al Boudevilliers, en nordnordoriento al Fontaines, en oriento al Fenin-Vilars-Saules kaj en okcidento al Coffrane), kaj en sudoriento al Neŭŝatelo, en sudokcidento al Peseux.

Trafiko redakti

Tra Valangin pasas la kantona ĉefvojo nr-o 1320 kaj la svisa aŭtovojo A20 de La Chaux-de-Fonds tra Vue-des-Alpes al Neŭŝatelo. Per buslinio de Villiers tra Cernier kaj Boudevilliers al Neŭŝatelo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unuan fojon la Senjorujo Valangin estis menciita en la jaro 1150 en donacdokumento de la Abatejo Fontaine-André. En la jaro 1241 aperis mencio kiel Valengiz. Kiel havaĵo de la Senjoroj Aarberg-Valangin la Senjorujo provis gardi sian sendependecon de Neŭŝatelo. Tial ĝi alianciĝis kun la princepiskopo de Bazelo. En la sekva konflikto kun la Grafoj de Neŭŝatelo la neŭŝateloj atakis kun sia armo la Senjorujon Valangin kaj ĝin venkis la 28-an de februaro 1296 en la Batalo de Coffrane. Kiam la princepiskopo de Bazelo poste denove provis al si alpropigi la senjorujon, la neŭŝatelanoj detruis la 28-an de aprilo 1301 la urbeton La Bonneville de la Senjoroj de Valangin. En la sekvantaj jarcentoj la Senjorujo Valangin apartenis parte al la Grafoj de Montbéliard parte al la Grafoj de Neŭŝatelo. En la jaro 1592 la Senjorujo definitive fariĝis parto de la Princlando Neuŝatelo. Apartaĵo en la Senjorujo Valangin estis la civitana rajto, kiun povis akiri ne nur la loĝantoj de la burgo kaj urbeto Valangin sed ankaŭ de la tuta senjorujo. Ekzistis en la senjorujo konsilio de la civitanoj kaj ĝi estis subdivita en kvin civitanestrejoj. Kiam en la jaro 1707 la reĝo de Prusio en persono fariĝis ankaŭ la princo de Neŭŝatelo, Valangin de li estis deklarita grafejo. Post la revolucio kaj deklaro de la respubliko en la jaro 1848 la konvservemaj civitanoj de Valangin provis rezisti, ĝis ili en la jaro 1852 estis definitive forpelitaj kaj la sistemo de la civitanestrejoj estis anstataŭigita per distriktoj. [2]

Bildoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti