Valbroye

komunumo de Svislando

Valbroye (en Esperanto ankaŭ Valbrojo) estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 2 710 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. La sidejo de la komunuma administracio troviĝas en Granges-près-Marnand.

Valbroye
Blazono de Valbroye
Blazono de Valbroye
Blazono de Valbroye
Granges-près-Marnand, komunumo Valbroye
Granges-près-Marnand, komunumo Valbroye
Granges-près-Marnand, komunumo Valbroye
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Brojo-Vully
Geografia situo CH1903: 557855 / 179246 (mapo)46.7630555555566.8869444444445Koordinatoj: 46° 46′ N, 6° 53′ O; CH1903: 557855 / 179246 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2710
Areo 33,57 km²
Alteco 473 m super marnivelo
Poŝtkodo 1523-1525, 1534-1536, 1682
Komunumkodo 5831
Mapo de Valbroye
Mapo de Valbroye

Mapo pri la kuniĝo de Valbroye
Mapo pri la kuniĝo de Valbroye
Mapoj de Valbroye:
supre situo de Valbroye en la Distrikto Brojo
sube mapo pri la baloto de la kuniĝo
verdaj partoj favoraj nun apartenantaj al la nova komunumo
ruĝaj neaj restantaj sendependaj
vdr

Geografio redakti

Valbroye situas en la Svisa Mezlando en la ebenaĵo de la rivero Brojo. La komunumo konsistas el du ne ligitaj teritorioj, kiujn tranĉas la friburga eksklavo Surpierre. La norda parto konsistas el la vilaĝoj Cerniaz, Seigneux kaj Villars-Bramard, la suda parto el Combremont-le-Grand, Combremont-le-Petit, Sassel, Granges-près-Marnand kaj Marnand.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 33,57 km², de kiuj 25,3% estas kovritaj de arbaro, 66,8% servas por agrikulturo kaj 7,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La norda komunumparto limas en nordo al Les Montets (FR) kaj Ménières (FR), en nordnordoriento al Fétigny (FR), en oriento al Trey , en sudoriento al Châtonnaye (FR), en Villarzel, Henniez, Villeneuve (FR), Surpierre (FR), Cheiry (FR), Prévondavaux (FR) kaj Denezy, en sudokcidento al Vuissens (FR), en okcidento al Champtauroz, en nordokcidento al Treytorrens, kaj en nordnordokcidento al Nuvilly (FR).

Trafiko redakti

Tra la suda komunumparto pasas antaŭ ĉio la grava kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Ĝenevo. La ĉefa vojo tra la norda komunumparto estas la kantona ĉefvojo n-ro 150 de Estavayer-le-Lac al Laŭzano. La norda komunumparto estas konektita al la publika transportreto pere de la trajnlinio de Payerne al Palézieux, tra la cetera komunumo pasas diversaj bus- kaj poŝtaŭtolinioj.

Historio redakti

La komunumo estis fondita la 1-an de julio 2011 per kunigo de la ĝis tiam sendependaj komunumoj Cerniaz, Combremont-le-Grand, Combremont-le-Petit, Granges-près-Marnand, Marnand, Sassel, Seigneux kaj Villars-Bramard. Origine al la komunumkuniĝo devintus aliĝi ankaŭ la komunumoj Dompierre, Champtauroz, Henniez kaj Treytorrens. Post kiam en la baloto Dompierre, Henniez kaj Treytorrens malakceptis la kuniĝon ankaŭ Champtauroz malaliĝis al la projekto.[3]

La unua dokumenta mencio de Granges-près-Marnand datiĝas el la jaro 881 kiel Graniacense. En Granges estis trovitaj diversaj restaĵoj el la bronzepoko kaj proksimume 20 tomblokoj el la frua mezepoko. Dum mezepoko Granges-près-Marnard apartenis al la Katedralkapitolo Laŭjano kaj al la Priorejo Payerne. En la jaro 1536 Granges estis konkerita de Berno kaj apartenis al la Voktejo Moudon kaj la Subvojktejo Villarzel.[4]

Cerniaz estis la unuan fojon menciita en la jaro 1444 kiel Sernia. Post la konkero fare de Berno ĝi ankaŭ apartenis al la Voktejo Moudon.[5]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti