Valdemārpils

urbo en Latvio

Valdemārpils estas urbo en Latvia historia regiono Kuronio, en la nordokcidento de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Talsi. Situante 14 km de Talsi, 72 km de Ventspils kaj 131 km de Rigo.[1] Valdemārpils havis 1272 loĝantoj en 2021.[2]

Valdemārpils
Urbo
Sasmaka grandbieno
Flago
Blazono
Lando Latvio Latvio
Municipo Talsi
Historia regiono Kuronio
Koordinatoj 57° 22′ 14″ N 22° 35′ 31″ O / 57.37056 °N, 22.59194 °O / 57.37056; 22.59194 (mapo)
Areo 3,8 km² (380 ha)
Loĝantaro 1 272 (29.01.2021)
Denseco 334,74 loĝ./km²
Urbaj rajtoj 1917
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-3260
Vikimedia Komunejo: Valdemārpils
Retpaĝo: valdemarpils.lv

Nomo redakti

La plej frua nomo de Valdemārpils ĝis 1926 estis Sasmaka, laŭ la proksima Sasmaka lago. Post tio, la urbo ricevis la nomon de latva instruisto, ekonomikisto kaj politikisto de la 19-a jarcento Krišjānis Valdemārs.[3]

Historio redakti

Valdemārpils estis formita proksime de la Dupurkalns kasteltumulo en la teritorio de la antikva livona Ārlava kasteldistrikto, kiu en la 11-a jarcento estis subigita de kuronoj ŝtato Vanema. Kvankam antikvaj signoj de populacio estis trovitaj en la teritorio de la urbo, la vilaĝo de Sasmaka unue estis menciita en skribaĵoj en 1582.

La vilaĝo prosperis en la 19-a jarcento, kiam judoj komencis ekloĝi tie, komercante kun lokaj fiŝkaptistoj de Golfo de Rigo, kiu atingis la vilaĝon laŭ la rivero Roja.[3] En 1863, judoj konsistigis 83% de la vilaĝo populacio kun totala populacio 1423.

Komence de la Unua Mondmilito, la teritorio de Kuronio estis okupita de germanaj trupoj en 1915-1918. Antaŭ la okupo, la rusa potenco deportis la plej multajn el la judoj de Kuronio, kaj la urbo neniam atingis sian iaman populacion. La Valdgale-Roja etŝpura fervojbranĉo estis konstruita tra Valdemārpils en 1915-1916, kiu ligis ĝin kun la Rigo-Ventspils larĝŝpura fervojo. En 1917 Sasmaka ricevis urborajtojn.

Geografio redakti

Valdemārpils situas ĉe la bordo de Sasmakas lago,[4] en Orienta Kuronia altebenaĵo (latve Austrumkursas augstiene).[5]

Averaĝa temperaturo: -5,5 °C en januaro, +16,5 en julio. Precipitaĵo 700 mm jare.[5]

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. Toponavi.com. Distancoj
  2. lgia.gov.lv Datumbazo de loknomoj
  3. 3,0 3,1 Valdemarpils.lv. Historio
  4. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 301.
  5. 5,0 5,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020

Eksteraj ligiloj redakti