Valdemeca [baldeMEka] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Valdemeca
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16152
Politiko
Urbestro Román Santiago Royuela Jiménez
Demografio
Loĝantaro 91  (2016)
Loĝdenso 1,3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 13′ N, 1° 45′ U (mapo)40.2241115-1.7433762Koordinatoj: 40° 13′ N, 1° 45′ U (mapo) [+]
Alto 1 321 m [+]
Areo 69,80 km² (6 980 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Valdemeca (Provinco Kvenko)
Valdemeca (Provinco Kvenko)
DEC
Valdemeca
Valdemeca
Situo de Valdemeca
Valdemeca (Hispanio)
Valdemeca (Hispanio)
DEC
Valdemeca
Valdemeca
Situo de Valdemeca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdemeca [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas valdemequero [baldemeKEro]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 91 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,3 loĝ/km². En somero kaj Sankta Semajno multobliĝas la loĝantaro pro la personoj kiuj posedas domojn kiel dua loĝejo, same kiel pro la turistoj kiuj gastiĝas en domoj por rura turismo.

Situo redakti

Valdemeca estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Alta en la nordorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,321 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 69,80 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°13′27″N 1°44′36″Ok.

Historio redakti

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Valdemeca, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Valdemeca kie oni alvenis al la nunaj 91.

En 1959 mortiĝis tie Joaquín Blume (Barcelono, 21a de junio 1933 - Valdemeca, Cuenca, 29a de aprilo 1959), kiu estis atleto konkurencinta en la fako de arta gimnastiko, kiam la aviadilo per kiu li veturis suferis akcidenton, el kio oni trovis la restaĵojn en Valdemeca. Krom Blume, same mortiĝis lia edzino, María José Bonet, kaj la ceteraj membroj de la hispana teamo. Tiu flugo 42 de Iberia, nome DC-3, kraŝis kaj ne estis survivantoj.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte lastatempe el maldekstra partio PSOE.

Ekonomio redakti

 
Plado de tradicia kuirarto.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj por turismo. En tradicia kuirarto elstaras morteruelo, farita el porka hepataĵo, kaj aliaj viandaĵoj. La ĉasado kaj fiŝkaptado aldonas nekutimajn pladojn kiel el cervo, apro kaj truto.

Vidindaĵoj redakti

Estas preĝejo de la 14a al la 16a jarcentoj, iama lernejo nuntempe uzata por kultura centro kaj ekspoziciejo, kaj serio de skulpt-pentraĵoj je reala grando kiuj intencas prezenti la ĉiutagan tradician vivon. Tiele oni montras la Virgulinon, taŭrludadon, la policon Guardia Civil aŭ la ludado je kegloj, krom tradiciajn laborojn kiel draŝado, murkonstruado el ŝtonoj aŭ transportado de varoj sur azeno, kiel oni faris iam. Ankaŭ aliaj municipoj de la areo imitis tiun iniciaton.

Faŭno kaj flaŭro redakti

La grandaj mamuloj estas certe la plej rimarkindaj setlantoj de tiuj arbaroj: cervoj, damoj, kapreoloj, vulpoj, sovaĝaj kaproj kaj katoj aŭ aproj. Kaj aliaj pli malgrandaj kiel kunikloj, musteloj kaj sciuroj. Inter birdoj elstaras rabobirdoj kiel la jenaj: agloj, gipoj, perknopteroj, falkoj, turfalkoj, orel-strigoj aŭ gufoj. Abundas aliaj pli malgrandaj birdoj kiel korvoj, pigoj, pegoj, upupoj kaj aliaj. En malsekaj areoj troveblas amfibioj kiel ranoj aŭ bufoj. Kaj ĉie ajn reptilioj kiel serpentoj, inter kiuj vipuroj.

 
Pinaro kie abundas fungoj en la Sierra de Valdemeca.

La mediteranea kontinentigita klimato, la orografio kaj la altitudo de la montaro havigas diferencajn habitatojn –herbejoj, ĉeriveraj arbaroj, arbaroj kaj alta montaro- kun varia kaj surpriza vegetaĵaro. Estas identigeblaj interesaj specioj de arboj, arbustoj kaj floroj. Inter la plej signifaj arboj estas pinoj (Pinus sylvestris kaj Pinus nigra), la junipero (Juniperus thurifera), la takso (Taxus baccata), kaj kverkoj (Quercus ilex kaj Quercus petrea). Troveblas granda kvanto de kuracplantoj kiel la jenaj: mento kaj fenkolo por digesto; cikorio por la hepato; visko kaj leontodo por la cirkula sistemo; timiano kaj kamomilo por la nerva sistemo... Kelkaj specioj, kiel ilekso, estas protektitaj kaj oni ne rajtas rikolti ilin.

Vidu ankaŭ redakti