Valdemorillo estas municipo de la okcidenta parto de la Madrida Regiono (Hispanio), situanta je 42 km de la ĉefurbo kaj je 13 km de El Escorial. Ĝi limas norde kun ĉi lasta municipo, okcidente kun Robledo de Chavela kaj Navalagamella, oriente kun Kolmenareĥo kaj sude kun Villanueva de la Cañada kaj Quijorna.

Valdemorillo en la Madrida Regiono

Valdemorillo estas unu el la plejaj akvoproviziantoj de la Madrida Regiono. En ĉi loko troviĝas parto de la akvorezervujo de Valmayor, kiu ankaŭ okupas parton de El Escorial kaj Kolmenareĥo.