Valdorfa pedagogio

La valdorfa pedagogio estas internacie disvastiĝinta skolo de reforma pedagogio sur la bazo de la same de Rudolf Steiner iniciatita filozofia skolo antropozofio.

Ŝildo ĉe la enirejo de valdorfa lernejo en Frankfurto ĉe Odro, Germanio
Michael Park Rudolf Steiner School in Auckland, Nov-Zelando

En multaj landoj valdorfaj infanĝardenoj kaj lernejoj estas ŝtate agnoskitaj edukaj institucioj, kiuj ricevas iun ŝtatan financan subtenon, tamen ĝenerale multe malpli ol la ŝtate posedataj infanĝardenoj kaj lernejoj. Tial vole-nevole plej multaj valdorfaj infanĝardenoj kaj lernejoj estas vivtenataj de senprofitaj organizoj el gepatroj de la tie edukataj infanoj, la instruistoj kaj aliaj engaĝitaj civitanoj. La edukistoj ricevas malpli altajn salajrojn ol en ŝtata infanĝardenoj kaj lernejoj, kaj la gepatroj de la tie edukataj infanoj devas finance kaj per persona laboro signife kontribui al la vivteno de la institucioj.

La antropozofia pedagogio aplikiĝas en

  • valdorfaj infanĝardenoj por infanoj ĝis la lerneja aĝo,
  • valdorfaj lernejoj, kiuj instruas infanojn inter la 6-a kaj la 18-a respektive 19-a vivjaro,
  • specialaj terapie orientitaj valdorfstilaj lernejoj por psike, mense kaj korpe malavantaĝitaj lernejanoj.

Laŭ indikoj el la jaro 2017 tutmonde ekzistas 1092 valdorfaj lernejoj, 734 el ili en Eŭropo. La plej multaj el ili situas en Germanio (237), en Usono (123) kaj en Nederlando (90).[1] Valdorfaj infanĝardenoj tutmonde 1857.[1]

Pedagogio kaj teorio pri infana evoluo redakti

Strukturo de edukado en valdorfaj lernejoj sekvas la pedagogian modelon pri infana evoluo de Rudolf Steiner,[2] kiu vidis infanecon kiel dividitan en sepjarajn evoluetapojn, el kiu ĉiu havas siajn proprajn bezonojn;[3] la etapoj similas al tiu priskribitaj de Piaget.[4] Laŭ la valdorfa pedagogio:

  • Lernado dum frua infaneco estas ĉefe eksperimenta, kopia kaj bazata je sencoj.[5] La edukado emfazas lernon per praktikaj agadoj.[6]
  • Dum bazlernejaj jaroj (aĝo 7-14), lernado estas vidata arta kaj imaga. Dum tiuj jaroj la edukado emfazas la evoluon de infanoj "sentantaj vivon" kaj artan esprimon.[7][8]
  • Dum adolesko, por evoluigi la kapablojn por abstrakta pensado kaj koncepta juĝado[6] oni emfazas lernadon per intelekta kompreno kaj etika pensado, inkluzive socian respondecprenon.[3]

Tia teorio de infana evoluo estas fondita je antropozofio.

Antaŭlerneja edukado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Valdorfa infanĝardeno.

Frua valdorfa edukado komenciĝas en infanĝardeno aŭ antaŭlernejaj klasoj, ĝi celas infanojn ekde la naskiĝo ĝis la sesa aŭ sepa vivojaro. La valdorfa pedagogio en frua infaneco edukas infanojn per imitado kaj ekzemplo.[9][10] Multe da tempo estas donita por libera ludo en klasĉambra medio, kiu estas kiel hejmo kaj inkluzivas naturajn materialojn. Oni proponas produktivan laboron en kiu la infanoj povas partopreni;[3] tia medio, laŭ valdorfaj pedagogoj, subtenas fizikan, emocian kaj intelektan kreskon de la infano per asimila lernado.[10] En valdorfaj infanĝardenoj kaj en la unuaj klasoj de la lernejoj parola lingva evoluo estas instruata per kantoj, poemoj kaj moviĝoludoj. Tio inkluzivas ĉiutagan rakontotempon, kiam la instruisto rakontas fabelon, ofte parkere.[4]

Valdorfa edukado en frua infaneco emfazas la gravecon de infana spertoj pri ritmoj de jaro kaj sezonoj, inkluzive sezonajn festojn el multaj diversaj tradicioj. Valdorfaj lernejoj en okcidentaj landoj kutime festas la tagojn de Sankta Mikaelo kaj Sankta Marteno en aŭtuno, Kristnaskon en vintro, Paskon kaj la 1-an de majo en printempo kaj la tagon de Sankta Johano en somero.[11]

Valdorfaj infanĝardenoj malkonsilas submeti infanojn al influo de televidiloj, komputiloj kaj registrita muziko, ĉar ili kredas, ke ili malbone influas la kognitivan evoluon.[5][12]

Bazlerneja edukado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Valdorfa lernejo.
 
Klasĉambro en valdorfa lernejo

Edukado en valdorfaj lernejoj komenciĝas kiam la infano estas preskaŭ aŭ jam sepjara.[13] Bazlerneja edukado celas infanojn ses- aŭ sepjarajn ĝis dek-kvarjarajn. Ĝi centriĝas je multfaka artobazita fakaro, kiu inkluzivas pentroarton, dramon, artan moviĝon (eŭritmio), kanton kaj muzikon kaj artmetiojn.[6][14] Dum la bazlernejaj jaroj la lernantoj lernas du fremdajn lingvojn (en anglalingvaj landoj ofte la germanan kaj aŭ la hispanan aŭ la francan).

Dum la unuaj jaroj, konceptoj estas enkondukitaj unue per historioj kaj bildoj, kaj akademia edukado estas integrata al vidaj kaj korpaj artoj, muziko kaj moviĝo.[15] Oni malofte uzas normajn tekstlibrojn;[16] anstataŭe ĉiu infano kreas sian propran ilustritan resumon de la lernendaĵoj en libra formo.[17] Lerneja tago kutime ekas per unuhora kaj duona aŭ duhora akademia leciono pri ununura temo dum kurso de ĉirkaŭ unu monato[18] kaj kutime komenciĝas per enkonduko, kiu povas inkluzivi kantadon, instrumentan muzikon, recitadon de poezio, inkluzive verson skribitan de Steiner por la eko de lerneja tago,[11] kaj praktiko pri matematiko kaj lingvaj artoj.

Celo de la plej multaj valdorfaj lernejoj estas havi tra ĉiuj bazlernejaj jaroj ununuran klasinstruiston, kiu instruas almenaŭ la ĉefajn fakojn;[18] Valdorfaj instruistoj estis menciitaj pro siaj engaĝiĝo al siaj lernantoj.[19]

Valdorfaj instruistoj uzas la koncepton de la kvar temperamentoj, kolerika, flegma, melankolia kaj sangvina, por helpi interpreton, komprenon kaj rilati al konduko kaj personeco de siaj lernantoj.[16] Tiuj temperamentoj esprimas la kvar bazajn personecojn, al kiuj ĉiu posedas propran fundamentan manieron rigardi la mondon kaj interagi kun ĝi.

La valdorfa pedagogio akceptas individuajn variojn rilate la paŝado de lernado, bazita je la certeco, ke ĉiu infano kaptos koncepton aŭ sukcesos lerton kiam ĝi estos preta.[20] Kooperado superas konkuron.[19][21] Tio koncernas ankaŭ fizikan edukadon; konkursaj grupaj sportoj estas enkondukataj en la lastaj klasoj.[5]

Mezlerneja edukado redakti

En la plej multaj valdorfaj lernejoj, lernantoj eniras la mezlernejan edukadon, kiam ili estas ĉirkaŭ dek-kvarjaraj. Tia edukado estas faritaj nur de fakinstruistoj kaj centriĝas multe pli forte je akademiaj fakoj,[22] kvankam lernantoj daŭrigas lernadon de arto, muziko kaj metioj. Lernantoj estas kuraĝigitaj evoluigi proprajn sendependajn kaj kreivajn pensprocedojn.[22] La fakaro estas strukturita por helpi lernantojn evoluigi senson pri kompetento, respondeco kaj celo,[23] por krei komprenon de etikaj principoj kaj senton pri socia respondeco.[3]

Je ĉi tiu punkto la adoleskanto solidigas sian identecon kaj perfektigas sian pensadon. Ĉi tiu periodo estas akompanata de multe da konfuzo kaj malfacilaĵoj. La adoleskanto bezonas la gvidadon de plenkreskulo, kiu traktos lin rekonante sian emerĝantan sendependecon kaj kun respekto al sia interna mondo.

Fakaro redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fakaro en valdorfaj lernejoj.

Ekzistas vaste akceptitaj gvidlinioj por valdorfa fakaro,[24][25][26] apogitaj de la komunaj lernejaj principoj;[14] tamen valdorfaj lernejoj estas aŭtonomaj institucioj, ne devigataj sekvi ian fakaron. Publikaj valdorf-metodaj lernejoj, ŝtate subtenataj, eble devas inkludi en sian fakaron aspektojn de ŝtata fakaro.

Ekzistas kelkaj fakoj preskaŭ nur instruataj en valdorfaj lernejoj. La plej fama inter ili estas eŭritmio, moviĝa arto kutime kun parola teksto aŭ muziko, kiu inkludas elementojn de rolludado kaj danco kaj intencas doni al individuoj aŭ klasoj "sencon pri integrado kaj harmonio".[21]

Valdorfaj lernejoj kutime aldonas komputilojn al la fakaro nur malfrue.[27]

Funkciado redakti

Unu el la ĉefaj postuloj de Rudolf Steiner estis, ke ĉiuj lernejoj, ne nur valdorfaj, estu sendependaj por certigi al instruistoj altan nivelon de kreiva aŭtonomio en la lernejo.[2][15][28] La plej multaj valdorfaj lernejoj ne estas estrataj de lernejestro, sed de aroj inkluzive:

  • la kolegio de instruistoj, kiuj decidas pri pedagogiaj aferoj, kutime laŭ interkonsento. Tiu kolegio akceptas kutime plentempajn instruistojn, kiuj jam laboris dum certa tempo en la lernejo. Ĉiu lernejo havas sian proprajn regulojn por starigi tiun kolegion.[11] Waldorf schools have been cited for having a high level of teacher collegiality.[19]
  • la kuratoraro, kiu decidas pri funkciado, ĉefe rilate al lernejaj financoj kaj ŝtataj leĝoj.

Oni kuraĝigas gepatrojn aktive partopreni en multaj aspektoj de la lerneja vivo.[21] En valdorfaj lernejoj oni ofte trovas efektivajn komunumojn de lernemaj plenkreskuloj.[29]

Kunordigantaj asocioj por valdorfa pedagogiio ekzistas kaj nacinivele (ekz. la Association of Waldorf Schools of North America en Usono, la Steiner Waldorf Schools Fellowship Arkivigite je 2008-03-15 per la retarkivo Wayback Machine en Britio kaj Irlando) kaj internacinivele (ekz. la International Association for Waldorf Education Arkivigite je 2007-02-17 per la retarkivo Wayback Machine kaj la European Council for Steiner Waldorf Education (ECSWE)). Tiuj organizaĵoj certigas la uzon de la registritaj nomoj valdorfa lernejo kaj Rudolf-Steiner-lernejoSteiner-lernejo kaj ofertas akrediton, ofte kune kun regionaj sendependaj lernejaj asocioj.[30] Kelkaj valdorfaj lernejoj estas sendepende akreditataj de registaraj aŭtoritatoj.[31]

Socia misio redakti

Socia celo redakti

La valdorfa pedagogio estis kreita kiel lerneja sistemo, ne nur por faciligi la ekvilibran evoluon de infanoj, sed ankaŭ kiel socie respondeca kaj transformiva ilo;[32] ĝi estas eduka filozofia bazita je paco kaj toleremo.[33]

Integriĝo de malsamaj loĝantaroj redakti

Jam en la unua valdorfa lernejo en Stutgarto estis klaso por infanoj kun specialaj bezonoj, kiuj ne povis enmeti en la regulajn klasĉambrojn, kaj Steiner longe traktis ĝin en siaj interparoloj kun la instruistoj. Multaj edukistoj sekvis tiujn ideojn kaj tra la jaroj fondis valdorfajn lernejojn, kiuj vidas kombinaĵon de esceptaj loĝantaroj, t.e. infanoj kun specialaj bezonoj, infanoj kun severa sociekonomia deveno, enmigrintaj infanoj kaj infanoj kun severaj lernkapabloj, antropozofia idealo inda je plenumiĝo. Ĉi tiu idealo emfazas la pozitivan potencialon havi infanojn kun specialaj bezonoj kaj por si mem kaj por infanoj kun normala evoluo. Ĉi tiu percepto ankaŭ aperas el holisma vidpunkto de la infano kaj la persono, laŭ kiu la infano devas sperti ĉirkaŭ li eĉ la nekutimajn esprimojn de homa evoluo por akiri larĝan kaj malfermitan bildon de la tuta homo.

Interkultura ligilo en diverskulturaj komunumoj redakti

Valdorfaj lernejoj ligis diverskulturajn komunumojn jam en pluraj okazoj.

  • Sub la apartisma reĝimo en Sudafriko la valdorfa lernejo estas unu el la malmultaj, en kiuj infanoj de ambaŭ rasoj dividis la saman klason, malgraŭ la tiala perdo de ŝtata subteno. La Novalis Institute, kiu edukas instruistojn en Kaburbo estis menciita de UNESKO, kiel organizaĵo, kiu multe helpis venki apartismon: "Ĝi preparis vojon kaj kreis fundamenton por nova integrita komunumo.”[33][34]
  • En Israelo la Harduf kibuca valdorfa lernejo akceptas kaj judajn kaj arabajn studentojn kaj havas multajn kontaktojn kun la ĉirkaŭaj arabaj komunumoj;[35] ĝi ankaŭ instruas la araban al valdorfaj instruistoj.[36] Aldone araba-juda valdorfa infanĝardeno, la unua araba-juda, dulingva kaj dukultura infanĝardeno en Israelo,[37] estis kreita en Hilf (ĉe Haifo) en 2005.[38]
  • En Brazilo, valdorfa instruistino, Ute Craemer, fondis organizaĵon por provizi trejnadon kaj laboron, sanservon kaj valdorfan edukadon en la malriĉegaj faveloj de la urbo[39]

Ligoj al UNESKO redakti

La organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco, kaj Kulturo, konata kiel UNESKO diras, ke la "idealoj kaj etikaj principoj de la valdorfa movado ... korespondas al tiuj de UNESKO","[40] kaj elektis UNESKO-valdorfajn lernejojn en Germanio, Afriko kaj Azio[41] por komuna lerneja projekto.

UNESKO ankaŭ subvenciis ekspozicion pri valdorfaj lernejoj[11] dum la 4-a sesio de sia internacia konferenco pri edukado en Ĝenevo. Katalogo de la ekspozicio estis publikigita dde UNESKO sub la titolo "valdorfedukada ekspozicia katalogo okaze de la 4-a sesio de la internacia konferenco pri edukado de UNESKO en Ĝenevo".[42]

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de valdorfaj lernejoj.

La koncepto de valdorfa lernejo ekestis en Germanio dum la jaroj de ŝanĝiĝoj post la Unua Mondmilito, kiam multaj homoj engaĝiĝis por demokratiigo kaj por reformoj de la sociaj, pedagogiaj kaj ankaŭ ekonomiaj strukturoj de la ŝtato. Rudolf Steiner jam dum la jaro 1907 verkis libreton pri la "eduko de la homo el vidpunkto de la Antropozofio", sed la verko ne tuj havis praktikan sekvon.

En septembro 1919 la direktoro Emil Molt de la cigareda fabriko Waldorf-Astoria en Stutgarto petis Rudolf Steiner, starigi lernejon laŭ la novaj pedagogiaj konceptoj por la infanoj de la fabrikaj laboristoj. Rudolf Steiner transprenis la edukadon kaj konsiladon de la instruistaro kaj ĝis sia morto en la jaro 1925 ne formale, sed praktike havis la funkcion de lernejestro. La fabrika lernejo en eleganta vilaego sur la monteto Uhlandshöhe iĝis modelo por ĉiuj postaj valdorfaj lernejoj. Dekomence ĝi kune edukis knabojn kaj knabinojn, infanojn de laboristoj kaj de studintoj, kaj estis la unua kompleta mezlernejo en Germanio[43] La loko de la cigareda fabriko, laŭ kiu nomiĝis la unua lernejo, donis sian nomon al la tuta pedagogia movado. La unuaj valdorfaj infanĝardenoj kaj specialaj terapie orientitaj valdorfstilaj lernejoj por aparte flegindaj infanoj fondiĝis malmultajn jarojn pli poste, en la 1920-aj jaroj.

Esploroj redakti

Britio redakti

Raporto de la brita departemento pri edukado kaj scioj notis grandajn malsamojn rilate al fakara kaj pedagogia metodo inter valdorfaj lernejoj kaj kutimaj ŝtataj lernejoj, kaj rekomendis, ke ŝtataj lernejoj adaptu sekvajn erojn el la valdorfa pedagogio:[44] frua enkonduko kaj alproksimigo de fremdaj lingvoj; kombinado de klas- kaj teminstruado por junaj infanoj; evoluigo de parolado kaj aŭskultado tra emfazo de parola laboro; bona ritmo de la lecionoj emfazante ĝin; la emfazon de la evoluo de la infano, por gvidi fakaron kaj ekzamenojn; arto kaj kreemo; atento pro la refleksiga agado de la instruisto (ekz. dum grupaj studoj); la kolegia strukturo kaj administracio.

Raporto de la jaro 2008 de Primary Review (Infanlerneja Recenzo; bazita en Kembriĝo) eltrovis, ke valdorfaj lernejoj atingis pli altajn akademiajn rezultojn ol ŝtataj anglaj lernejoj.[45]

Komparo al lernejoj Montessoraj kaj tradiciaj fare de la British Psychological Society (Brita Psikologia Socio) pristudis la kapablon desegni de infanoj el valdorfaj lernejoj, Montessoraj kaj tradiciaj lernejoj. Konkludo estis, ke "la artinstruo en Steiner-lernejoj gvidas ne nur al desegnaĵoj taksitaj pli imagaj rilate al ĝenerala desegnokapablo kaj uzo de koloro, sed ankaŭ al desegnaĵoj pli ekzaktaj kaj detalaj rilate al observoj." [46]

Aŭstralio redakti

Aŭstralia esploro, kiu komparis la akademiajn rezultojn de studentoj je universitata nivelo devenaj el valdorfaj lernejoj, evidentiĝis ke ili estis pli bonaj ol studentaj el tradicia sistemo, kaj pri humanaj fakaj kaj pri sciencoj.[47]

En 1998 aŭstrala esploro eltrovis, ke valdorf-edukitaj junuloj pli inklinis al plibonigo de sociaj kondiĉoj kaj havis pli pozitivan rigardon al estonteco ol tiuj, kiuj lernis en ŝtataj lernejoj.[48]

Germanio redakti

Esploroj komparintaj performoj de abiturientoj evidentigis, ke kiel grupo, valdorfaj lernejanoj pli sukcese trapasis la ekzamenon ol lernejanoj el la ŝtata eduksistemo,[5][16] kaj ke lernejanoj, kiuj dum sia tuta lernejana tempo estis en Steiner-lernejoj sukcesis eĉ pli bone ol tiuj, kiuj nur dumtempe sekvis tian pedagogion.[49] Educational successes of private Waldorf schools may partially reflect the social status of their students.[16]

Kanado redakti

Kanada esploro montris, ke studentoj el valdorfaj lernejoj obtenis pli altajn rezultojn en testo pri morala racio, ol studentoj el publikaj aŭ religiaj lernejoj. Valdorfaj studentoj ankaŭ pli facile volontulis pri opinioj rilate al esploroj, proponis eblajn plibonigojn pri la tekniko kaj novajn eblojn por solvi moralajn problemojn evidentigitajn de la esploro.[50]

Svedio redakti

Sveda esploro komparanta plurcenton da valdorfaj lernantoj (9-a kaj 12-a jaro) al samnivelaj lernantoj el publikaj svedaj lernejoj raportis, ke la proporcio de valdorfaj lernejanoj, kiuj subtenis kontraŭagon aŭ haltigon de naziismo kaj rasismo estis multe pli granda (93%) ol tiuj de ŝtataj lernejanoj (72%).[51]

Usono redakti

En 1995 pridemandaro rilate al usonaj valdorfaj lernejoj evidentiĝis ke la gepatroj spertis atingon de la plej multaj celoj por studado kaj priskribis la edukadon kiel "integranta estetikan, spiritan kaj interpersonan evoluon de la infano kun rigora intelekta evoluo", konservanta la entuziasmon pri lernado de studentoj, tiel ke ili havas pli bonan sencon pri memfido kaj memdirektiĝo. Kelkaj gepatroj priskribis la instruistojn de la superaj klasoj tro ŝargitaj kaj kun malsufiĉa tempo por rilati al gepatroj, kaj deziris pli malferman kaj reciprokan subtenon inter gepatroj kaj lernejo. Kaj gepatroj kaj lernejanoj foje priskribis la instruistan kolegion kiel insula kaj neresponda. Ĝenerale lernejanoj estis pozitivaj pri la lernejo kaj ties malsamoj, spertis la lernejon kiel "komunumon de amikoj", kaj parolis pri bonŝanco kreskiĝi kaj evoluiĝi tra la granda nombro de agadoj proponitaj, por lerni, kiam ili estis pretaj lerni, por evolui imagpovon kaj por atingi komprenon de la mondo kaj de si mem. Multaj lernantoj parolis pri la ĝentileco de siaj kunlernantoj kaj pri lernado de propra trapensado de aferoj antaŭ ol veni al konkludoj kaj pri pozitiva sinteno rilate al problemoj sendepende de premoj de aliaj por pensi kiel tiuj pensas. Plibonigoj proponitaj de lernantoj estis pli da sportprogramoj post la lernejanoj horoj, pli da sportlecionoj, pli da preparado al regula testado, leciono pri monda politiko kaj komputilaj lecionoj. Instruistoj, gepatroj kaj lernejanoj unuanime esprimis la deziron plibonigi la diversecon de la lernanto, specife altigante la reprezentadon de minoritatoj, kiel afrikdevenaj kaj hispandevenaj usonanoj.[52]

Malgraŭ la malmultaj testoj en valdorfaj lernejoj (specife en bazaj lernejojaroj), usonaj valdorfaj lernejanoj ricevis kutime pli altajn en:SAT scores ol la nacia averaĝo, ĉefe pri parolaj mezuroj.[5]

Internaciaj redakti

Internacia esploro montris, ke valdorfaj lernantoj estis pli kreivaj ol lernantoj el ŝtataj lernejoj laŭ la Torrance Test of Creative Thinking Ability.[53]

Esploro de 6.600 infanoj el kvin eŭropaj landoj, 5 ĝis 13-jaraĝaj, montris pli malaltan nivelon de alergio inter valdorfaj lernejanoj, kio kongruas kun la antropozofia vivostilo, t.e. malalta uzo de antibiotikoj, nevakcinado kontraŭ morbilo, en:mumps kaj rubeolo.[54] Dua, sveda esploro evidentiĝis, ke alergieca simptomoj ĉe valdorfaj lernejanoj estis nur duono (13%) de tiuj de najbaraj ne valdorfaj lernejoj (25%).[55]

Rilatoj al esperantistoj redakti

Inter la multaj edukistoj kaj engaĝitaj gepatroj, kiuj vivtenas la asociojn por valdorfaj infanĝardenoj kaj lernejoj tutmonde, certe estas pluraj esperantistoj, sed pri tio ne ekzistas centre kolektitaj informoj. Konatas ke ekzemple la porinfana kuracisto kaj psikoterapiisto Thomas Pusch kaj la psikologino Remi Rudaitytė engaĝigas en asocioj por valdorfaj lernejoj. Thomas Pusch krome dum pluraj jaroj estis estrarano kaj dum 2006 kaj 2007 prezidanto de valdorfa infanĝardena asocio; lia frato, la informadikisto Wieland Pusch, ekde pluraj jaroj sendepende de tio estas estrarano de alia valdorfa infanĝardena asocio. Sendube tamen estas pli da rilatoj inter la valdorfa kaj la esperanta movadoj.

Akcepto kaj kontroverso redakti

Akcepto de tradiciaj edukistoj redakti

  • D-ro Ernest Boyer rekomendis kiel modelon por aliaj lernejoj la unika valdorfa integrado de artoj en la tradician fakaron.[56]
  • Thomas Armstrong vidas la fakaron de valdorfaj lernejoj kiel organike enkorpiganta la sep specojn de intelekto de Howard Gardner.[57]
  • Profesoro Robert Peterkin konsideras valdorfan pedagogion kiel kuracan pedagogion, kies subkomprenitaj principoj estas adaptitaj al edukado de ĉiu infano.[58]
  • Thomas Nielsen de la universitato de Canberra konsideras la imagopovan instruadon uzatan en valdorfa pedagogio (dramo, esploro, historiorakontado, rutino, artoj, diskutoj kaj kunsento) efektivaj stimuliloj de spirita-estetika, intelekta kaj fizika evoluo kaj rekomendas ilin al tradiciaj edukistoj.[59]
  • Britaj edukadtaksistoj konsideras la valdorfan pedagogion konforma al al ĉefaj direktoj de eduka teorio bazita je Johano Amoso Komenio kaj Johann Heinrich Pestalozzi.[2]

Kelkaj valdorfaj metodoj estas akceptitaj de instruistoj en kaj publikaj-ŝtataj kaj aliaj privataj lernejoj.[60]

Instruado de legado kaj literaturo redakti

 
La 4-a klaso de valdorfa lernejo en Kaŭno (Litovio).

Steiner-Waldorf-pedagogio ne instruas legadon kaj skribadon antaŭ la 7-a vivojaro,[61] Todd Oppenheimer komparas la valdorfan pedagogion al aliaj, kiuj proponas fruan lernadon de legado:

 
 Emfazo de la kreivo ankaŭ gvidas aspekton de valdorfa pedagogiio, kiu eble timigas gepatrojn pli ol iu alia: la malstreĉa metodo per kiu infanoj lernas legi. Kiam lernantoj en tradiciaj lernejoj jam regas tekstojn en la unua jaro, foje jam en infanĝardeno, multaj valdorfaj lernejanoj ne komplete legas antaŭ la tria jaro. Kaj se ili daŭre havas malfacilaĵojn tiam, multaj valdorfaj instruistoj ne maltrankviliĝas pro tio. Aldone al alia valdorfa strangaĵo - akcepti infanojn en la unua lerneja jaro unu jaro pli malfrue ol kutime - tio signifas, ke kelkaj infanoj ne kapablas legi antaŭ la naŭa aŭ deka vivojaro, t.e. multe pli malfrue ol samaĝaj infanoj en tradiciaj lernejoj.
Do, ne surprizigas, ke gepatroj de valdorfaj lernejoj foje panikas. Aliaj eble malfidas valdorfan pedagogion, ĉar ili aŭdis rakontojn pri gepatroj, kiuj forprenis siajn gefilojn el valdorfaj lernejoj, ĉar en la tria klaso la infanoj ankoraŭ ne scipovis legi. "Tio estis kiel malnova ŝerco," patrino de du eksaj Rudolf-Steiner-lernejanoj, rakontis al Oppenheimer. "Iuj diras, 'ho, ĉu viaj gefiloj scipovas legi?' Ne estis koncentrita peno por enmarteli iajn vortojn en la infanojn. Kaj tio estis." Antaŭ la edukado pri sono kaj vortrekono, valdorfaj instruistoj koncentrigas ekzercojn por igi infanojn ami lingvon. La tekniko ŝajne funkcias, eĉ en publikaj lernejoj. Barbara Warren, instruisto ĉe John Morse, publika lernejo ĉe Sakramento, diras ke post du jaroj de enkonduko de valdorfaj metodoj, en la kvara klaso (plejparte minoritataj infanoj), la nombro de lernejanoj, kiuj fine scipovis legi duobliĝis, altiĝanta de 45 al 85%. "Mi ne komencis legigi ilin pli," diras Warren. "Mi komencis rakonti historiojn, kaj preparis eldiri poezion, kiujn ili lernis aŭskultante, ne legante. Ili iĝis nekredeblaj aŭskultantoj." Multaj gepatroj de valdorfaj lernejanoj memoras, ke iliaj infanoj estis post tiuj de amikoj en ne-valdorfaj lernejoj, sed iel tamen en la tria aŭ kvara jaro, rekaptis la aliajn, kaj de tiam legis kun nesupozebla fervoro.[5] 

La infanpsikologo David Elkind, kiu ekzamenis valdorfajn lernejojn atentas pri eksplorado kaj konceptigo en frua infanedukado,[62] kaj evidentigas, ke malfruaj legantoj fine multe pli bone regas legadon kaj aliajn fakojn ol fruaj legantoj.[5][62]

Laŭ Lucy Calkins, fakulo pri legado ĉe la Teachers College (instruista kolegaro) de la universitato Kolumbio, en plej multaj publikaj lernejoj la lernantoj, kiuj eklegas malfrue, pli malbone fartas. Pri valdorfaj lernejanoj, ŝi opinias, ke ili profitus pli fruan komencon de legado, sed aldonas, ke ŝi "ne necese zorgus en valdorfa lernejo... La fundamento de literaturo estas parolo kaj ludo."[5]

Oppenheimer diras, ke "la sistemo ne estas sekura kontraŭ malsukceso,", ĉar la fido en la valdorfa sistemo pri instruado de legado povas igi la instruiston pretervidi verajn lernmalfacilaĵojn ĉe kelkaj lernantoj, inkluzive disleksio.[5]

La brita registaro tra la en:Department for Children, Schools and Families (DCSF, departemento por infanoj, lernejoj kaj familioj) planas ekde septembro 2008 devigi ĉiujn frujarajn kadroliniojn - inkluzive por Steiner-infanĝardenoj - por sekvi la postulojn por legado kaj evoluo, kiuj postulas instruadon de legado, skribado kaj nombrado al infanoj de 5 jaroj kaj malpli. Tiu programo (en:Early Years Foundation Stage, EYFS) estas nuntempe (komence de 2008) kontestita de la OpenEYE-kampanjo Arkivigite je 2014-12-18 per la retarkivo Wayback Machine kaj la kampanjo Savu Steiner-lernejojn Arkivigite je 2008-04-07 per la retarkivo Wayback Machine.

Kontroverso pri imunigo redakti

Rudolf Steiner (fondinto de la valdorfa pedagogio) sugestis, ke la spiritoj de infanoj profitu el la fajro de bona inflamo.[63] Raporto pri plialtigo kontraŭ infanaĝa imunigo priskribas gepatroj de valdorfaj lernejanoj en Kolorado, kiu opinias, ke vakcinadon havas malsanigan efikon.[63] Iuj plendis, ke nevakcinitaj studentoj, iuj el kiuj estis valdorfaj lernejanoj, endanĝerigis publikan sanon disvastiginte malsanojn, eĉ inter vakcinitan popolon.[64][65][66]

Responde la Eŭropa konsilio de valdorfaj lernejoj, reprezentante 630 el la 900 valdorfaj lernejoj tra la mondo,[67] anoncis neekvivoke, ke opono al imunigo, aŭ rezisto al naciaj strategioj por infana imunigo, ne estas celo de valdorfa pedagogio. Ĝi ankaŭ diris, ke la fakto, ĉu oni injektu al la infano ion kontraŭ malsano devas esti elekto de la gepatroj, kaj la respondeco de la lernejo, se ĝi havas tian, estas disponigi al la gepatroj kiel eble plej vastan kaj ekvilibran informmaterialon, kaj de la koncernaj naciaj oficoj, kaj de sanprofesiaj fakuloj.[68]

Bibliografio redakti

Verkoj de Rudolf Steiner redakti

  • Education: An Introductory Reader (Christopher Clouder, ed.), Sophia Books (March 2004), ISBN 1-85584-118-5. Collection of relevant works by Steiner on education.
  • The Education of the Child, and early Lectures on Education (Foundations of Waldorf Education, 25), ISBN 0-88010-414-7. Inkluzivas la unuajn priskribojn pri infanevoluo de Steiner, unue publikigitaj kiel libreto.
  • The Foundations of Human Experience, ISBN 0-88010-392-2; also known as The Study of Man, tiuj fundamentoj prelegoj pri edukado estis faritaj al instruistoj antaŭ la malfermo de la unua valdorfa lernejo en Stutgarto en 1919.

Note: ĉiuj prelegoj de Steiner pri valdorfa pedagogio estas haveblaj en PDF-formato ĉe tiu ĉi ttt-ejo Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine

Kelkaj verkoj de aliaj aŭtoroj redakti

  • Aeppli, W., The Developing Child Anthroposophic Press ISBN 0-88010-491-0
  • Clouder, C. and Rawson, M., Waldorf Education Floris Books ISBN 0-86315-396-8
  • Cusick, L, Waldorf Parenting Handbook Mercury Press ISBN 0-916786-75-7
  • Edmunds, Francis, An Introduction to Steiner Education Rudolf Steiner Press ISBN 1-85584-172-X
  • Gardner, John F., Education in Search of the Spirit: Essays on American Education Anthroposophic Press ISBN 0-88010-439-2
  • Masters, Brien, Adventures in Steiner Education Rudolf Steiner Press ISBN 1-85584-153-3
  • Nobel, Agnes, Educating through Art: The Steiner School Approach Floris Books ISBN 978-0-86315-187-3
  • Petrash, Jack, (2002): Understanding Waldorf Education: Teaching from the Inside Out Floris Books ISBN 978-1-4587-6753-0
  • Querido, René, The Esoteric Background of Waldorf Education Rudolf Steiner College Press ISBN 0-945803-25-7
  • Wilkinson, R. (1996): The Spiritual Basis of Steiner Education. London: Sophia Books ISBN 1-85584-065-0

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Directory of Waldorf and Rudolf Steiner Schools, Kindergartens and Teacher Training Centers worldwide. stato: 2017. PDF-datumaro.
  2. 2,0 2,1 2,2 Woods, Ashley and Woods, Steiner Schools in England, University of West of England, Bristol: Research Report RR645, section 1.5, "Findings from the survey and case studies"
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Carolyn Pope Edwards, "Three Approaches from Europe: Waldorf, Montessori and Reggio Emilia", Early Childhood Research and Practice, Spring 2002
  4. 4,0 4,1 Iona H. Ginsburg, "Jean Piaget and Rudolf Steiner: Stages of Child Development and Implications for Pedagogy", Teachers College Record Volume 84 Number 2, 1982, p. 327-337.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 5,7 5,8 Todd Oppenheimer, Schooling the Imagination, Atlantic Monthly, Sept. 99
  6. 6,0 6,1 6,2 P. Bruce Uhrmacher, Making Contact: An Exploration of Focused Attention Between Teacher and Students", Curriculum Inquiry, Vol 23, No 4, Winter 1993, pp433-444.
  7. Carolyn P. Edwards pp. 7-8.
  8. Thomas William Nielsen, "Rudolf Steiner's Pedagogy of Imagination: A Phenomenological Case Study", Peter Lang Publisher 2004
  9. Ginsburg and Opper, Piaget's Theory of Intellectual Development, ISBN 0-13-675140-7, pp. 39-40
  10. 10,0 10,1 Rist and Schneider, Integrating Vocational and Generla Education: A Rudolf Steiner School, Unesco Institute for Education, Hamburg 1979, ISBN 92-820-1024-4, pp. 144-6
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 Ida Oberman, "Waldorf History: A Case Study of Institutional Memory", Paper presented to Annual Meeting of the American Education Research Association, IL Mar 24-28, 1997, published US Department of Education - Educational Resources Information Center (ERIC)
  12. Earl J. Ogletree, Creativity and Waldorf Education: A Study 1991, ERIC #ED364440, op. cit., p14
  13. Criteria for school readiness often include the onset of primary tooth loss, which has been found to correlate strongly with somatic and psychological criteria of school readiness. Cf. Ernst-Michael Kranich, "Anthropologie", in F. Bohnsack and E-M Kranich (eds.), Erziehungswissenschaft und Waldorfpädagogik, Reihe Pädagogik Beltz, Weinheim 1990, p. 126, citing F. Ilg and L. Ames (Gesell Institute), School Readiness, p. 236ff and "...the loss of the first deciduous tooth can serve as a definite indicator of a male child's readiness for reading and schoolwork", Diss. Cornell U. Silvestro, John R. 1977. “Second Dentition and School Readiness.” New York State Dental Journal 43 (March): 155—8
  14. 14,0 14,1 Woods, Ashley and Woods, Steiner Schools in England, University of West of England, Bristol: Research Report RR645, section 5.2, "Curriculum"
  15. 15,0 15,1 Freda Easton, "Educating the Whole Child, 'Head, Heart and Hands': Learning from the Waldorf Experience", Theory into Practice by Lawrence Erlbaum Associates, Inc., pp 87-94.
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 Ullrich, Heiner, "Rudolf Steiner" Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine "Prospects: the quarterly review of comparative education, UNESCO: International Bureau of education, vol XXIV, no. 3/4, 1994, pp. 555-572
  17. TRESD Waldorf-methods charter schools. Arkivita el la originalo je 2007-02-11. Alirita 2008-04-29.
  18. 18,0 18,1 Earl J. Ogletree, "Rudolf Steiner: Unknown Educator", The Elementary School Journal, Vol. 74, No. 6. (Mar 1974) pp. 344-351.
  19. 19,0 19,1 19,2 Gay Ward, "Education for the Human Journey", paper presented at Australian Association for Research in Education International Conference 2-6 Dec. 2001, cited in DFES report
  20. P. Bruce Uhrmacher, "Uncommon Schooling: A Historical Look at Rudolf Steiner, Anthroposophy, and Waldorf Education", Curriculum Inquiry, Vol. 25, No. 4 (Winter, 1995), pp. 381-406
  21. 21,0 21,1 21,2 Ray McDermott, Mary E. Henry, Cynthia Dillard, Paul Byers, Freda Easton, Ida Oberman, Bruce Uhrmacher, "Waldorf education in an inner-city public school", Urban Review, June 1996
  22. 22,0 22,1 Rist and Schneider, Integrating Vocational and General Education: A Rudolf Steiner School, Unesco Institute for Education, Hamburg 1979, ISBN 92-820-1024-4, pp. 146-8
  23. Easton p. 144.
  24. Martyn Rawson and Tobias Richter, The Educational Tasks and Content of the Steiner Waldorf Curriculum,
  25. E. A. Karl Stockmeyer, Rudolf Steiner's Curriculum for Waldorf Schools, Steiner Schools Fellowship, 1985
  26. Rena Upitis, In praise of romance[rompita ligilo]
  27. "Reading is a habit that we can't afford to lose", Sunday Herald, Dec. 2, 2007
  28. Rist and Schneider, Integrating Vocational and General Education: A Rudolf Steiner School, Unesco Institute for Education, Hamburg 1979, ISBN 92-820-1024-4, pp.8-10
  29. Tom Stehlik ("Parenting as a Vocation", International Journal of Lifelong Education 22 (4) pp. 367-79, 2003, cited in DFES report
  30. WASC Accrediting commission for schools. Arkivita el la originalo je 2006-12-24. Alirita 2008-04-30.
  31. Rhode Island accreditation
  32. Robert McDermott, The Essential Steiner, Harper San Francisco 1984 ISBN 0-06-065345-0
  33. 33,0 33,1 Tolerance: The Threshold of Peace., UNESKO, 1994.
  34. Peter Normann Waage, Humanism and Polemical Populism, Humanist 3/2000
  35. Salaam Shalom Educational Foundation. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2008-04-28.
  36. Salaam Shalom. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2008-04-28.
  37. "Garten des Friedens", Anthroposophie Weltweit, 8/07
  38. When Ahmed met Avshalom, Israel21c, May 28, 2006. Vidu la interretan artikolon.
  39. Women of the Year nominee for 1997
  40. UNESCO 2001 Annex VI
  41. UNESCO List of project schools
  42. UNESCO Catalog
  43. Heiner Ullrich: Reformpädagogische Schulkultur mit weltanschaulicher Prägung - Pädagogische Prinzipien und Formen der Waldorfschule ["reformpedagogigia lerneja kulturo kun filozofia influo - pegagogiaj principoj kaj formoj de valdorfaj lernejoj"] en la libro de Inge Hansen-Schaberg kaj Bruno Schonig: Basiswissen Pädagogik. Reformpädagogische Schulkonzepte Band 6: Waldorf-Pädagogik ["bazaj scioj pedagogio. Reformpedagigoaj lernejaj konceptoj - volumo 6: valdorfa pedagogio"], eldonejo Schneider Hohengehren, Baltmannsweiler 2002. ISBN 3-89676-503-5, S.174.
  44. 2005 report Steiner Schools in England by Philip Woods, Martin Ashley and Glenys Woods of the University of the West of England, Steiner Schools in England, University of West of England, Bristol: Research Report RR645
  45. "Primary schools exert unnecessary pressure on students". Arkivita el la originalo je 2008-02-26. Alirita 2008-02-26.
  46. Maureen Cox and Anna Rolands, "The Effect of Three Different Educational Approaches on Children's Drawing Ability"), British Journal of Educational Psychology 70, pp. 485-503 (abstract)
  47. "Sunday Night" broadcast of July 15, 2007
  48. Gidley, J. (1998). "Prospective Youth Visions through Imaginative Education." Futures 30(5), pp395-408, cited in Gidley, Batemen, and Smith, Futures in Education, Australian Foresight Institute Monograph Series, 2004 Nr. 5
  49. Der Spiegel, December 14, 1981
  50. pp. 113-118
  51. Bo Dahlin et al: Waldorfskolor och medborgerligt-moralisk kompetens. En jämförelse mellan waldorfelever och elever i den kommunala skolan Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine (Waldorf schools and civic moral competency. A comparison of Waldorf pupils with pupils in public schools. Report 2004:2 Karlstad: Institution for educational science, University of Karlstad, Sweden.)
  52. Freda Easton, The Waldorf impulse in education:Schools as communities that educate the whole child by integrating artistic and academic work, Ph.D. thesis, Columbia University Teachers College, 1995
  53. Earl J. Ogletree, The Comparative Status of the Creative Thinking Ability of Waldorf Education Students
  54. "Allergic disease and sensitization in Steiner school children", Journal of Allergy & Clinical Immunology, January 11, 2006 [1]
  55. Klotter, Jule, "Anthroposophic lifestyle and allergies in children", Townsend Letter for Doctors and Patients 274 (May 2006): 24(2)
  56. Ernest Boyer, citita en Eric Oddleifson, Boston Public Schools As Arts-Integrated Learning Organizations: Developing a High Standard of Culture for All, Address of May 18, 1995: "One of the strengths of the Waldorf curriculum is its emphasis on the arts and the rich use of the spoken word through poetry and storytelling. The way the lessons integrate traditional subject matter is, to my knowledge, unparalleled. Those in the public school reform movement have some important things to learn from what Waldorf educators have been doing for many years. It is an enormously impressive effort toward quality education."
  57. Thomas Armstrong, cited in Boston Public Schools As Arts-Integrated Learning Organizations: Developing a High Standard of Culture for All, :"Waldorf education embodies in a truly organic sense all of Howard Gardner's seven intelligences. Rudolph Steiner's vision is a whole one, not simply an amalgam of the seven intelligences. Many schools are currently attempting to construct curricula based on Gardner's model simply through an additive process (what can we add to what we have already got?). Steiner's approach, however, was to begin with a deep inner vision of the child and the child's needs and build a curriculum around that vision."
  58. Robert S. Peterkin, Director of Urban Superintendents Program, Harvard Graduate School of Education and former Superintendent of Milwaukee Public Schools, in ibid.:"Waldorf is healing education . . . It is with a sense of adventure that the staff of Milwaukee Public Schools embraces the Waldorf concept in an urban multicultural setting. It is clear that Waldorf principles are in concert with our goals for educating all children."
  59. "Rudolf Steiner's Pedagogy of Imagination: A Phenomenological Case Study". Arkivita el la originalo je 2008-04-11. Alirita 2008-04-29.
  60. Stephanie Luster Bravmann, Nancy Stewart Green, Pamela Bolotin Joseph, Edward R. Mikel, Mark A. Windschitl, Cultures of Curriculum, Lawrence Erlbaum Associates, 2000. p81, "[Steiner, who] developed the Waldorf School system of education, is another whose ideas are reproduced, often less in whole than in part...in an expanding number of American public and private schools today."
  61. Janet Howard (1992). Literacy learning in a Waldorf school: A belief in the sense of structure and story. Ed.D. dissertation, State University of New York at Albany.
  62. 62,0 62,1 David Elkind, "Much Too Early", Education Next, a Journal of Opinion and Research, Hoover Institute, Standford University, Summer 2001 [2] Arkivigite je 2008-04-21 per la retarkivo Wayback Machine
  63. 63,0 63,1 Arthur Allen, Bucking the Herd, The Atlantic Monthly, September 2002
  64. Katherine Seligman, Vaccination backlash, The San Francisco Chronicle May 25, 2003 [3]
  65. Pamela White, A shot in the dark, Boulder Weekly, Aug 8 2002. Arkivita el la originalo je 2007-06-09. Alirita 2008-04-29.
  66. "Thomas R. DeGregori, The Deadly Perils of Rejected Knowledge, American Council on Science and Health, Sept 13, 2002 [4] Arkivigite je 2008-05-06 per la retarkivo Wayback Machine
  67. European Council of Waldorf Schools. Arkivita el la originalo je 2008-04-28. Alirita 2008-04-29.
  68. Consensus statement, agreed by members of the ECSWE, meeting in Copenhagen, 21 January 2001. [5] Arkivigite je 2008-05-08 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo de la Internacia Asocio de Valdorfaj Infanĝardenoj

Oficiala retejo de la Ligo de Liberaj Valdorfaj Lernejoj

Retejo de la pedagogia sekcio de la Libera Altlernejo por Antropozofio ĉe la Goetheanum en Dornach (Svislando) Arkivigite je 2008-04-27 per la retarkivo Wayback Machine

(plurlingve kun angla substekto) Waldorf-lernejoj 100-jariĝo (1919-2019)

Pliaj diskutoj kaj artikoloj redakti