Valencia Ora Jarcento

La Valencia Ora JarcentoOra Jarcento de la Valencia Beletro (en la valencia lingvo: Segle d'or valencià) korespondas al historia periodo kiu ampleksas la tutan 15-an jarcenton.

Ĝi estas konsiderata kiel granda kultura movado kaj ampleksiĝas al ĉiuj sciencoj de la epoko kaj liveras la plej bonajn literaturaĵojn verkitaj en la valencia lingvo en la reĝlando de Valencio. La plimulto de la grandaj verkistoj de ĉi tiu epoko aŭ estis valencianoj aŭ verkis en la valencia. Ĉi tiu granda renesanco en Reĝlando de Valencio finiĝis per la malkovro de Ameriko, la kronlando de Aragono kune kun la kronlando de Kastilio uzis ĉiujn siajn rimedojn por tia granda entrepreno. Alia grava faktoro estis la inkvizicio, kiu fuĝigis grandan kvanton da intelektuloj, ankaŭ de komercistoj kaj manfaristoj.