Valencia del Mombuey

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Valencia del Mombuey estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. Estas du aliaj vilaĝoj kun sama nomokomenco en la provinco.

Valencia del Mombuey
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 06134
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 725  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 14′ N, 7° 7′ U (mapo)38.2415941-7.1190339Koordinatoj: 38° 14′ N, 7° 7′ U (mapo) [+]
Alto 297 m [+]
Areo 75 km² (7 500 ha) [+]
Valencia del Mombuey (Ekstremaduro)
Valencia del Mombuey (Ekstremaduro)
DEC
Valencia del Mombuey
Valencia del Mombuey
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Valencia del Mombuey (Hispanio)
Valencia del Mombuey (Hispanio)
DEC
Valencia del Mombuey
Valencia del Mombuey
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valencia del Mombuey [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas valencianos. La censita populacio en 2008 estis de 788 loĝantoj.

Situo redakti

Valencia del Mombuey estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra Suroeste, je altitudo de 297 m; je 81 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 75 km². Valencia del Mombuey situas inter Oliva de la Frontera kaj Villanueva del Fresno, ĉe la landlimo kun Portugalio.

La plej proksimaj vilaĝoj estas Oliva de la Frontera je 20 km, Villanueva del Fresno je 16 km kaj Amaraleja (Portugalio) je nur 9 km.

Pri riveroj elstaras la rivero Ardila kiu trapasas la jurteritorion. En tiu zono estas ankaŭ la rojoj Godolid kaj Zaos.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio redakti

En la reloĝado de la areo eble partoprenis Templanoj kiuj estus alportinta la loknomon el Mombuey, el la Provinco Zamoro.

La loko estis aĉetita en 1402 de Gómez Suárez de Figueroa, kiu integrigis ĝin en la Senjorlandon de Feria. Dum la militoj kontraŭ Portugalio de la 14a jarcento la vilaĝo detruiĝis kaj senloĝiĝis ĝis ke nur unu loĝanto restis en la loko.

En 1641 kaj 1704 estis denove incendiita kaj setruita de portugaloj, kaj tiam estis konata kiel Valencita la Quemada (Valencieto la Bruligita).

Ĝis ties detruo en la 18a jarcento la setlejo lokis en alia loko je ĉirkaŭ 2 km de la aktuala, nomita Fuente del Higo (Fonto de la Figo). Aktuale konstituas etan setlejon ege rura, integrita kun la bela pejzaĝo ĉirkaŭe.

Monumentoj redakti

  • La preĝejo konstruita en la 14a, 16a kaj 18a jarcentoj.
  • La ermitejo de Sankta Benedikto, de la 18a jarcento, kaj la ermitejo de Sankta Bárbara, ne monumenta sed tre tipa.
  • Palaco de la Markizo de Valdeterrazo.
  • Muelejoj ĉe rivero Ardila.

Festoj redakti

  • Los Mayos (1a de majo). Geinfanoj ligas herberojn kaj branĉojn al pordoj kaj fenestroj tiel ke matene la hejmanoj ne povas facile eliri.
  • Sankta Isidro Kamparano (15a de majo). Kamparfesto ĉe la bieno "Las Navas", kie oni celebras meson kaj oni transportas la skulptaĵon de la sanktulo tien kaj reen.
  • Festo de la elmigrinto (unua duono de aŭgusto).
  • Lumbre de Navidad (Kristnaska fajro) (nokto de la 24a al 25a de decembro). Tradicia fajraĵo en la placeto malantaŭ la preĝejo ĝis la horo de la diservo.

Turismo redakti

  • Arkeologia kuŝejo de keltoj: kun tomboŝtonoj kie videblas prisbriboj de la mortintoj kun armilaj posedaĵoj kaj diversaj homoj en diversaj sintenoj.
  • Dolmeno: en Valencia del Mombuey oni nomas ĝin la "Piedra Pinchá" (Pikita ŝtono) kaj temas pri dolmeno ĉe la rivero Ardila.

Eksteraj ligiloj redakti

Informo de Valencia del Mombuey ĉe la Diputación de Badajoz

Fotoj kaj forumo de Valencia del Mombuey