Valentim Magalhães

Antônio Valentim da COSTA MAGALHÃES [antonjŭ valentim da kosta magaljajnz], pli konata nur kiel Valentim Magalhães (naskiĝis en la 16-a de januaro 1859, en Rio-de-Ĵanejro, kaj mortis en la 17-a de majo 1903, en la sama urbo) estis brazila ĵurnalisto, rakontisto, romanisto kaj poeto. Li estas la fondinto de la Seĝo 7 de la Brazila Beletristika Akademio, por kiu elektis kiel patronon la poeton Castro Alves (1847-1871). Lia romano Flor de sangue ("Floro sanga") markas la komencon de la Biblioteko de la Akademio, kiam, en januaro 1897, Valetim Magalhães mem donis al la biblioteko unu ekzempleron de sia libro.

Valentim Magalhães
Valentim Magalhães (1859-1903) kaj Silva Jardim (1860-1891)
Valentim Magalhães (1859-1903) kaj Silva Jardim (1860-1891)
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1859 (1859-01-16)
en Rio-de-Ĵanejro
Morto 17-an de majo 1903 (1903-05-17) (44-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • poeto • romanisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Valentim Magalhães (1859-1903), brazila verkisto.

Vivo redakti

Valentim Magalhães naskiĝis en la 16-a de januaro 1859, en Rio-de-Ĵanejro, samnoma filo de Antônio Valentim da Costa Magalhães kaj de Maria Custódia Alves Meira. En 1877, tiam 18-jara, li eniris la Fakultaton de la Placo San-Francisko (portugale "Faculdade do Largo de São Francisco"), en San-Paŭlo, por studi Juron. Tie Valentim Magalhães komencis sian malkvietan vivon kiel ĵurnalisto, verkisto kaj bohemiano, iĝante kolego de Silva Jardim (1860-1891), Lúcio de Mendonça (1854-1909), Raimundo Correia (1859-1911), Raul Pompeia (1863-1895), Luís Murat (1861-1929) kaj Luís Gama (1830-1882). Dum tiu tempo li kunlaboris por la fakultataj periodaĵoj Revista de Direito e Letras ("Revuo de Juro kaj Literaturo"), Labarum kaj República ("Respubliko"), tiu de Lúcio de Mendonça, kaj publikigis tri verkojn: Idéias de moço ("Ideoj de junulo"), Grito na terra ("Krio en la tero") kaj General Osório ("Generalo Osório"), tiu per kunlaboro de Silva Jardim, krom sian unuan libron Cantos e lutas ("Kantoj kaj luktoj"). Ankoraŭ en San-Paŭlo li edziĝis, en 1880.

Konkludinte la juran kurson, Valentim Magalhães revenis al Rio-de-Ĵanejro. Poste li direktis la gazeton A Semana ("La Semajno"), fondinta en 1885, kiu fariĝis la ĉefa rimedo por disvastigi la ideojn de la junaj verkistoj de tiu tempo. Krom literaturo, tiu periodaĵo ankaŭ faris propagandon por abolicio de sklaveco kaj por la respublika sistemo anstataŭ la imperia en Brazilo, markante fazon de kultura kaj politika malkvieteco, en kio tute partoprenis Valentim Magalhães. Pri tio diris la grava brazila verkisto Euclides da Cunha (1866-1909), kiu anstataŭis lin en la Akademio: "la generacio, kies plej reprezenta figuro estis li [Valentim Magalhães], eble estis ĝuste tio, kio ĝi estis: naskpova, malkvieta, brile anarkia, kapturniĝante en la malekvilibro de iu trorapida mensa progreso kontraŭ iu emocia stato, kiu ne sukcesus progresi same trorapide".

Tiu granda partoprenado de Valetim Magalhães en la aferoj, por kiujn li luktis, igis lin fama pro sennombraj polemikoj, pro kiuj li estis multe atakita kaj same defendita. La deziro defendi tiujn aferoj kaj la amikojn en ili partoprenintajn ne permesis lin produkti pligranda verkado, malgraŭ lia sindonemo al poezioj, rakontoj, kronikoj, romanoj kaj teatro. Li eĉ kreis ĉe A Semana sekcion nomatan Galeria de elogio mútuo ("Galerio por reciproka laŭdo"), en kiu amikoj verkis unuj pri la aliaj. Ĉar preskaŭ ĉiuj, kiuj poste graviĝis por la brazila literaturo kaj kiuj tiutempe komencis verki, kunlaboris por A Semana, tial la kritikistoj diras, ke la vera graveco de Valentim Magalhães estis la disvastigo de la nomoj de tiuj novaj verkistoj por Brazilo.

Dum la Encilhamento ("Premigo"), falsa ekonomia prospero okazita en 1890, post la komenco de la respublika periodo en Brazilo, kaj kaŭzata de lia kunakademiano Rui Barbosa (1849-1923), tiama ministro de Financo, Valentim Magalhães sin donis al rapida monprofito, fondinte enterprenon, sed, kiel ĉiuj, tuj bankrotinte.

En la 28-a de januaro 1897 la Brazila Beletristika Akademio determinis siajn unuajn kvardek membrojn, fondante Valetim Magalhães la Seĝon 7 kaj elektante por tiu seĝo la poeton Castro Alves kiel patronon.

Valentim Magalhães mortis en Rio-de-Ĵanejro en la 17-a de majo 1903. Pri sia rolo en la venonta memoro, tiam ankoraŭ spertante la malsorton, li deklaris: "principe mi estis geniulo; poste nenio! Hodiaŭ Cezaro, morgaŭ Johano Fernandes…".

Verko redakti

 
Originala kovrilo de "Floro sanga" (1896), verkita de Valentim Magalhães (1859-1903).

Registras la grava modernisma poeto Manuel Bandeira (1886-1968), ke Valentim Magalhães partoprenis kun Teófilo Dias (1854-1889), Artur Azevedo (1855-1908), Fontoura Xavier (1856-1922) kaj aliaj je la "Parnasa Batalo", ia reago al Romantikismo, komencita ĉirkaŭ 1860 kaj plifortigita de Artur de Oliveira (1851-1882), kiu, konante en Parizo iujn parnasajn pensantojn, influis la brazilajn verkistojn.

La romano Flor de sangue, verkita en 1896 de Valetim Magalhães, markas la komencon de la kolekto de la Biblioteko de la Akademio, kiam la aŭtoro mem donis al la biblioteko unu ekzempleron de sia verko, en januaro 1897. La grava verkisto kaj literatura historiisto José Veríssimo (1857-1916) difinis tiun romanon kiel "trorapidan literaturon", kaj la akademio mem memoras tiun inaŭguran agon per ia malgraveco, kiam diris: "cent jaroj poste, tiu verko estas nur rememorita ĉar ĝi estis la komenca marko de la Biblioteko de la Akademio". Malgraŭ tio, Flor de sangue estas ankaŭ rememorita, ĉar ĝi estis publikigita, de la Eldoninto Laemert, kun unu el la plej nekutimaj korekto-notoj de la brazila literaturo: "ĉe la paĝo 285, 4-a linio, anstataŭ 'eksplodi la kapon', legu 'detranĉi la kolon'".

Verkaro redakti

  • Cantos e lutas ("Kantoj kaj luktoj", ne tradukita), poezio (1897);
  • Quadros e contos ("Scenoj kaj rakontoj", ne tradukita) (1882);
  • Vinte contos e fantasias ("Dudek rakontoj kaj fantazioj", ne tradukita) (1888);
  • Inácia do Couto (ne tradukita), komedio (1889);
  • Escritores e escritos ("Skribistoj kaj skribaĵoj", ne tradukita) (1894);
  • Bric-à-brac (ne tradukita), rakontoj (1896);
  • Flor de sangue ("Floro sanga", ne tradukita), romano (1896);
  • Alma ("Animo", ne tradukita), kronikoj (1899);
  • Rimário ("Rimaro", ne tradukita), poezio (1899).

Eksteraj ligiloj redakti