Valerie Jean Solanas (9a de Aprilo, 1936 – 25a de Aprilo, 1988) estis usona radikala feminista verkisto kiu estis konata ĉefe kiel aŭtoro de la SCUM Manifesto, same kiel pro la klopodita murdo de la artisto Andy Warhol.

Valerie Solanas
Persona informo
Valerie Solanas
Naskonomo Valerie Jane Solanas
Naskiĝo 9-an de aprilo 1936 (1936-04-09)
en Ventnor City, Nov-Ĵerzejo
Morto 25-an de aprilo 1988 (1988-04-25) (52-jaraĝa)
en San-Francisko, Kalifornio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Kantono Fairfax vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de MinesotoUniversitato de Marilando vd
Subskribo Valerie Solanas
Profesio
Okupo verkistodramaturgo • filmaktoro • reĝisoro • aktivisto pri virinaj rajtoj vd
Verkado
Verkoj Manifesto de la Societo por la Ekstermo de Viroj ❦
Up Your Ass vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estis naskiĝinta en Nov-Ĵerzejo kaj kiel dekjarulo havis malfortan rilaton kun sia patrino kaj duonpatro post la gepatra divorco. Kiel konsekvenco, ŝi estis sendita loĝi kun siaj geavoj. Ŝia alkoholema avo fizike perfortis ŝin kaj Solanas forkuris kaj iĝis senhejmulino. Ŝi elŝrankiĝis kiel lesbanino en la 1950-aj jaroj. Ŝi gradiĝis per grado en psikologio el la Universitato de Maryland. Solanas relokiĝis al Berkeley (Kalifornio). Tie, ŝi ekverkis sian plej elstaran verkon, nome la SCUM Manifesto, kiu instigis virinojn al "faligo de la registaro, nuligo de la monsistemo, institucii kompletan aŭtomatigon kaj elimino de la maskla sekso."[1][2]

Solanas translokiĝis al Novjorko meze de la 1960-aj jaroj, por labori kiel verkisto. Ŝi renkontis kun Andy Warhol kaj petis lin produktori ŝian teatraĵon Up Your Ass. Ŝi donis al li sian tekston, kaj ŝi poste akuzis lin esti ĉu perdinta aŭ ŝtelinta ĝin, sekve de varhola esprimo de aldona seniintereso por la teatraĵo. Post Solanas postulis financan kompenson pro la perdita taksto, Warhol dungis ŝin por ludi en sia filmo, I, a Man, kaj pagis al ŝi 25 dolarojn.

En 1967, Solanas ekmempublikigis sian SCUM Manifesto. La posedanto de Olympia Press nome Maurice Girodias proponis al ŝi publikigi la estontajn verkojn de Solanas, kaj ŝi miskomprenis ke Girodias volas ekposedi ŝiajn verkojn. Konvinkita ke Girodias kaj Warhol estis konspirante por ŝteli ŝian verkon, Solanas aĉetis pafilon en la printempo de 1968.

La 3an de Junio, 1968, ŝi serĉis Girodias, kiu estis for por la semajnfino. Ŝi tiam iris al The Factory, kie ŝi trovis Warhol. Ŝi pafis al Warhol tri fojojn, el kiuj la du unuaj misis kaj la fina vundis Warhol. Ŝi ankaŭ pafis al artkritikisto Mario Amaya, kaj klopodis pafi al la administranto de Warhol, nome Fred Hughes, sed la pafilo paneis. Solanas tiam iris al policejo. Ŝi estis kondamnita pro klopoda murdo, atako, kaj kontraŭleĝa posedo de pafilo. Ŝi estis diagnozita pri paranoida skizofrenio kaj kulpigita pro atako kun intenco damaĝi, kondamnita al trijara enprizonigo, plus psikiatria hospitaligo. Post sia liberigo, ŝi plue klopodis disvastigi sian SCUM Manifesto. Ŝi mortiĝis en 1988 pro pneŭmonio, en San Francisko.

Verkoj redakti

  • "Up Your Ass" (1965)
  • "A Young Girl's Primer on How to Attain the Leisure Class", Cavalier (1966)
  • SCUM Manifesto (1967)

Referencoj redakti

  1. Solanas, Valerie, SCUM Manifesto (Valerie Solanas, 1967), p. [1] (mem-publikigita) (kopio el Northwestern Univ.).
  2. DeMonte, Alexandra (2010). "Feminism: Second-Wave". In Chapman, Roger (eld). Culture Wars: An Encyclopedia of Issues, Viewpoints, and Voices. Armonk, N.Y.: M.E. Sharpe, p. 178, ISBN 978-1-84972-713-6.

Eksteraj ligiloj redakti