Valkó [valkO] estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Gödöllő.

Preĝejo de Valkó

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Valkó situas sur deklivoj en Montetaro Gödöllő, laŭ traira flankovojo, for de ĉefvojo kaj fervojo, inter Urboj Tura kaj Gödöllő.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata en la neolitiko kaj bronzepoko, poste alvenis skitoj, keltoj, sarmatoj, hunoj kaj avaroj. Apud la vilaĝo oni trovis restaĵon de Remparo de Ĉorso. La romkatolika preĝejo en la 18-a jarcento konstruiĝis. La kampoj kaj arbaroj estis reĝa bieno, Habsburgoj ofte ĉasadis tie.

La grandvilaĝo estas tipa agrara setlejo kune kun arbaroj, kie troviĝas ĉasista kastelo.

Vidindaĵoj redakti