Vallon FR

komunumo de Svislando
- La mallongigo FR en Vallon FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Vallon.

Vallon estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 332 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Vallon
Blazono de Vallon
Blazono de Vallon
Blazono de Vallon
Preĝejo kaj romia muzeo de Vallon
Preĝejo kaj romia muzeo de Vallon
--->
Preĝejo kaj romia muzeo de Vallon
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 53′ 5″ N 6° 57′ 13″ O / 46.88472 °N, 6.95361 °O / 46.88472; 6.95361 (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ 5″ N 6° 57′ 13″ O / 46.88472 °N, 6.95361 °O / 46.88472; 6.95361 (mapo)
Areo 3,51 km²
Alteco 482 m super marnivelo
Poŝtkodo 1565
Komunumkodo 2045
Mapo de Vallon
Mapo de Vallon
Mapo de Vallon
vdr

Geografio redakti

Vallon situas sur la montetoĉeno kiu disigas la basenon de la Lago de Neŭŝatelo de la ebenaĵo de Brojo, proksimume 7 kilometrojn norde de Payerne kaj 9 kilometrojn orientnordoriente de Estavayer-le-Lac. Okcidente de la vilaĝo Vallon situas du lagetoj kun la nomo Combetta. La okcidentan komunumlimon formas la rojo Ruisseau de Laret, la okcidentan limon la rojo Ruisseau des Vaux. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Vallon kaj Carignan (en sudo apud la kantona ĉefvojo, sidejo de la preĝejo kaj de la paroĥo) kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,51 km², de kiuj 3,4% estas kovritaj de arbaro, 87,8% servas por agrikulturo kaj 8,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Vallon limas en nordo al Delley-Portalban, en oriento al Saint-Aubin, en sudoriento al Missy, en sudo al Corcelles-près-Payerne, en okcidento al Grandcour, kaj en nordokcidento al Gletterens.

Trafiko redakti

En sudo pasas tra la komunumo la kantona ĉefvojo n-ro 152 de Avenches al Estavayer-le-Lac, de kiu devojiĝas flanka vojo al Gletterens, kiu pasas tra la vilaĝa centro de Vallon. La suda komunumlimo pasas laŭlonge de la svisa aŭtovojo A1, kies plej proksima alveturejo situas en distanco de proksimume 5 kilometroj de la komunumo oriente apud Avenches. Pere de poŝtaŭtolinio de Payerne al Chevroux la komunumo estas konektita al la pub lika transportreto.

Vidindaĵoj redakti

Surloke de la elfosita romia vilao estis konstruita la romia muzeo. La fundamentaj muroj kaj diversaj mozaikoj de la vilao estas bone konservitaj kaj viziteblaj en la muzeo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Vallon datiĝas el la jaro 1200 kiel Valum. Dum romia epoko en Vallon ekzistis bela vilao, sur kies fundamentoj hodiaŭ troviĝas la romia muzeo. Dum mezepoko Vallon estis malgranda senjorujo, kiu apartenis al la Senjoroj de Estavayer. En la jaro 1338 la vilaĝo estis rabobrulita de civitanoj de Payerne. En la jaro 1475 Vallon estis akirita de la urba ŝtato Friburgo kaj en la jaro 1536 atribuita al la friburga Voktejo Estavayer. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Vallon apartenis al la distrikto Payerne, poste ĝis 1830 al la distrikto Montagny, tiam de 1831 ĝis 1848 al la distrikto Dompierre, kiu tiam surbaze de la nova kantona konstitucio de Friburgo estis atribuita al la distrikto Brojo.[3]

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Vallon

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti