La Valo Passeier ({itale:Val Passiria; germane PasseierPasseiertal) estas la valo de rivero Passer, en Sudtirolo, norda Italio. La rivero Passer estas maldekstra alfluanto de la rivero Adiĝo. Proksime al kunfluejo de la du riveroj, troviĝas la urbo Merano.

Vidaĵo de la vilaĝo Moos in Passeier

De Merano (altitudo 320 m) la valo direktiĝas ĉirkaŭ 20 km norden ĝis St. Leonhard (680 m), kie ĝi disbranĉiĝas. La ĉefa valo, tiu de la rivero Passer, direktiĝas nord okcidenten ĝis Moos in Passeier. De tie la altitudo rapide kreskas ĝis la montpasejo Timmelsjoch (2474 m) kie troviĝas la landlimo inter Italio kaj Aŭstrio. La alia branĉo de la valo de St. Leonhard direktiĝas nordorienten al montpasejo Jaufen (2094 m) de kie oni povas malspreniri al Sterzing.

La sekvaj komunumoj troviĝas en la valo: Kuens, Riffian, St. Martin in Passeier, St. Leonhard in Passeier kaj Moos in Passeier.

La plejmulto de la loĝantoj parolas la germanan kiel denaska lingvo.

Koordinatoj: 46° 46′ N 11° 13′ O / 46.767 °N, 11.217 °O / 46.767; 11.217 (mapo)