La Valo de Mazara (itale Val di Mazara) estis historia administra regiono de okcidenta Sicilio ekde la tempo de la emirlando Sicilio ĝis 1812.

Oranĝkolore, la Valo de Mazara.

La termino ne venas de la itala vorto "vallo" (valo), ofte mallongigita "Val", sed de "valle", reprezentanta unuon el la epokoj de la araba okupado de Sicilio. Sicilio estis dividita en tri administrajn unuojn: Valo de Mazara, Val Demone kaj Valo de Noto. Ĉi tiu divido daŭris ĝis 1812, kiam nova dividado estis farita.

Le Valo de Mazara, kiu havis areon de ĉirkaŭ 11000 km², estis la plej granda el tiuj tri valoj. Ili estas kovritaj de teritorio en la okcidenta parto de Sicilio, kies limoj estis la riveroj norda Imera kaj Salso kaj respondis al la postaj provincoj de Palermo, Trapanio kaj Agriĝento.