Valorizo estas baza operacio de programlingvo por havigi valoron al variablo, elemento de tabelo, kampo de rikordo ktp. Maŝinnivele valorizo realiĝas per konservado de komputita valoro en memorĉelo aŭ reĝistro.

En la tradicio de Fortrano, kiun sekvis C kaj ties posteuloj, valorizo havas la formon

 valorizato = esprimo;

ekz-e

 x = x - y + 1.2;

Tia uzo de = kolizias kun ties signifo de rilato, kiun oni sekve devas prezenti alimaniere, per duobligo: z == 0.

En la tradicio de Algolo, kiun interalie sekvas Paskalo, oni uzas kunmetitan simbolon := por signi la valorizon:

 x := x - y + 1.2;

Laŭ la modelo de tiuj programlingvoj angle kaj en kelkaj aliaj nacilingvoj oni nomas la valorizaton Ŝablono:Lingv/L-value, mallongigo de Ŝablono:Lingv/Left-value, (la liva/maldekstra valoro), kaj fonton (la "esprimo"n ĉi-supre), R-value, mallongigo de Ŝablono:Lingv/Right-value, (la dekstra valoro). Tio estas konfuza terminaro, ĉar en aliaj lingvoj (precipe la asemblaj aŭ en Kobolo) oni povas uzi la inversan aranĝon:

 MOVU fonto valorizato

Noto. La ordonon a := b + 1 legu «a estu bo plus unu» aŭ «a ricevas la valoron bo plus unu».