Valorpapero

financa varo

Valorpapero estas diplomo, kiu reprezentas posedan rajton, postulon kaj kiu estas vendebla, transdonebla.

La plej gravaj valorpaperoj estas akcio, obligacio, lombarda slipo, kvitanco, kambio. La vendo kaj aĉeto de la valorpaperoj okazas ĉefe sur la borsoj, kie oni notas ties kurzojn.

La obligacio gravas en la longtempa kredito, la kambio en la mallongtempa.

Eroj de valorpapero redakti

Valorpapero konsistas el

  • Mantelo: kiu estas mem la diplomo.
  • Kupona paperfolio: kiu estas entranĉita je pluraj samforma kaj numerita parto. la unuopajn entraĉitaĵojn oni nomas kupono. Per transdono de kupono ĉe elpagejo, oni povas validigi la rajtojn pri la diplomo. Tio valoras ĉefe pri profita kaj intereza elpago. Ekzemple Militkupono.
  • Renoviga paperfolio: Per transdono de la renoviga paperfolio ĉe la elpagejo, oni ricevas novajn kuponajn paperfoliojn.

Eksteraj ligiloj redakti

· Wertpapier Forum – diskutoj pri valorpaperoj/germane ·