Valproata acido

kemia kombinaĵo
Valproata acido
valproata acido
Plata kemia strukturo de la Valproata acido
valproata acido
Tridimensia kemia strukturo de la Valproata acido
Valproata acido troviĝas en la Valeriano.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Propil-pentanata acido
  • Propil-valerata acido
  • Propilvalerato
  • Konvulekso
Kemia formulo
C8H16O2
CAS-numero-kodo 99-66-1
ChemSpider kodo 3009
PubChem-kodo 3121
Merck Index 15,10099
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka higroskopa likvaĵo
Molmaso 144.211 g·mol-1
Denseco 0.904g cm−3
Bolpunkto 222 °C
Refrakta indico  1,4257
Ekflama temperaturo 111 °C[1]
Acideco (pKa) 5.14[2]
Solvebleco Akvo:2 g/L
Mortiga dozo (LD50) 670 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R20/21/22 R36/37/38 R61
Sekureco S3/7/9 S22 S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Valproata acido estas kemia komponaĵo, ankaŭ konata kiel propil-pentanata acido, uzata kiel anti-epilepsia medikamento kun anti-konvulsiaj, anti-deprimivaj, anti-anksiaj kaj humur-kontrolaj proprecoj. Valproata acido estas branĉohava mallongĉena grasacido derivita el la valerata acido.

Valproato estas salo derivita el la valproata acido kaj la plej grava estas la natria valproato. Valproatoj kaj ĝiaj derivaĵoj estas efikaj, solaj aŭ kombinitaj kun aliaj anti-konvulsiiloj, en la preventado de epilepsiatako kaj migrenaj krizoj.

Valproatoj ankaŭ efikas kontraŭ la akutaj fazoj de la dupolusa perturbo. La ago-mekanismoj ankoraŭ estas esplorataj de la scienculoj tamen oni kredas ke ĝi altigas la nivelojn de GABA en la cerbo aŭ ŝanĝante la proprecojn pri tensio-dependeco de la natriaj kanaloj.

Historio redakti

Valproata acido estis unue priskribita kaj sintezita en 1883 de Beverly S. Burton[4], usona kuracisto kaj kemiisto kiu laboris en Eŭropo. Kiam li sintezis ĝin, li ne povis imagi al si ĝian estontan skuon en la terapeŭtika praktiko. Verdire, dum preskaŭ unu jarcento, valproata acido estis konsiderata farmakologie inerta kaj, pro tio ke ĝi estas likvaĵo, ĝi estis uzita kiel solvanto.

Nur en 1963, Pierre Eymard[5], studento el la Universitato de Liono, akcidente malkovris ĝiajn anti-konvulsiajn proprecojn.[6] La valproata acido estas analogaĵo de la valerata acido, nature trovata en la Valeriano. En 1967, ĝia natria kombinaĵo estis komerce disponebla por kontrolo kaj traktado de epilepsiaj atakoj.

Literaturo redakti

Kunrilataj kemiaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti