Valpurga Nokto

festo

Mitologie la Valpurga Nokto okazas - simile al la kelta festo Belteno - kiel luna festo en la nokto de la unua plenluno inter la Ekvinokso (la tago printempe kiam ekzakte samas lumaj kaj mallumaj horoj) kaj la Solstico (la somera tago kiam plej longe estas lume). Tiam la sorĉistinoj laŭdire sur siaj balailoj flugu al altaj montoj (en Germanio ekzemple sur la legendan monton "Blocksberg", vernome monto "Brocken" en la mezmontaro Harco oriente de urbo Göttingen aŭ ĉe Hexentanzplatz) kaj tie atendas la alvenon de la "korna dio". Tradicie tamen oni interkonsentis, ke la nokto inter la 30a de aprilo kaj la 1a de majo estu la nokto de tiu sorĉistina festo. Same kiel la pli frua karnavalo, la festo aludas al pra-kristanaj kutimoj de la homoj en centra Eŭropo festi la finon de la vintro.

Ĉeĥaj knabinoj kamuflitaj kiel sorĉistinoj dum la Valpurga nokto

Dum la kristanigo de Eŭropo la kulto de la Valpurga Nokto kaj parencaj kultoj (ekzemple la antikva Pajn-Kulto) laŭvorte estis "diabligita": el la korna dio, la simbolo de vireco, kiu tiunokte unuiĝas kun la ineco, iĝis la diablo.

Parte la Valpurga nokto dum la jarcentoj estis kaj estas festo de homoj, kiuj timis sorĉistinojn, ekflamis grandajn fajrojn por simbole forbruligi la malbonon, kaj memoris la sanktulinon Valpurgo, kaj aliflanke ĝi en aliaj tempoj kaj por aliaj homoj estis kaj estas festo simpatia al sorĉistinoj, festo memora al la misteraj legendoj pri magiaj posedantoj de antikvaj scioj kaj kapabloj.

Mitologio redakti

La nomo Valpurga Nokto devenas de la kristana sanktulino Valpurgo. Ŝi estis proklamata sanktulino la 1an de majo. La abatino de la monaĥejo Heidenheim en Frankonio (Germanio), kiu estis naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 710 en Anglio, aparte subtenis la sciojn pri sanigaj plantoj kaj praktikoj: por multaj kristanoj de tiu epoko kaj regiono, kiuj (pro nescio kaj sekva timo de malsanoj kaj aliaj malfavoraj eventoj, sed ankaŭ pro konscia misinformo de la kristanigistoj, kiuj "diabligis" pra-kristanajn kutimojn kaj sciojn) timis sorĉadon kaj magion, la pia abatino iĝis protektantino kontraŭ magiaĵoj, kiuj povus malhelpi al homoj kaj hejmaj bestoj. Laŭ malnovaj kutimoj, festo aŭ memortago komenciĝas, kiam subiras la suno la antaŭan tagon.

En la monda literaturo oni traktas la fenomenon de Valpurga Nokto diversmaniere, interalie en la germana dramo '"Faŭsto, Unua parto'" de Johann Wolfgang von Goethe, kie okazas sonĝo pri Valpurga Nokto kun drastaj seksaj aludoj, kiujn dum longa tempo oni ne permesis surscenigi. En Esperanto ekzistas, aldone al tio, ankaŭ ĉarma infana libro kun titolo "La Malgranda Sorĉistino", de la germana verkisto Otfried Preussler, kiu rakontas la historion de relative juna kaj naiva sorĉistino, kiu volas partopreni la Valpurgan Nokton sed estas forbarita de la malicaj maljunaj koleginoj.

 
fajro de la Valpurga Nokto (en Svedio)