Valter Ahlstedt estis sveda novialisto kaj post interlingvaisto, li naskiĝis en 1908 kaj mortis en 2005. Li naskiĝis en Stokholmo kaj estis la unua urba bibliotekisto de sia naskiĝurbo. Li subtenis mone interlingvaon kaj estis fervora propragandisto de tiu planlingvo.

Valter Ahlstedt
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1908 (1908-01-01)
Morto 1-an de januaro 2005 (2005-01-01) (97-jaraĝa)
Lingvoj Interlingvao vd
Profesio
Okupo interlingvisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verŝajne, li estis la lasta pioniro de Novialo, kiu mortis. De 1935 1939, li kunlaboris al la revuo "Novialiste" kaj estis ĝia kunredaktanto en 1937. Kiam en 1937, oni intencis krei komisionon por plibonigi Novialon, Ahlstedt estis unu el ĝiaj membroj. Pro lia influo, la nova versio de Novialo proksimiĝis al Okcidentalo. Lia "Gramatike interlingual" de 1947 estis aprobita kiel nova oficiala gramatiko de Novialo.

Valter Ahlstedt kaj Andrea Baietti el Italio estas treeble la nuraj homoj kiuj interparolis Novialon al alilandano.

Post la falo de Novialo, Ahlstedt fariĝis ano de Interlingvao kaj aliĝis al Societate Svedese pro Interlingua (Sveda societo pro Interlingvao) ĝis sia morto.