La Vandala Regno (latine Regnum Vandalum) aŭ Regno de Vandaloj kaj Alanoj (latine Regnum Vandalorum et Alanorum) estis establita de la ĝermana popolo de Vandaloj dum regado de Gaisariko. Ĝi regis en Nordafriko kaj Okcidenta Mediteraneo el 435 ĝis 534.

Vandala Regno
435 – 534
historia lando • reĝlando • barbarian kingdoms
Geografio
la vandala regno de Gaisariko ĉirkaŭ la jaro 455
la vandala regno de Gaisariko ĉirkaŭ la jaro 455
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Tanistry
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

En 429, la Vandaloj, ĉirkaŭkalkulitaj je 80 000 personoj, estis trapasintaj ŝipe el Hispania al Nordafriko. Ili antaŭeniris orienten, konkerante la marbordajn regionojn de tio kio estas nun Maroko, Alĝerio, kaj Tunizio. En 435, la Romia Imperio, tiam reganta Nordafrikon, permesis al la Vandaloj setliĝi en la provincoj de Numidia kaj Mauretania kian iĝis klara ke la vandala armeo ne povos esti venkita de la romiaj militfortoj. En 439 la Vandaloj renovigis sian antaŭeniron orienten kaj kaptis Kartagon, nome la plej grava urbo de Nordafriko. la ĵus kreita regno poste konkeris la romi-regatajn insulojn Majorko, Sicilio, Sardinio, kaj Korsiko en la Okcidenta Mediteraneo. En la 460-aj jaroj, la Romianoj lanĉis du malsukcesajn militekspediciojn mare klopode al renverso de la Vandaloj kaj postule Nordafrikon. La konkero de Nordafriko fare de la Vandaloj estis frapo por la suferanta okcidenta Romia Imperio ĉar Nordafriko estis grava fonto de enspezo kaj liveranto de greno (ĉefe tritiko) al la urbo Romo.

arĝenta monero Siliqua kun portreto de Gaisariko

Kvankam memoritaj ĉefe pro la Rabado de Romo en 455 kaj ilia persekutado al la Nicekristanoj favore al Ariankristanismo, la Vandaloj estis ankaŭ patronoj de sciaro. Grandaj konstruprojektoj pluis, lernejoj floris, kaj Nordafriko estis hejmo de multaj el la plej plinovigaj verkistoj kaj natursciencistoj de la malfrua Latino-parolanta Okcidenta Romia Imperio.[1]

La Vandala Regno finis en 534, kian ĝi estis konkerita de Belizaro en la Vandala Milito kaj aligita al la Orienta Romia Imperio (aŭ Bizanca Imperio). La survivantaj Vandaloj aŭ asimiliĝis al la indiĝena afrika loĝantaro aŭ estis disigitaj inter la teritorioj de la Bizanca Imperio.[2]

Referencoj redakti

  1. Miles 2007, p. 1
  2. Lawrence, Thomas Christopher (2012-10-26), "Vandals", The Encyclopedia of Ancient History (Hoboken, NJ, USA: John Wiley & Sons, Inc.), (ISBN 978-1-4443-3838-6), http://dx.doi.org/10.1002/9781444338386.wbeah12213, retrieved 2021-03-26 

Literaturo redakti

  • Victor of Vita (1992) History of the Vandal Persecution trans. John Moorhead, Liverpool: Liverpool University Press, (ISBN 0853231273).