Vanilo (Vanilla) estas genro de tropikaj kaj subtropikaj plantospecioj el la familio de la Orkidacoj (Orchidaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vanilo
Floro de Vanilla planifolia
Floro de Vanilla planifolia
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonuloj Monocotyledones
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Orkidacoj Orchidaceae
Subfamilio: Vanilloideae
Tribo: Vanilleae
Vanilla
Plum. ex Mill., 1754
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskibo redakti

La specioj de la genro Vanilla estas ĉiamverdaj, plurjaraj, grimpoplantoj, kiuj enradikiĝas en la tero aŭ vivas duonepifite. La dika, verda, kalva, unupieda trunko disbranĉiĝa de tempo al tempo kaj estas sukulenta. La griz-verdaj radikoj ekkreskas ĉe ĉiu nodo de la trunko. Ĝiaj folioj estas lede dikaj kaj karnecaj; ili povas esti grandaj kaj oblongaj aŭ skvamformaj.

La grapola floraro estas mallonga kaj dense ekipita de floroj. La mallongvivantaj floroj estas okulfrapaj. La sepaloj estas liberaj. La fruktoj estas botanike oblongaj kapsuloj aŭ ledaj beroj. En la komerco ili nomiĝas „vanilaj guŝoj“ kun tre multaj etaj semoj kiel ĉe ĉiuj Orkidacoj.

Disvastigo redakti

 
disvastigo de la genro Vanilla tutmonde.

La disvastigejo de la genro estas la tropikaj kaj subtropikaj regionoj de la diversaj kontinentoj. Ekzistas arealoj, kie la genro kreskas en la suda Nordameriko, sur la Karibio, en Mezameriko, Sudameriko, Centrafriko, Madagaskaro, Sudorienta Azio kaj sur la okcidentaj pacifikaj insuloj.

La origina disvastigo de la plej multaj specioj estas Sudameriko. Nur kelkaj specioj, ekzemple Vanilla imperialis kaj Vanilla roscheri hejmiĝas sur la afrika kontinento.

Uzado redakti

La plej konata specio estas la vera vanilo (Vanilla planifolia). El la fermentitaj kapsuloj („vanilaj ĝuŝoj“) de tiu planto oni faras la spicaĵon vanilo. Ankaŭ aliaj vanilaj specioj, kiel la Tahitia-vanilo (Vanilla tahitensis kaj Vanilla pompona) estas uzataj komerce. Ankaŭ tiuj ĉi Vanilo-specioj povas esti uzataj en la kuirarto. La enhavosubstancoj estas iomete diversa kaj la aromo ne estas tiom frukta kiel ĉe la vera vanilo. La Tahitia vanilo ĉefe etas uzata por fari kosmetikaĵojn.

Sistematiko redakti

La genro Vanilla konsistas el pli ol 100 specioj, el kiuj kelkaj havas aromajn fruktojn. Jen listo:

La vanilo redakti

La specio, kies frukto estas uzata en produktado de vanilo estas ĉefe Vanilia planifolia vaste kultivata en la tropikaj regionoj. Ĝi havas sian originon en Meksiko. Longatempe ĝi nur tie povis esti kultivata, ĉar la insektoj polenantaj la plantojn aliloke ne ekzistis. Arta polenado poste tamen ebligis la kultivon ankaŭ en aliaj tropikaj regionoj, kiel ekzemple Madagaskaro kaj Tahitio.

La vorto vanilo estas etimologe el la hispana vainilla, "ingeto" aŭ "malgranda ingo" el la latina vagina (de kie venas la Esperanta vorto vagino)

En la kuirarto uzatas la semoj, kiuj troviĝas en la guŝo de la planto. Vanilo fajnigas dolĉajn manĝaĵojn, kiel ekzemple ĉokoladon, laktaĵojn, bakaĵojn kaj fruktosalatojn. Ofte ĝi estas aĉetebla kiel vanilita sukero, tio estas sukero aromigita per vanilo.

Krome haveblas vanilin-sukero, sed ĝi konsistas (krom el sukero) el kemie produktita anstataŭaĵo, kiu gustas kaj odoras preskaŭ same kiel la originalo. Alimaniere, la kultiva produktaro ne sufiĉus por tiom da vanilgustaj nutraĵoj.

Vanilo estas uzata ankaŭ en la parfumindustrio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti