Vannevar BUSH (/væ ˈniː vɑr/, aŭ "veNIva"; naskita la 11-an de marto 1890 – mortinta la 28-an de junio 1974) estis usona inĝeniero, inventisto, kaj scienca administristo, kiu dum la 2-a Mondmilito estris la usonan Office of Scientific Research and Development (OSRD, t.e. Oficejo de Scienca Esplorado kaj Evoluigado), per kiu efektiviĝis preskaŭ ĉiuj dummilitaj disvolvadoj, inkluzive de la estigo kaj frua administrado de la Projekto Manhattan. Li estas konata ankaŭ, kiel inĝeniero, pro sia laboro pri analogaj komputiloj, pro la fondo de Raytheon, kaj pro la memekso, hipoteza agordebla mikrofilma rigardilo kun strukturo analogia al hiperteksto. En 1945, Bush aperigis la eseon "As We May Think" en kiu li prognozis, ke "tute novaj formoj de enciklopedioj aperos, pretigitaj kun trakuranta maŝo de asociaj padoj, pretaj por metiĝi en la memekson kaj tie amplifikiĝi.[1] La memekso influis generaciojn da komputilsciencistoj, kiujn ĝi inspiris per sia vizio pri la estonteco. Bush ĉefe respondecis por la movado, kiu kondukis al la kreiĝo de la Nacia Scienca Fondaĵo. Kiel magistriĝan tezon, Bush inventis kaj patentigis "siluetpaŭsilon", mapilo por helpi ekspertizistojn.

Vannevar Bush
Vannevar Bush, ĉ. 1940-44
Vannevar Bush, ĉ. 1940-44
Persona informo
Vannevar Bush
Naskiĝo la  11-an de marto 1890(nun 1890-03-11)
en Everett, Masaĉuseco, Usono
Morto la 28-an de junio 1974 (84‑jara)
en Belmont, Masaĉuseco, Usono
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Masaĉusetso vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usonano
Alma mater Tufts College
Subskribo Vannevar Bush
Familio
Patro Reverend Richard Perry Bush vd
Patrino Emma Linnwood Bush vd
Profesio
Okupo komputosciencistoinventistopolitikisto • universitata instruisto • inĝeniero • science administrator vd
Laborkampo Elektra inĝenierarto
Doktoreca konsilisto Dugald C. Jackson vd
Fama pro National Science Foundation
Manhattan Project
Raytheon
Differential analyzer
Verkado
Verkoj Memex vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr


Fontoj redakti

Bazita sur la angla Vikipedio.

Referencoj redakti

  1. As We May Think, The Atlantic Monthly, julio 1945