Vaporcentro de Maldegem

La Vaporcentro de Maldegem estas turisma allogaĵo en la flandra municipo Maldegem. Ĝi troviĝas sur la historia fervoja trako inter Gent kaj Bruĝo sur la terenoj de la iama stacidomo de Maldegem.

La Vaporcentro de Maldegem
La eta turisma trajno de la Vaporcentro
La granda vaportrajno kiu veturas inter Maldegem kaj Eeklo

Historio redakti

La fervoja linio inter Eeklo kaj Bruĝo pere de Maldegem estiĝis en 1862 kiel parto de la Société Anonyme du chemin de fer d'Eecloo à Bruges (Anonima societo de la fervojo de Eeklo al Bruĝo). La stacidomo datas ankaŭ de 1862.

Kiam aŭtoj ekestis pli popularaj, la fervoja linio perdis sian valoron. La lasta pasaĝera trajno verturis je la 26-a de februaro 1959. Kvankam oni forigis la trakojn inter Maldegem kaj Bruĝo jam komence de la 60-aj jaroj, inter Eeklo kaj Maldegem ĝis la 26-a de aprilo 1988 veturis ŝarĝvagonaroj.

Je la fino de la 80-aj jaroj grupo de bruĝaj fervojaj fanatikuloj realigis sian revon grandskale okupiĝi pri ŝatokupo: miniaturaj fervojoj. Ili aĉetis ĉiujn konstruaĵojn forlasitajn de la NMBS kaj kreis Vaporcentron.

Fervojaj trakoj redakti

La Vaporcentro de Maldegem starigis krom vapormuzeon du fervojajn trakojn: unu kun eta trajno kaj unu kun vera vaportrajno kun lignaj benkoj. Inter majo kaj septembro eblas per vaportrajno veturi inter Maldegem kaj Eeklo. Ĉiujare oni organizas diversajn eventojn, kiel Vaporfestivalon dum la unua semajnfino de majo.

Eksteraj ligiloj redakti