Varo (mezurunuo)

(Alidirektita el Var (mezurunuo))
Ĉi tiu artikolo temas pri mezurunuo de blinda povumo. Por varo (komercaĵo) rigardu la paĝon Varo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Varo (apartigilo).

En elektrotekniko, la varo[1] (simbolo: var) estas mezurunuo por la blinda povumo.

La ŝajna povumo S estas la vektora sumo de la blinda povumo Q kaj la aktiva povumo P.

Difino redakti

Kiel mezurunuo de povumo, la varo egalas la vaton (aŭ, ekvivalente, la voltamperon). Tamen, la mezurunuo estas nur uzata por indiki blindan povumon en elektrotekniko, ne ĝeneralan specon de povumo.

Historio redakti

La  nomo varo etimologie devenas de la termino “volto-ampero reaga” (france volt-ampère réactif). La mezurunuo estis proponata en 1932 fare de la rumana Constantin Budeanu kaj adaptata de la Internacia Elektroteknika Komisiono (IEC).[2] [3] Antaŭ tio, estis proponita por la unuo de la blinda povumo la nomo de Dol honore al Miĥail Osipovich Dolivo-Dobrovolsky. Sed tiu nomo ne kongruas al la SI-sistemo[4]

Aliaj unuoj de elektra povumo redakti

Laŭ la Internacia sistemo de unuoj, la vato estas difinita kiel la unuo de elektra povumo. En elektrotekniko kiel aparta unuo por la blinda povumo estas uzata la var kaj por la ŝajna povumo la VA; la vato estas uzata nur por la aktiva povumo.

Referencoj redakti

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: var/o
  2. Rumana NC festas 80 jaroj de mondo-klaso normigado Arkivigite je 2013-10-04 per la retarkivo Wayback Machine, (4-a septembro 2011)
  3. mallonga biografio de Constantin Budeanu sur la IEC retejo (en xml) Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine, (4-a septembro 2011)
  4. (2006) Le Système international d'unités (SI - la Internacia sistemo de unoj) (pdf) (france), Sèvres: Bureau international des poids et mesures (Buroo internacia pri Pezoj kaj Mezuroj), p. 92. ISBN 92-822-2213-6..