Varengoj (malnovnordlande Væringr, ruse варяги [varjagi], greke Βάραγγοι [Varangoj], litove variagai, germane Waräger, svede varjager) estas anoj de skandinava gento, kiu envenis orientan Eŭropon kaj Baltion en la 9-a jarcento kaj en la teritorio de la nuna Rusio fondis la unuajn princlandojn (PIV). Ili menciiĝas kaj en dokumentaj fontoj de la kieva regno, de la bizanca imperio kaj de la araba mondo.