Varniai estas urbeto en la nordokcidento de Litovio. Ĝi situas en la urba komunumo Telšiai de samnoma distrikto. Dum la jaro 2005, la tuta urba komunumo havis 56 000 enloĝantojn, el tio la urbeto mem 1.310. Varniai situas en la historia litova regiono Ĵemajtio.

Varniai
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo LT-88050
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 854  (2023) [+]
Geografio
Geografia situo 55° 44′ N, 22° 22′ O (mapo)55.73333333333322.366666666667Koordinatoj: 55° 44′ N, 22° 22′ O (mapo) [+]
Alto 166 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Varniai (Litovio)
Varniai (Litovio)
DEC
Varniai
Varniai
Situo de Varniai

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Varniai [+]
vdr

Historio redakti

 
Sidejo de la kristana diocezo Ĵemajtio en Varniai

La urbo fondiĝis dum la 14-a jarcento, borde de la river Varnelė, proksime de grava mezepoka ĵemajtia kastelo. Kiam post longaj luktoj dum la 15-a jarcento la lokuloj, kiuj estis konvinkitaj anoj de la tradicia prakristana litova religio, fine cedis kristaniĝi, Varniai iĝis la centro de la katolika eklezio de Ĵemajtio: La episkopo de Ĵemajtio ricevis sian sidejon en la urbeto, inter la jaroj 1414 kaj 1416 la unua preĝejo konstruiĝis, kaj ĉirkaŭ la jaro 1464 la unua katedralo. Varniai restis la centro de la katolika diocezo ĝis la mezo de la 19-a jarcento, kiam la (mem ruse ortodoksaj, ne katolikaj) okupaj aŭtoritatoj de la Rusia Imperio ordonis translokigi ĝin al la urbo Kaŭnaso.

Kulturo redakti

En Varniai translokiĝis kaj pretiĝis por publikigo la verko Katechizmas ("kateĥismo"), la unua libro en la litova lingvo printita en la Granda Duklando Litovio.

Lingvoj redakti

Lingvistike, subdialekto de la ĵemajtia dialekto de la litova lingvo nomiĝas laŭ la urbeto.

Eksteraj ligiloj redakti