Varsenare estas vilaĝo apud Bruĝo en la belga provinco Okcidenta Flandrio. Ekde 1977 ĝi estas partkomunumo de Jabbeke. Pro ĝia situo inter la provinca ĉefurbo Bruĝo kaj la ĉefkomunumo Jabbeke, ĝi iĝis ties plej loĝata kvartalo (5038 loĝantoj en 2007).

Preĝejo de Sankta Maŭrico

Historio redakti

Unua oficiala mencio datiĝas el 1003, kiel Fresnere.

Vidindaĵoj redakti

 
Eksa stacidomo sur la fervoja linio Bruĝo-Oostende
  • La preĝejo de Sankta Maŭrico estas neogotika preĝejo konstruita en 1896-1897 laŭ planoj de la kortrijka arĥitekto Jules Carette (1866-1927). De la antaŭa preĝejo restas nur la frugotika turo el la 13-jarcento, leĝe protektita ekde 1939.
  • La eksa stacidomo estas konstruita laŭ tipa modelo, ofte uzita en Belgio inter 1893 kaj 1914.