Varsovio

ĉefurbo de Pollando

Varsovio (pole Warszawa [varŝava], Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas la ĉefurbo de Pollando kaj de la pola Mazovia Provinco. Ĝi situas ĉe rivero Vistulo.

Varsovio
pole Warszawa, germane Warschau, angle Warsaw
ĉefurbo
Oficiala nomo: Warszawa
Moto: Contemnit procellas (Ĝi defias ŝtormojn)
Semper invicta (Zawsze niezwyciężona - Ĉiam nevenkebla)
Ŝtato Pollando Pollando
Vojevodio Mazovia Provinco
Komunumo Varsovio (urba tipo)
Historia regiono Mazovio
Urbopartoj
Konataj lokoj Reĝa kastelo, Kultura kaj Sciencpalaco
Rivero Vistulo
Situo Varsovio
 - koordinatoj 52° 13′ 26″ N 21° 00′ 30″ O / 52.22389 °N, 21.00833 °O / 52.22389; 21.00833 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 115 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 78 m s. m.
Areo 516,9 km² (51 690 ha)
Loĝantaro 1 710 076 (31.12.2008)
Denseco 3 308,33 loĝ./km²
Fondo 13-a jarcento
Urbestro Rafał Trzaskowski
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 00-xxx až 04-xxx
Telefona antaŭkodo +48 22
Aŭtokodoj WA, WB, WD, WE, WF, WH, WI, WJ, WK, WN, WT, WU, WW, WX, WY
TERYT 1465011
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Varsovia malnova urbo
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1980 (#4)
Numero 30
Regiono Eŭropo
Kriterioj ii, vi
Adreso de ofico pl. Bankowy 3/5
00-950 Warszawa
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Urba mapo
Urba mapo
Urba mapo
Vikimedia Komunejo: Warsaw
Retpaĝo: www.um.warszawa.pl
Portalo pri Pollando
Map
Varsovio pentrita de Canaletto
Varsovio en 1915

Historio de la urbo redakti

Dum mezepoko kaj renesanco redakti

Varsovio festis sian 400-jariĝon en 1996, kiel unue reĝa rezidejo, kaj poste ĉefurbo. Antaŭ ol ĝi fariĝis ĉefurbo de Pollando, dum tri jarcentoj ĝi estis la ĉefurbo de aŭtonomia Mazovia Princlando. Post la morto de la lasta mazovia princo, Janusz la 3-a, en 1526, laŭ pli frua interkonsento, la tuta Mazovio estis enkorpigita al Pollando.

La lastaj du reĝoj el la dinastio Jagelona, Sigismundo la Maljuna kaj Sigismundo Aŭgusto, ĝuste aprezis la situon de Varsovio de ekonomia kaj politika vidpunktoj. Tial Sigismundo Aŭgusto konstante loĝis en Varsovio dum la lastaj jaroj el sia vivo, 1569-1572. Tiutempe li komencigis konstrui la Varsovian Kastelon kaj konstruigis lignan ponton, laŭditan de fakuloj kaj poetoj, super la rivero Vistulo.

La signifo de Varsovio multe kreskis en 1569, kiam deputitoj de Pollando kaj Litovio decidis pri unio de ambaŭ ŝtatoj, nomata Lublina Unio, kaj ke de tiam okazados en Varsovio ĉiuj ĝeneralaj kunvenoj de Sejmo (pola parlamento) de Pola Reĝlando kaj de Grandduklando Litovio. En 1573 oni apreciis tie la Konfederacion de Varsovio konatan nuntempe kiel la unua monda deklaracio de homaj rajtoj. Nobelaro Pola kaj Litova konstatis en tiu dokumento, ke en la Pola Respubliko validu toleremo interreligia kaj internacia. En la sama jaro nobelaro komencas elekti reĝojn. La unua elektita estis Henriko de Valois – fama pro la terura Masakro de la Sankta Bartolomeo. Formale tamen Krakovo plu estis la ĉefurbo de la unio. Pro pluraj kaŭzoj Varsovio komencis ĉiam pli gravi en la vivo de ambaŭ popoloj, interalie pro sia centra situo, faciliganta la regadon, kaj ĉar estis konvene de tie flosigi la grenon, abundan sur la mazoviaj ebenajoj, sur Vistulo al Gdansko, kaj de tie al okcidenta Eŭropo. Ĉion tion aprezis Sigismundo la 3-a Vasa, kiam tiu reĝo en 1596 decidis tiuvoje flosigi, de Krakovo al Varsovio, la reĝinon kun la kortego kaj la reĝa havaĵo.

Al la supre menciitaj motivoj aldoniĝis la fakto, ke la reĝo, kiu devenis de sveda dinastio, batalis tiam por reakiro de la sveda trono. Estis pli facile gvidi la aferojn ĉi-rilate en Varsovio (pli proksima al Svedio) kaj ankaŭ rilate al la tiame daŭranta milito kontraŭ Moskvo. La lasta preteksto por la translokiĝo estis incendio de la reĝa kastelo Wawel en Krakovo.

Konfirmante tiun gravan eventon, la heredanto de la trono post Sigismundo la 3-a, lia filo Ladislao la 4-a, starigis sur malnova Varsovio la Krakovan Pordegon kaj, antaŭ ĝi, kolonon kun statuo de sia patro tenanta maldekstramane krucon kaj dekstramane glavon. La monumento baldaŭ fariĝis simbolo de la ĉefurbeco de Varsovio. La sama reĝo kreis en Pollando la unuan en la historio konstate agantan teatron kie oni prezentadis operojn. Ankaŭ en Varsovio estis montrita la unua pollingva opero kreita dum 17-a jarcento- "Heca, albo polowanie na zająca". Poste komponis al tiu opero inter aliaj Francesca Caccini kaj Johann Adolf Hasse.

De tempo de la regado de Saksa Dinastio ĝis la intermilita periodo redakti

En la 17-a jarcento Varsovio ankoraŭ ne estis granda urbo, nek tre pura (laŭ raportoj de kelkaj vizitintoj), tamen ankaŭ kultura centro ĝi fariĝis. En la reĝa kastelo konstante okazadis teatraj kaj muzikaj prezentoj de diversiandaj artistoj.

La kulture grava progreso okazis en la dua duono de la 18-a jarcento, dum la regado de Stanislao Aŭgusto, la lasta reĝo de Pollando. Li okazigadis en la Kastelo la ĵaŭdajn tagmanĝojn, kiujn partoprenis diversĝenraj famaj artistoj, diskutante ĉe la reĝa tablo pri gravaj kulturaj kaj ŝtataj aferoj. Tiutempe disvolvis en Varsovio la Nacia Teatro, refondita de la „patro de la pola teatro", Wojciech Bogusławski (fakte la patro estis reĝo Ladislao la 4-a Vasa). En tiu urbo kreis tiel gravaj verkistoj kiel Ignacy Krasicki kaj Franciszek Bohomolec. Oni konstruis belan palacon en la Parko Łazienki, kiu ekhavis ankaŭ subĉielan teatron en novklasika stilo. La reĝo, kiel mecenato, allogis al Varsovio eksterlandajn artistojn. Ekde 1767 tie Ioĝis la fama pentristo Canaletto (Bernardo Belotto), kiel reĝa ĉefpentristo. Liaj bildoj pri la urbo estis grava dokumentaro por la rekonstruo de Varsovio, preskaŭ plene ruinigita dum la 2a mondmilito.

Inter 1795 kaj 1918 Pollando estis sub regado de tri najbaraj ŝtatoj: Aŭstrio, Prusio, Rusio. La okupaciantoj celis degradi Varsovion ekonomie, politike kaj kulture - feliĉe sensukcese. Ĝi daŭre estis kultura kaj spirita centro de Pollando, kaj de tie ĉiam venis instigo al luktado por sendependa Pollando (insurekcioj en 1830-31 kaj 1863). Kiam en 1918 Pollando renaskiĝis, Varsovio restis eksterdube la ĉefurbo. Dum tiu tempo kreiĝis tie gravega por monda historio kulturo- la komponaĵoj de Fryderyk Chopin kaj Henryk Wieniawski, la verkoj de Adam Mickiewicz, Cyprian Norwid, Bolesław Prus, Henryk Sienkiewicz, la pentraĵoj de Jan Matejko, Jacek Malczewski, Stanisław Wyspiański, kaj multaj atingoj de la pola scienco.

Sub la germana okupado redakti

La 1-an de septembro 1939 Tria regno ekatakis Pollandon. Plej longe tri semajnojn sin defendis la ĉefurbo sub terura bombardado kaj kontraŭ la sieĝo. La 28-an de septembro 1939 okazis la Kapitulaco de Varsovio.

Ekestis Pola Subtera Ŝtato, kies celo estis defendi kaj mobilizi la loĝantojn kontraŭ la barbara okupacianto. La germanoj planis degradi Varsovion, ĉar ili konsideris ĝin danĝera. Tial ili igis Krakovon la ĉefa urbo en la tiama Ĝenerala Gubernio, kiel nomiĝis granda parto de Pollando regata de la okupantoj. Varsovio tamen kontraŭstaris.

1939

- La 20-an de oktobro komisaro de Tria Regno por Varsovio subskribis cirkuleron pri tuja konfisko de ĉiuj radioaparatoj, kiujn oni devas redoni ĝis la 5-a de novembro.

- La 15-an de novembro en Varsovio, laŭ dispono de germanaj regopovoj, oni rompis lecionojn en ĉiuj lernejoj por kontraŭstari al "disvastigo de tifo-epidemio", kio estis preteksto por fermo de mezlernejoj.

- La 18-an de novembro al Varsovio alvenis Luciana Frassati-Gawrońska, la fratino de Pier Giorgio Frassati kaj edzino de pola delegito en Vieno, kiu multe servis kiel kurierino al la pola subtera movado.

1940

- La 19-an de novembro estis arestita Piotr Kownacki, kunlaboranto de la revuo "Walka" (Batalo) de Nacia Partio, enprizonigita en Pawiak, mortis en koncentrejo Aŭŝvico, kaj lia edzino Zofia el domo Chełchowska, kunlaborantino de "Dziennik Wileński" (Vilna Ĵurnalo), malliberulino de koncentrejo Ravensbrück, mortis pro tifo en 1945

- La 21-an de novembro germanaj regopovoj malfermis unuan germanan antaŭlernejon por 40 infanoj

1943

- La 19-a de aprilo komenciĝis Ribelo de la varsovia geto, kiam oni komencis forveturigi la lastajn 60 mil judajn loĝantojn al ekstermejoj. - La 26-an de oktobro taĉmento de germana polico pafmortigis 30 polojn. - La 30-an de novembro germana polico pafmortigis kelkdekon de personoj.

En aŭgusto 1944 eksplodis la dua insurekcio en la urbo — la Ribelo de Varsovio. Pri la politika decido komenci ĝin, disponante nur je junaj patriotoj ne sufiĉe preparitaj nek armitaj, historiistoj esprimas negativan opinion, sed neniu neas la heroecon de la batalintaj varsovianoj. Pereis tiam ĉirkaŭ 200 mil loĝantoj; dum la tuta okupacio 800 000 varsovianoj pereis. La senespera ribelo ne havis ŝancojn venki de la komenco. Sovetaj soldatoj alproksimiĝinte ĉe Varsovio ne helpis al la ribelo ĉar ili volis regi en la urbo post la falo de ribelo. Jerzy Giedroyc diris, ke dum kelkaj monatoj de la ribelo pereis plej eminentaj Poloj en sia generacio.

Oni decidis plene detrui Varsovion kaj forveturigi la postvivantojn al Germanio aŭ aliaj lokoj en Pollando. Inter oktobro 1944 kaj januaro 1945 germanaj detruigaj taĉmentoj (tiel nomataj Technische Nothilfe) detruis ĉirkaŭ 30% de antaŭmilitaj konstruaĵoj de la maldekstraborda Varsovio. Tiutempe pereis centoj da senprezaj historiaj monumentoj kaj objektoj kun granda kultura, eklezia kaj ekonomia valoro. Detruadon kaj bruligon de Varsovio akompanis vastskala rabo de restanta en la urbo publika kaj privata havaĵo.

Fine de 2-a mondmilito, 85 % el la varsoviaj konstruaĵoj estis detruitaj, industrio je 90 %, kaj la juda kvartalo je 100 %. La urbo preskaŭ ne plu havis loĝantojn, kaj la nova pola registaro alfrontis la demandon, ĉu ĝi restu ĉefurbo. Forigi la ruinojn ŝajnis apenaŭ eble. Venkis tamen patriotaj sentoj kaj la amo al Varsovio, kiu estis do rekonstruita, kun la historiaj Malnova kaj Nova Urboj, per fortostreĉo de la tuta lando.

Postmilita periodo redakti

Poste 1 800 000 homoj loĝis en Varsovio, kiu estas grava kiel industria kaj kultura centro, kun dudeko da dramteatroj, 2 operejoj, 4 pupteatroj, sciencaj institucioj, kaj pluraj parkoj, el kiuj la piej bela estas Łazienki.

Varsovia genuflekso estas nomo de evento, kiam germania kanceliero Willy Brandt surgenuiĝis antaŭ la Monumento al Herooj en Varsovio, la 7-an de decembro 1970.

En Varsovio fariĝis unu el plej gravaj protestoj kontraŭ komunista reĝimo. Ĝuste tie Solidareco kune kun la ĉefo Lech Wałęsa organizis en 1989 jaro la Rondan tablon kune kun polaj komunistoj por ŝanĝi la ŝtaton, kaj vere la Eŭropon. La falo de komunismo en Pollando estis konstatita en Varsovio. Post tiuj agoj aliaj landoj komencis reformiĝi- falis la muro de Berlin, reformiĝis la Ĉeĥoslovakio kaj aliaj landoj.

Vidindaĵoj redakti

 
Palaco sur akvo en Łazienki.

Servoj redakti

Transporto redakti

Varsovio havas grandan reton de publikaj transportiloj, administratan de Zarząd Transportu Miejskiego m.st. Warszawy (Aŭtoritato de la Urba Transporto de la ĉefurbo Varsovio), kiun priservas jenaj firmaoj:

  • publikaj - de urba aŭtoadministrado:
    • Tramwaje Warszawskie – eksploatas ĉiujn tramliniojn en Varsovio,
    • Miejskie Zakłady Autobusowe w Warszawie – unu el la kelkaj operatoroj de la buslinioj en Varsovio,
    • Metro warszawskie – administras la metroon,
    • Warszawska Szybka Kolej Miejska – surtera reto de la urba fervojo kiu ligas varsovian urbocentron kun ĝiaj antaŭurboj;
  • privataj (ĉiuj okupiĝas nur pri buslinioj):
    • PKS Grodzisk Mazowiecki,
    • ITS Michalczewski,
    • Mobilis.

Publika transporto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tramtransporto en Varsovio.

En Varsovio ekzistas:

  • 26 tramlinioj - pli ol 500 kilometroj da trakoj, kion priservas 875 vagonoj;
  • 244 buslinioj - 2673 kilometroj da trakoj, kion priservas 1709 busoj;
  • du metrolinioj: M1 de nordo al sudo, 23,1 kilometroj, 23 stacioj; M2 de okcidento al oriento, 6,1 kilometroj (+ 6,6 kilometroj konstruataj), 7 stacioj; tute 75 trajnoj po 6 vagonoj; dum ĉiu labora tago uzas ĝin ĉirkaŭ 500 mil pasaĝeroj.

Dum la jaroj 1946-1973 kaj 1983-1995 en Varsovio servis ankaŭ trolebusa komunikado.

Pruntepreneblaj bicikloj redakti

De aŭgusto 2012 funkcias en Varsovio sistemo de pruntepreneblaj bicikloj kun esperanta nomo Veturilo[1].

Trajnkonekto redakti

 
Ĉefa stacidomo Warszawa Centralna

Varsovio kiel ĉefurbo estas plej grava urbo en trajna transporto en Pollando. De Varsovio veturas multe da trajnlinioj en tutan landon kaj ankaŭ eksterlanden. Direktaj konektoj estas ekzemple al Moskvo, Berlino (Berlin-Warszawa-Express), Prago, Vieno, Kievo kaj Villach. En Varsovio ekzistas ses grandaj stacidomoj (Warszawa Centralna, Warszawa Gdańska, Warszawa Śródmieście, Warszawa Wileńska, Warszawa Wschodnia kaj Warszawa Zachodnia) kaj kelkdek malpli grandaj stacioj kaj personaj trajnhaltejoj.

Aviadilkonekto redakti

 
Flughaveno de Ŝopeno en Varsovio

La internacia Flughaveno de Ŝopeno (ekse Varsovio-Okęcie) situas 10 kilometroj for urbocentro – en la regiono Włochy, setlejo Okęcie. Ĝi servas por pli ol 9 milionoj pasaĝeroj ĉiujare kaj pli ol 100 enlandaj kaj eksterlandaj flugoj ĉiutage. Nune ĝi estas la plej granda flughaveno en Pollando – ĝia areo egalas al ĉirkaŭ 834 hektaroj, enhavas kvar pasaĝerajn terminalojn, varan stacidomon kaj armean flughavenonn.

Ekde 2012 funkcias la dua internacia flughaveno por Varsovio Mazovia Flughaveno Varsovio-Modlino, en Nowy Dwór Mazowiecki.

Ekzistas ankaŭ aktiva flughaveno Warszawa-Babice ĉe la regiono Bemowo. Uzas ĝin Varsovia Aeroklubo, Fluga Ambulanso kaj multaj privataj posedantoj de la malpli grandaj aviadiloj kaj helikopteroj.

Prezidantoj de Varsovio redakti

Administraj partoj de Varsovio redakti

 
Administra divido de Varsovio

Stratoj redakti

Famuloj redakti

Kinistoj redakti

Verkistoj redakti

Aliaj redakti

Partneraj urboj redakti

Varsovio havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:

Esperanto redakti

 
La Unua libro en la pola

En Varsovio Zamenhof publikigis la "unuan libron" pri Esperanto. Tie vivis kaj verkis ankaŭ la unuaj gravaj Esperanto-verkistoj: Grabowski, Kabe, Belmont. Malgraŭ la rusa okupado, tie ekestis en 1893 la unua Esperanto-rondeto. Tie vivis familio Zamenhof laborante por Esperanto kaj por la disvastigo de homaranismaj ideoj. Varsovio kun granda gastamo akceptis plurfoje la mondan esperantistaron. Dum la lastaj jaroj la Esperantomovado en Pollando ŝrumpis ĉefe pro ekonomiaj faktoroj, sed ankaŭ pro iasenca inflacio de la idealismo post la abrupta falo de la socialisma sistemo. Tamen en Varsovio daŭras Ia kluba vivo, aktivas de kelkaj jaroj konstanta Esperanto-teatro, „Espero", kaj de Varsovio flugas en la mondon Esperanto per la elsendoj de Pola Radio.

Trifoje la urbo estis gastiganto de la Universala Kongreso de Esperanto: en 1937, 1959 kaj 1987.

Varsovio estas naskiĝurbo de Joseph Nels.

Enciklopedio de Esperanto redakti

 
 Warszawa (elp. Varŝava, E-a nomo Varsovio), ĉefurbo de Polujo, sur ambaŭ bordoj de la rivero Wisla (Vistulo), 1.100.000 loĝantoj (1933). En 1887 tie eliris „la unua broŝuro pri E“, tie Zamenhof verkis ĉiujn siajn ellaboraĵojn Esperantajn, tie li pasigis sian preskaŭ tutan vivon ekde sia 12-a jaro, tie en la hebrea tombejo troviĝas la tombo de Zamenhof. Ĉe strato Dzika, nuntempe nomata Zamenhofa sub numero 9, kie dum multaj jaroj loĝis kaj verkis Zamenhof, nun estas enmurigita tabulo honore je lia memoro. La lastajn jarojn de sia vivo Zamenhof pasigis en la loĝejo ĉe strato Królewska 41. Plenmerite Varsovio estas nomata lulilo de Esperanto. Krom la Majstro en Varsovio vivis kaj kreadis la unuaj pioniroj de Esperanto-movado kaj literaturo: Grabowski, Zakrzewski, Kabe, Leo Belmont, Wasniewski, ktp. Pilgrimoj al Varsovio, precipe al la tombo de Zamenhof, okazadas relative ofte, menciindaj ĉefe: 6-a de aŭgusto 1927 post la UK en Dancigo kaj 9-a de aŭgusto 193l post la UK en Krakovo

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-23. Alirita 2013-05-18.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


 

 
Panoramo de la urbo je aŭgusto 2013