Vasárnapi Ujság [vaŝa:rnapi ujŝa:g ~ Dimanĉa Gazeto] (laŭ nova ortografio Vasárnapi Újság) estis bilda, semajna eldonaĵo en (Aŭstrio)-Hungario, en la hungara lingvo.

Ĝi aperis unuafoje la 5-an de marto 1854. Tiam eldonis ĝin Gusztáv Heckenast kaj redaktoris ĝin Albert Pákh. Komence vivtenis Ela gazeton nur Pákh, Pál Gyulai [djulai] kaj Mór Jókai, kiuj preskaxu sole verkis por la eldonaĵo. Poste aliĝis al ili pli fruaj persekutintoj de la aŭstra registaro.

Kvankam ili malfacile reproduktis la bildojn, la gazeto iĝi populara. Post morto de Albert Pákh (17-an de marto 1867), transprenis la redaktadon Miklós Nagy [mikloŝ nadj], ekde 1873 la Franklin-társulat iĝis la eldonisto-posedisto.

Ĝi aperis ekde 1855 kun aldonaĵo Politikai Ujdonságok (Politikaj Novaĵoj), en 1877 kun Háboru-Krónika (Milit-kroniko) (pli poste Világ-Krónika Mond-kroniko).

Milós Nagy pensiiĝis la 1-an de novembro 1909 kaj la redaktadon transprenis Pál Hoitsy. Samtempe oni ĉesigis la aldonaĵon Politikai Ujdonságok

La eldona entrepreno decidi ĉesigi la aperigon fine de 1921.

Fototeknika graveco en Hungario redakti

Dum la unuaj dek jaroj, aperis gravuraĵoj pri desegnoj, pentraĵoj. Poste aperis gravuraĵoj pri fotoj. Fine aperis - kun malpliiĝo de la gravuraĵoj - eĉ fotoj presitaj per kliŝo.

Oni ilustris la gazeton ĝis 1884 (48-a numero) senescepte kun gravuraĵoj. La unua gravuraĵo, farita laŭ foto aperis en januaro de 1864. Ekde la 1890-aj jaroj aperis eĉ fotoraportoj.

La plej konataj ilustristoj estis Károly Cserna, Gyula Háry, Ferenc Haske, Mátyás Jantyik, Zsigmond Pollák, Nelly Radóné Hirsch kaj Károly Rusz.

Redaktoroj estis ekzemple János Arany, Zsolt Beöthy, Sámuel Brassai, István Cseresnyés, Pál Gyulai (kritikisto), Ottó Herman, Lajos Hevesi, Arnold Ipolyi, Gusztáv Kelety, Albert Kenessey, Pál Király, Gyula Pauer, Flóris Ferenc Rómer, József Szinnyei, Kálmán Thaly, Mihály Tompa, János Vajda, Ármin Vámbéry, József Vida, Károly Zilahy.

Elektitaj kontribuantoj estis ekzemple Mihály Boross, Zoltán Farkas (kritikisto), Béla Kelemen (instruisto), Gyula Rudnyánszky kaj Endre Tóth (poeto).

Aliaĵoj redakti

En Hungario aŭdeblas radia programo Vasárnapi Újság.

Eksteraj ligiloj redakti