La vas-sceptro estis rekta bastono kronata kun la kapo de mitologia besto, estante ĝia malsupra ekstremo forkoforma; plej probable ĝi simbolis la potencon, la forton kaj la regon en la egipta mitologio. Ĝi povas aperi akompanata de aliaj simboloj, kiaj la ĝedo "stabileco, regado" kaj la ansa kruco "vivo".

Vas-sceptro.

La uzado de la vas-sceptro eble venas el la egipta antaŭdinastia periodo, kiel bastono por gvidi la brutaron kaj kiu, per ia kialo, iĝis simbolo ligita al la potenco kaj la forto. En la "tombo 100" de Hierakompolo aperas ulo portanta bastonon simila al la vas-sceptro.

En funebraj kuntekstoj, la vas-sceptro ĉiam estis ligita al la bonfarto, regado kaj potenco dia kiun la mortinto bezonus por la transtomba vivo. Ĝi estis konsiderita tenilo de la ĉiela volbo.

En la reprezentadoj de temploj, tomboj kaj steleoj, la vas-sceptro estis portita de la dioj Ptah, Sokar kaj pli malfrue Oziriso. Ĝin ankaŭ portis Amono-Reo kaj Ĥonsu en la kapelo de Ramseso la 2-a de la templo de Medinet Habu, en la tombo de de Tutanĥamono, Setho en la Steleo de la jaro 400, en Taniso, Ĥepri aŭ Igai, antikva dio.

Kvankam ĝi estas tipa apartenaĵo de la dioj, kelkfoje ĝin portis ankaŭ la diinoj Satet, aŭ Bastet.