Vasil Cjapinski-Ameljanoviĉ (beloruse Васіль Цяпінскі-Амельяновіч ~1530-40, vilaĝo Cjapina apud Lepel - 1603), humanisto-klerigisto, verkisto, libreldonisto, tradukisto.

Vasil Cjapinski
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1539 (1539-11-30)
en Ciapina
Morto 1-an de januaro 1604 (1604-01-01) (64-jaraĝa)
en Ciapina
Lingvoj slavonorutenabelorusarusa vd
Ŝtataneco Grandprinclando Litovio vd
Profesio
Okupo tradukistoverkistotipografo • tradukisto de Biblio • humanisto • eldonisto vd
Laborkampo humanismoliteraturo • translating activity • eldonado vd
Aktiva en Grandprinclando Litovio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Naskiĝis en nobela familio. Preciza dato de naskiĝo ne estas konata. Junaĝe militservis, oficis je subkancelero de Litvo Astafij Valoviĉ, kiu estis protestanto. Li kontinuis humanismajn tradiciojn de Francisk Skaryna, havis personajn kaj ideajn interrilatojn kun Simono Budny, dividis liajn politikajn kaj religiajn ideojn. Same kiel Budny li pasis de kalvinismo ĝis kontraŭtriunuismo (protestanta movado, abolinta dogmaton pri ekzistado de triunuo). En sia libro "Pri gravegaj artikoloj de kristanismo" Simono Budny verkis, ke en la jaro 1574 en hejmo de "frato kara Vasil Cjapinski" okazis kongreso de kontraŭtriunuistoj. En alia sia libro, li verkis pri kongreso de 1578, dum kiu Cjapinski argumentis, ke posedi per bienoj kaj parceloj, kaj partopreni en militoj kontraŭ invado kaj tiranio ne estas peko kaj ĉi tio ne kontraŭdiras al Biblio, kontraŭ kio argumentis pli maldekstraj kontraŭtriunuistoj.

En 1571 Vasil Cjapinski kontraŭ siaj monoj fondis presejon kun intenco presi librojn en rusina lingvo. Li havis bonan bibliotekon, necesa por lia eldonista kaj tradukista laboro. Li eldonis evangelion en du lingvoj: Slavono kaj rusina, kio postulis pezan kaj komplikan laboron. Nuntempe estas sciigoj nur pri unu eldono de evangelio, kiu estis presita ĉirkaŭ la jaro 1570, kaj konsistis el evangelioj laŭ Mateo, Marko kaj parto de evangelio de Luko. La libro estis presita en du kolumnoj (en slavono kaj rusina lingvo) kun multnombraj referencoj al literaturaj fontoj. Antaŭparolo al libro verkis Cjapinski mem. En sia antaŭparolo li kritikis laikajn kaj religiajn famulojn, kiuj estas indiferentaj al sorto de patrio. En siaj verkoj li maltrankviliĝis pri dekadenco de edukado, alvokis fondi lernejojn. Cjapinski strebis pruvi utilon de legado de evangelio en gepatra lingvo por pli bona komprenado de religio. En sia antaŭparolo li verkis, ke pro deficito de monoj kaj pro kontraŭstaro de malamikoj, kiŭj primokadis lian sinceran intencon pri eldono de libro, li presis ĝin nur parte. Per ĉi tia eldono li strebis ne nur al religia klerigado, sed al plivastigado de edukado kaj plialtigado de nacia memkonscio de popolo.

En sia presejo li eldonis verkojn de Simono Budny "Kateĥizo" kaj "Pravigo de peka homo antaŭ la Dio". Li verkis paroladojn, en kiaj akuzis spiritan dekadencon de komunumo, alvokis religiajn estrojn kaj laikajn edukitajn homojn pli okupi sin per lernejaj, edukadaj faroj. Kontraŭstaris al ŝrumpo de uzado de rusina lingvo en politika vivo de tiatempa Litvo, kaj anstataŭigo de ĝin per pola.