Vaticinia de Nostradamus

La Vaticinia de Nostradamus Vaticinia (profetaĵoj) Michaelis Nostradami de Futuri Christi Vicarii ad Cesarem Filium, estas serio da bildoj konservitaj en ilustrita manuskripto de la 17-a jarcento

La manuskripto redakti

Temas pri kolekto da 80 bildoj akvarelitaj, binditaj subforme de kodekso, malkovritaj en 1982 de la ĵurnalistino Enza Massa en la Nacia Centra Biblioteko de Romo (Fondo Vittorio Emanuele 307) kaj atribuataj al atribuito al Nostradamus (Michel de Notre-Dame, 1503-1556).

En origina slipo de la Kartuzianoj, aldonita al la manuskripto, estas asertate ke la kodekso estis portita al Romo de la filo, César de Notre-Dame, por ke ĝi estu donita al la kardinalo Maffeo Barberini, estonta papo Urbano la 8-a (ekde 1623 ĝis 1644).

Manuskripto simila al tiu estas la Marston MS 225, kiu troviĝas en la biblioteko de la Universitato Yale, en New Haven (Konektikuto), kiu devenas el Bavario kaj Bohemio nome el la kortego de la imperiestroj de la Sankta Romia Imperio.[1]

Profetaĵoj aludantaj redakti

La origino de la bildoj ricevas sian modelon el Vaticinia de Summis Pontificibus.[2] kun iuj variantoj efektigitaj de Nostradamus aŭ de ties filo Cèzar de Nostre-Dame.

La figuroj estas serio de profetaĵaj reprezentoj kaj eventoj kaj personoj: laŭ iuj esploristoj ili aludas en la periodo de la unuaj jardekoj de la 17-a jarcento ĝis al la unuaj de la 21-a. Al tiu hipotezo movendas la sama kritiko kiu investas la profetaĵojn de Nostradamus, tio estas: ili estas tiom svagaj ke ili povas esti, a posteriori, aplikitaj al ĉiu ajn evento okazinta intertempe.[3]

Laŭ iuj interpretistoj (Cesare Ramotti, Vincent Bridges) la bildoj de "Vaticinia" fakte montrus kaj fariĝus, kombinante diversmaniere la minorajn simbolojn, proprajn simbolojn de diversaj aludatoj, tiel ke la individueco de la protagonisto malaperas.[4]

Laŭ Enza Massa, la deka tabelo gastiganta kodekson kun impona papo, kiu portas episkopan bastonon kun portreto de la Virgulino Maria havas ĉedorse piklacon kaj estas ekatakita de soldato armita per cimitaro: tio povas esti aludo al la atenco de la 13-a de majo 1981, efektivigita de la turko Mehmet Ali Agca kontraŭ Johano Paŭlo la 2-a kiu portas reale en sia ŝildo la "M" de Maria, kun la latina moto "Totus Tuus".[5]. Aliaj vidas en tiuj bildoj aludoj al la Dua Vatikana Koncilio aŭ eĉ aludo al la masakro de la du Ĝemelaj Turoj. Do en ili videblas ĉio okazinta!

La lasta bildo montras fuĝon, al fortigita urbo, de alta prelato nigrahaŭta ene de masakro de sacerdotoj plurrasaj. Tiu bildo estis ligita al la jam konigita tria mistero de Fatima. Malfacilas, tial, ne trovis en ili aludoj al sennombraj eventoj de la eklezio aŭ de la civila socio! Kiel La Dolce Vita de Federico Fellini.

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Vincent Bridges, Nostradamus 2012 Lost Book. Arkivita el la originalo je 2009-10-03. Alirita 2014-04-15.
  2. Gruber, Dr. E. R., advice to the History Channel's producers, Julio 2007, republished in the Nostradamus Research Group October 2007, on the basis of a copy in his possession
  3. www.sevenstarhand.org: Vatican Lies Illuminated
  4. Ramotti Ottavio Cesare, Scienza Temporali e Papi del Futuro, Roma, 1996.
  5. Massa Enza, rivista=Giornale dei Misteri, 1994.

Bibliografio redakti

  • R. Baschera, E. Cheynet, Il Grande Libro Delle Profezie, (MEB) 1995
  • Boscolo Renuccio, Nostradamus, l'Enigma Risolto (Mondadori), 1988
  • Ionescu Vlaicu, Nostradamus Aveva Ragione, (Corbaccio)
  • Herbert Grundmann, Gioacchino da Fiore. Vita e Opere (Viella) 1997
  • angle Lemesurier, Peter, The Nostradamus Encyclopedia ISBN 0312199945
  • angle Leoni Edgar, Nostradamus and his Prophecies, (1961, r.2000) ISBN 048641468X
  • angle de la Mare A.C., Lyell Catalogue, p. 88.
  • Patrian Carlo, Le Profezie, (Mediterranee), 1978
  • Ramotti O. Cesare, Le Chiavi di Nostradamus, (Mediterranee) 1987
  • angle Ramotti O. Cesare, Nostradamus: The Code That Unlocks the Secrets of the Master Prophet, ISBN 0892819154
  • hispane Ruzo Daniel, El Testamento Autentico de Nostradamus ISBN 970050770X

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti