Vaya Con DiosVaya con Dios[1] estis belga muzikgrupo, kun tipa stilo de milda ĵazo.[2]​ Ĝi estis fondita en 1986 de Dani Klein, Dirk Schoufs, kaj Willy Lambregt (tiu lasta estis anstataŭita poste per Jean-Michel Gielen)

Dani Klein.

Ili havis internacian sukceson per kantoj kiel "Just a friend of mine" (sukceso en Francio), "What's a woman" (unua pintocifero en Nederlando en 1990), "Nah neh nah" (1990, remiksita de Milk & Sugar en 2011) kaj "Heading for a fall".

Ekde 1991, la grupo estis formita nur de la kantistino Dani Klein. Eĉ la muzika kaj kompona stiloj de la bando ŝanĝiĝis, pro kio "Vaya con Dios" sukcesis en granda parto de Eŭropo, speciale en Francio, Germanio kaj Skandinavio, ĝis 1996, kiam la kantistino abandonis la muzikkarieron.

Totale, "Vaya con Dios" vendis pli ol 7 milionojn da albumojn kaj pli ol 3 milionojn da unuopaĵoj.[3]

Notoj redakti

  1. La titolo uzas popularan hispanlingvan esprimon kiu povas esti uzata kun diversaj sencoj: adiaŭo, bedaŭreto ktp.
  2. «Vaya con Dios». Arkivigite je 2021-02-02 per la retarkivo Wayback Machine vayacondios.info. Konsultita la 23an de novembro 2020.
  3. Oficiala retejo de Vaya con Dios: Intervjuo kun Dani Klein (10a de aŭgusto 2006)

Eksteraj ligiloj redakti