Vazo estas ujo el diversaj materialoj, de diversaj formo kaj grando, destinita enteni likvajn aŭ solidajn substancojn.[1]

Ekzemploj de vazoj estas kruĉo, marmito, poto, sitelo, tino, urno, fandvazo, kuirvazo, noktovazo, trinkvazeto, kratero, trogeto.

Laŭ Francisko Azorín vazo estas Ujo el diversaj materialoj, de diversa formo k. grando, destinita por enteni fluidajn aŭ solidajn substancojn, foje kiel ornamo. La greka k. romana popolo elpensis belegajn tipojn.[2] Li indikas etimologion el la latina vas (vazo). Kaj li aldonas liston de vaztipoj, el kiuj multaj estas klarigitaj per bildoj: alabastrono, amforo, aribalo, bombilo, epikiso, hidiso, hidrio, holmo, kalpiso, kantaro, karkeso, kelebo, kiato, kaliko, kotilisko, kratero, lekito, ojnoso, oksivalfo, olpeo, peliko, pikso, prokoso, ritono, skifo, stamno.[3]

En anatomio vazo estas alia nomo de vaskulo, pli precize sangovazo.[1] Vazaj vazetoj (vasa vasorum) estas vaskuletoj en la parietoj de la pli dikaj vaskuloj.

Bildaro redakti

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri vazo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili:[4]

  •  
     Vazo rompita longe sin tenas. 
  •  
     En fremdan vazon ne ŝovu la nazon. 
  •  
     Krevis la vazo antaŭ la nazo. 

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 208-209.
  3. Azorín, samloke.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-23.