Vedran Ćorluka estas kroata futbalisto en la pozicio de defendisto. Li naskiĝis la  5-an de februaro 1986(nun 1986-02-05) en Derventa en tiutempa SFR Jugoslavio, nuna Bosnio kaj Hercegovino, do nun estas 38-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la germania klubo Bayer 04 Leverkusen - antaŭe li en 2003-2007 estis profesia futbalisto de la klubo Dinamo Zagreb, en 2004–2005 prunte en la klubo Inter Zaprešić, en 2007-2008 en la britia klubo Manchester City, kaj ekde 2008 en la same britia klubo Tottenham Hotspur, kvankam ekde la jaro 2012 li prunte membras en la teamo de la menciita germania klubo Bayer 04 Leverkusen en samnoma urbo proksime de la urbego Kolonjo.

Vedran Ćorluka
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1986 (1986-02-05) (38-jaraĝa)
en Modran, Derventa
Lingvoj kroata
Ŝtataneco Kroatio
Familio
Edz(in)o Franka Batelić
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
Vedran Ćorluka ludanta por la klubo Tottenham Horspurs

Krome Vedran Ćorluka ekde la jaro 2006 estas membro de la kroata nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la naciaj teamoj de sub-16-, sub-17-, sub-19- kaj sub-21-jaruloj.