Vegas Bajas

komarko en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

La distrikto Tierra de Mérida - Vegas Bajas, iom pli koncize Mérida-Vegas Bajas aŭ simple Vegas Bajas (Subaj valoj) estas komarko de la provinco Badaĥozo en la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro de Hispanio. Ĝi limiĝas al la okcidento kun la komarko Tierra de Badajoz, al la sudo kun Tierra de Barros kaj la Campiña Sur, al la oriento kun la distriktoj de Vegas Altas kaj La Serena kaj al la nordo kun la ebenaĵoj de Kacereso (Cáceres). Ĝi okupas la okcidentan parton de la nordo de la Provinco de Badajoz tra kie fluas la rivero Gvadiano; en la centro de tiu norda parto estas la regiona ĉefurbo Mérida kaj Vegas Bajas estas la distrikto inter tiu urbo laŭ la rivero al la provinca ĉefurbo Badajoz je ĉirkaŭ 50 km okcidente apud la landlimo kun Portugalio; en la centro de la distrikto estas Montijo. Laŭ la stato de 2015 en la komarko vivis sume 131 154 loĝantoj sur areo de 2 216 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 59 loĝantoj/km².

Vegas Bajas
Ŝtato  Hispanio
Lando Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Ĉefurbo Mérida
Municipoj 25
Areo 2 216 km²
Loĝantaro
Loĝdenso
131 154 loĝ.  (2015)
59 loĝ./km²
vdr

Tutrekzakte, la distrikto inkludas du geografiajn unuojn malmulte diferencitajn tiel geografie kiel socie, kiuj komponas la du dividitajn jurajn teritoriojn. Unuflanke la Tero de Merido (Tierra de Mérida), kiu inkludus Meridon, kiel kapo de jura teritorio kaj ĉefurbo de la regiono, kaj la vilaĝoj ĉirkaŭaj, inter kiuj elstaras pro sia loĝantaro Calamonte kaj Rojo de San Serván. Aliflanke lokas la Vegas Bajas, la subaj valoj, estrita de Montijo kaj la vilaĝoj ĉirkaŭaj, ĉefante Lobón kaj Puebla de la Calzada. En ajna kazo, ĝi al ili kunigas gravan kanalon riveran, la riveron Guadiana, kiu trairas la orientan regionon al okcidento, de San Pedro de Mérida ĝis Lobón, establante la ekonomian akson de la regiono, ĉefe agronutraĵa.

En la distrikto lokas la Natura Parko Cornalvo, ĉirkaŭ la samnoma akvobaraĵo de romia deveno, en kiu oni povas observi la tipan mediteranean arbaron de anzinoj ŝprucita de mildaj herebejoj kaj makisoj de cisto kaj Oficina rosmareno, karaktera de la regiono. Ankaŭ, proksima al Alange lokiĝas la akvobaraĵo de Alange, konstruita antaŭ la enfluo de la rivero Matachel en la Gvadiano, kapabla irigacii la proksimajn zonojn al Mérida.

Aliaj datumoj redakti

  • Altitudo mezaveraĝe: 294 m.
  • Temperaturo mezaveraĝe jare: 15 - 17,5 ºC.
  • Mezaveraĝaj pluvoj jare: 500 - 600 mm.
  • Monatoj de plej granda pluvo: decembro kaj januaro.
  • Monatoj de malplej granda pluvo: julio kaj aŭgusto.
  • Tagoj kun temperaturoj malpli altaj ol 0 ºC: 10 - 40 tagoj.

Vilaĝoj redakti

Kun etendo de preskau 2.200 km², la populacio de tiu distrikto estas iom pli da 115.000 loĝantoj. Tio estas 25 vilaĝoj aŭ urboj kaj 3 malgrandaj entoj:

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


 
Komarkoj de Ekstremaduro
 
Komarkoj de Cáceres
komarko Brozas | komarko Cáceres | komarko Coria | komarko Hervás | komarko Jaraiz de la Vera | komarko Logrosán | komarko Navalmoral de la Mata | komarko Plasencia | komarko Trujillo | komarko Valencia de Alcántara

Komarkoj de Badaĥozo
Campiña Sur | La Serena | La Siberia | Llanos de Olivenza | Sierra Suroeste | Tentudía | Tierra de Badajoz | Tierra de Barros | Vegas Bajas | Vegas Altas | Zafra-Río Bodión