Veladero, estas mino, situanta en la departemento Iglesia, provinco San Juan, Argentino. Ĝi situantas proksimume je 350 kilometroj nordokcidente de la urbo San Juan kaj je alto de inter 4.000 kaj 4.850 msm en la Andoj (29° 24′ 33″ S 69° 53′ 42″ O / 29.40917 °S, 69.89500 °O / -29.40917; 69.89500 (mapo)Koordinatoj: 29° 24′ 33″ S 69° 53′ 42″ O / 29.40917 °S, 69.89500 °O / -29.40917; 69.89500 (mapo)).

Maŝinaro dediĉita al la pistado de mineraloj en Veladero.

Veladero estas mino kun funkciado subĉiela, kie oni elfosas mineralojn kiaj oro kaj arĝento. Ĝi enhavas rezervojn de 11,4 milionoj de uncoj kaj kun utila vivo ĉirkaŭkalkulita je 14 jaroj. Ĝi ekproduktis en septembro de 2005.[1]

Ĝi estas administrata kaj funkciigata de la entrepreno Barrick Gold.

Kritikoj forte kontraŭstaris la instaladon kaj funkciadon de la mino pro la forta poluado kiu okazigas.

Konsultita fonto redakti

Referencoj redakti

  1. www.barricksudamerica.com/operaciones/veladero_informacion. Arkivita el la originalo je 2010-04-20. Alirita 2014-04-22.