Veles

urbo en Nord-Makedonio

Veles (makedone Велес) estas urbo situanta en la centra parto de Norda Makedonio, en la regiono Vardar. Ĝi estas la administra centro de la samnoma komunumo opština Veles. Laŭ la censo de septembro 2021 loĝis en la urbo entute 40 664 homoj.[1]

Veles
la urbocentro borde de la rivero Vardar
la urbocentro borde de la rivero Vardar
la urbocentro borde de la rivero Vardar
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Regiono regiono Vardar
Komunumo opština Veles
Poŝtkodo 1400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 40 664  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 41° 43′ N, 21° 47′ O (mapo)41.71527777777821.775277777778Koordinatoj: 41° 43′ N, 21° 47′ O (mapo) [+]
Alto 206 m [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Veles (Nord-Makedonio)
Veles (Nord-Makedonio)
DEC
Veles
Veles
Situo de Veles

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Veles [+]
vdr

Loko, priskribo redakti

Laŭ loĝantaro, ĝi estas la sesa plej granda urbo en la ŝtato. Ĝi estas disvastigita sur ambaŭ bordoj de la rivero Vardar. Sude de la urbo, la riveroj Topolka kaj Babuna enfluas en Vardar de dekstre. La alteco en la urbo estas 160 - 1350 m.

La aŭtovojo A1 / E75 trapasas la urbon de nordo al sudo. De tie, ĝi turniĝas orienten sur la ĉefa vojo A3.

La urbo estas vojkruciĝo de fervojoj. De Skopjo, la ĉefa linio kuras suden al Grekujo (Grekio). De tie oriente turniĝas la linio kondukanta al la urboj Štip kaj Kočani. La trako tiam kondukas en sudokcidenta direkto al la urboj Prilep kaj Bitola.

 
alia parto de la urbocentro

Loĝantaro redakti

Laŭ la censo de 2002, inter la loĝantoj de tiam 43 716 loĝantoj estis 40 269 makedonoj (92,12 %), 799 ciganoj (1,83 %), 1.694 turkoj (3,88 %) kaj la ceteraj.

Religioj: 40.135 ortodoksaj kristanoj (91,81 %), 2.714 islamanoj (6,21 %) kaj la ceteraj.

Veles estas grava industria kaj komerca centro.

En la urbo aŭ proksime okazas la produktado de porcelano kaj ceramiko, sterkaĵoj, tekstila produktado, ledproduktado, produktado de hejmaj aparatoj, fandejoj (plumbo, zinko), produktado kaj riparado de fervojaj veturiloj kaj, kompreneble, nutraĵa produktado kaj multaj aliaj.

Edukado, kulturo, ktp. redakti

Ekzistas sep bazlernejoj en la urbo kaj almenaŭ 4 mezlernejoj. Pli ol 3 000 lernantoj frekventas ĉi tiujn lernejojn.

Estas multaj preĝejoj kaj monaĥejoj en la urbo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Noto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Велес en la makedona Vikipedio.

Pluaj fotoj redakti