Velurfrunta eŭfonjo

La Velurfrunta eŭfonjo (Euphonia concinna) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Multaj havas kontrastajn palajn fruntojn kaj blankajn subvostojn. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Velurfrunta eŭfonjo
Velurfrunta eŭfonjo
Velurfrunta eŭfonjo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Euphonia
Specio: E. concinna
Euphonia concinna
(Sclater, 1855)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas endemia de Kolombio en tre preciza regiono de la supra valo de rivero Magdalena. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

Temas pri specio de tre markata seksa duformismo. Masklo havas tre malhelbluajn suprajn partojn escepte tre flava frunto al supra vertico kun iom krestetecaj plumoj, kio nomigas la specion laŭ komuna nomo. La subaj partoj estas tre sulfurflavaj kun oranĝeca nuanco ĉe kelkaj subspecioj. La beko estas tre larĝa kaj grizeca, iom pli hela baze. Ankaŭ la kruroj estas bluecgrizaj. La ino estas supre olivverdeca kun flava superokula strio kaj ne tuta frunto malkiel ĉe aliaj samgenranoj; ŝiaj subaj partoj estas flavecaj.

Referencoj redakti