Venĝismo, aŭ revenĝismo, estas termino uzita ekde la 1870-aj jaroj por priskribi politikan manifeston de deziro por reverti teritoriajn perdojn suferitajn, ĉu reale ĉu supozite, fare de lando aŭ regiono, plej ofte post milito, kaj kiuj aplikiĝas partikulare al la franca sento antaŭ la perdo de Alzaco kaj Loreno post la malvenko suferita antaŭ Germanio en la Francia-Prusia Milito de 1871; sed ankaŭ al la germana venĝema spirito pro la klaŭzoj de la Traktato de Versajlo, kiuj finfine rezultos en la naziismo kaj la Dua Mondmilito.

La Tache Noire (nigra makulo) pentraĵo de Albert Bettannier, pentrita en 1887 kiu reprezentas francajn studentojn en klasĉambro al kiuj oni instruas pri la perditaj provincoj Alzaco-Loreno, kaptitaj de Germanio en 1871 dum la prusa-franca milito.

La venĝismo ofte estas motivita de faktoroj ĉu ekonomiaj ĉu geopolitikaj. La venĝismaj ideologoj plej ekstremaj ofte montras tre fortajn sintenojn, kio sugestas, ke la deziritaj celoj povas esti reklamitaj per pozitiva rezulto de alia milito. Malpli ofte oni fidas je paca negocado aŭ internacia helpo, sed ankaŭ tio povas okazi.

La venĝismo estas ligita al la iredentismo, nome la koncepto ke parto de la kultura kaj etna nacio restis "neplenumita" ekster la landlimoj de la propra naci-ŝtato. La venĝisma politiko ofte fidas en la identigo de nacio kun naci-ŝtato, ofte alvokante al sentoj tre profunde enradikitaj de la etna naciismo, reklamante teritoriojn ekster la koncerna ŝtato kie loĝas membroj de la etna grupo, uzante ekstreman naciismon por serĉi apogon al tiuj celoj. La venĝismaj justigoj ofte estas prezentataj kiel bazitaj sur iama okupado de la areo, aŭ eĉ indiĝena okupo de teritorio, konata per la germanlingva termino Urrecht, kiu signifas nacian reklamadon de la teritorio kiu estis loĝata ekde "nememoreblaj tempoj", aserto kiu ĉiam estos interplektita kun la venĝismo kaj la iredentismo, justigante ilin al la okuloj de iliaj defendantoj.

Revenĝo havis ankaŭ politikan-socian perspektivon, kun forta kritiko aspekte "kontraŭ-intelektula" aŭ "kontraŭ-elita" (kontraŭ la risko de monemaj socioj kaj moralo, nome tiu "de la advokatoj" kaj de filozofoj).

Venĝismo en Francio redakti

 
Loreno ploranta brake de Alzaco, statuo en Nancy.

La motivoj pri teritoria agreso estas tiom malnovaj kiom la pratempaj tribaj socioj, sed ĉe la franca venĝismo tiuj konkretiĝis en la deziro de la Franca Tria Respubliko rekuperi la zonon de Alzaco-Loreno post la humiliga malvenko en la Francia-Prusia Milito de 1871 kaj la posta Traktato de Frankfurto de la sama jaro. Por ekzemplo, Georges Clemenceau, de la Franca Socialisma Partio, opoziciis al la partopreno en la Dispartigo de Afriko kaj en aliaj distraj politikoj kiuj malproksimigus la Respublikon disde ties celoj rilataj "kun la blua linio de la Vogezaj Montoj" (Alzaco-Loreno). Tiu tradicio ekstrem-nacilisma influis en la franca politiko ĝis 1921 kaj estis unu el la ĉefaj motivoj por ke Francio montris grandan insiston en atingi aliancon kun la Rusa Imperio, kio rezultis en la franc-rusa alianco de 1894, sekvita de serio de interkonsentoj kun aliaj landoj, kulmine en la kreado de la Triopa Entento, kiu inkludis la tri landojn kiuj estos la centra kerno de la Aliancanoj en la Unua Mondmilito: Francio, Unuiĝinta Reĝlando kaj Rusio, kontraŭ la alianco organizita de la Germana Imperio, nome la Centraj Potencoj.

Venĝismo en Germanio redakti

 
Etendo de la Tria Regno antaŭ la komenco de la Dua Mondmilito. La teritorio estis komponita de la germana teritorio (aŭ Altreich) kaj la aneksitaj teritorioj de la Sudetoj kaj Aŭstrio, en helblua.

Schleswig-Holstein redakti

Estas aliaj historiaj ekzemploj, kaj pasintaj kaj nuntempaj, kiuj estas rilataj kun la venĝismo. La revenĝaj sentoj estis por ekzemplo la kaŭzo de du militoj en la 19-a jarcento inter la Reĝlando Prusio kaj Danio pro la duklandoj Schleswig kaj Holstein (nome la Unua milito de Schleswig en 1848-1851 kaj la Dua milito de Schleswig aŭ Milito de la Duklandoj en 1864).

Unua Mondmilito redakti

Tamen, alia elstara venĝisma movado aperis en Germanio post la Unua Mondmilito. La tutgermanistoj ene de la Vajmara Respubliko petis la rekuperadon de teritorioj kiuj laŭ ili estas propraĵo "legitima" de la germana ŝtato ĉu pro ŝanĝoj de landlimoj konsekvence de la milito ĉu pro supozita historia rilato kun la ĝermanaj popoloj. Tia sento, konata kiel iredentismo, petis la realigon de Alzaco-Loreno, kaj aligon de la Pola koridoro kaj de la Sudetenland (la Sudetoj, krom Bohemio, Moravio kaj Silezio). Tiu estis karaktero de la movado Völkisch ĝenerale kaj de la Alldeutsche Verband (Tutgermana Ligo), kiu estis grava faktoro cele al la germana unuigo de 1871.

Aliaj redakti

 
Etna mapo de Grandhungario. Hungario centre rozkolora, kaj ĉirkaŭe teritorioj kie loĝis/loĝas majoritatoj aŭ minoritatoj de hungaroj.

Sentoj similaj hegemoniis en Hungario post la Unua Mondmilito, kiuj petis revizion de la landlimoj establitaj de la Trianona traktato, ĉefe postulante Transilvanion, kiu pasis al Rumanio, same kiel sudon de Slovakio, kiuj havis majoritatojn de hungara loĝantaro. Tiu "iredentismo" pluas ĝis nun.

La nuntempa revenĝisma politiko temas ofte ĉirkaŭ diversaj areoj en kiuj estis teritoriaj konfliktoj pri kiuj oni reklamas la proprecojn, kiel ĉe la ĉekarpata Rutenio aŭ la Araba-israela konflikto, Kaŝmiro, Krimeo ktp.

Kiel parto de la debatoj pri politiko de enmigrado en Usono, la grupoj kontraŭaj al la enmigrado levis la fantomon de supozata "rekonkero" de sudokcidenta Usono fare de meksikanoj kaj usonanoj meksikdevenaj. La menciita areo estis parto de la Vicreĝlando Nova Hispanio dum preskaŭ tri jarcentoj kaj poste de Meksiko, antaŭ esti aneksita de Usono pere de la Traktato de Guadalupe Hidalgo de 1848. Tamen tiu tendenco estas tute nereala kaj nur politika falsaĵo.

Vidu ankaŭ redakti