Vendée

franca departemento

Vendée [vɑ̃de] (esperante Vendeo) estas franca departemento en regiono Luarlandoj. La departemento entute enhavas 269 komunumojn. Ĝi estas ankoraŭ kampara departemento kiu havas neniun grandan urbon: ekzemple la ĉefurbo La Roche-sur-Yon transpasas apenaŭ 50 000 loĝantojn kaj Challans, la dua plej granda urbo havas nur 19 000 loĝantojn. Tamen, kun 98 loĝantoj/km², Vendeo ne estas dezerta. 655 506 homoj vivas en tiu departemento, kies ekonomiaj aktivecoj kreskas senĉese. Kun apenaŭ 7 % da senlaboreco (Francio: 9 %), Vendeo estas unu el la plej dinamikaj regionoj el Francio.

Vendée
Insigno de Vendée
Situo de Vendée
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Luarlandoj
Numero 85
Prefektejo La Roche-sur-Yon
Subprefektejoj Les Sables-d'Olonne
Fontenay-le-Comte
Prezidanto de la
departementa konsilio
Yves Auvinet
Prefekto Jean-Benoît Albertini
Statistikaĵoj
Loĝantaro 699 459 (2021)
Areo 6 720 km²
Loĝdenso 104 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 17
Komunumaroj 29
Komunumoj 269
vdr

Arondismentoj redakti

La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:

 
La pasejo de Gois.
 
Rifuĝejo
 
Kastelo de L'Ile d'Yeu
 
La Piktavia Marĉo
 
Kanalo

Geografio redakti

Vendeo estas departemento kies teritorio situas en okcidenta Francio kaj kiu apartenas al la regiono Luarlandoj. Vendeo estas ĉirkaŭita de la departementoj Loire-Atlantique norde, Maine-et-Loire nord-oriente, Deux-Sèvres oriente kaj Charente-Maritime sude. Okcidente, ĝi bordas la atlantikan oceanon. La altitudo de Vendeo estas unu el la plej malalta el Francio. Certaj marbordaj areoj troviĝas sub la marnivelo kaj estas protektita de digoj (ekzemple la vilaĝo nomita Bouin, apud Challans).

Oni povas dividi la departementon en kvin geografiaj zonoj:

  • la marbordo, kiu inkluzivas ankaŭ la insulojn de Noirmoutier kaj L'Île-d'Yeu;
  • la Bretona Marĉo (franclingve le Marais Breton), kies ĉefurbo estas Challans kaj kiu ankaŭ etendiĝas en la najbara departemento Loire-Atlantique;
  • la Piktavia Marĉo, ankaŭ nomita Verda Venecio, kies plejparto etendiĝas sur la teritorio de la najbara departemento Deux-Sèvres;
  • la ebenaĵo de Luçon;
  • la Heĝkamparo (franclingve le Bocage), kiu estas la ĉefa vendea pejzaĝo.

La vendea marbordo redakti

Vendeo havas ĉirkaŭ 200 kilometrojn de marbordo, ĉefe grandaj sablaj plaĝoj kiel en la banloka urbo Saint-Jean-de-Monts. Estas ankaŭ du insuloj: La unua estas la insulo Yeu kiu situas ĉirkaŭ 17 km for de la ĉeftero, kaj la dua insulo estas Noirmoutier. Tiuj kiuj volas iri al Noirmoutier, havas du eblojn. Ili povas traveturi danke al la ponto konstruita en 1971 aŭ ili povas atendi la refluon kaj trairi danke al la pasejo de Gois. Inter la kontinento kaj la insulo, dum ĉiu refluo (dufoje ĉiutage), pavima vojo aperas. La traveturo estas ebla sed kelkfoje danĝera kaŭze de la alfluo. Tial, por la singardemaj turistoj, oni trovas plurajn rifuĝejojn ĉe la vojo.

La marĉoj redakti

Ekzistas du grandaj marĉoj en Vendeo. La unua estas la Bretona Marĉo kiu situas je la nordokcidenta parto de la departemento kaj kies ĉefurbo estas Challans. La altitudo estas ofte nula, eĉ kelkfoje sub la marnivelo. Tial, pluraj kilometroj de digoj protektas la vilaĝon Bouin kontraŭ la impetaj marfluoj. La ĉefaj ekonomiaj aktivecoj estas la ostrokulturo kaj la turismo. La tradicia produktado de mara salo ankaŭ renaskiĝas. Krome, ekde 2002, 8 ventoturbinoj troviĝas sur la teritorio de Bouin, malantaŭ la digoj. Danke al la ventoforto, ili produktas elektran kurenton por ĉirkaŭ 20000 personoj. Riĉa faŭno koloniis la Bretonan Marĉon. Ĝi estas privilegia loko por tiuj kiuj ŝatas observi birdojn kiel la Griza ardeo, la Malgranda egretardeo, la Ordinara tadorno ktp...

La Piktavia Marĉo kies eta parto situas en Sudvendeo, konstituas la plejgrandan marĉon el la atlantika marbordo. Kaŭze de la intensiva agrikulturo (ĉefe akvokonsumada maizproduktado), tiu belega regiono estas ekologie minacita. Pacience prilaborata de homoj, la Piktavia Marĉo konstituas fragilan ekosistemon kie la akvo kaj la grundoj intime miksiĝas.

La ebenaĵo de Luçon redakti

Ĝi etendiĝas en la suda parto. Ĝiaj dimensioj estas malvastaj: 20 kilometroj de nordo ĝis sudo, 70 kilometroj de okcidento ĝis oriento. La du ĉefaj urboj estas Luçon kaj Fontenay-le-Comte. La vendea ebenaĵo estas cerealkultura regiono kun gravaj farmbienoj.

La Heĝkamparo redakti

La Heĝkamparo kovras la plejgrandran parton de la departemento. Kontraŭe al la ebenaĵo de Luçon, ĝi ne estas cerealkultura regiono. La ĉefa agrikultura aktiveco estas bredado. Oni trovas ankaŭ multajn malgrandajn entreprenojn danke al kiuj la senlaboreco atingas apenaŭ 4 %.

Mapo de la departemento redakti

 
Mapo de la departemento
 
Batalo de Cholet
 
François de Charette
 
Georges Clemenceau

Historio redakti

La departemento estis kreita dum la Franca Revolucio, je la 4-a de marto 1790 laŭ la leĝo de la 22-a de decembro 1789, el ero de la provinco Piktavio.

Ĝia ĉefurbo unue estis en Fontenay-le-Comte, sed Napoleono la 1-a elektis en 1804 la lokon La Roche-sur-Yon por establi novan ĉefurbon (kiu tiam estis nomita Napoléon-Vendée).

La vendea milito redakti

La plej gravaj historiaj eventoj de tiu departemento okazis dum la franca Revolucio. La vendeaj loĝantoj malakceptis certajn revoluciajn ŝanĝojn rilate al la religia kultobservo kaj al la milita konskripcio.Tiuj ŝanĝoj okazigis la vendean militon inter la respublika armeo (la "bluuloj") kaj la vendeaj ribelantoj (la "blankuloj"). Post kelkaj venkoj kaj teritoriaj konkeraĵoj, la vendea armeo estis fine malvenkinta. La subpremo kontraŭ la ribelantoj estis violenta. La Konvencio decidis la sendon de specialaj trupoj ("la inferaj kolonoj") kiuj okazigis la morton de pluraj centmiloj da homoj (inkluzive de virinoj kaj infanoj). Certaj historiistoj kiuj interesiĝis pri tiu periodo asertas ke la Konvencio planis la ekstermadon de la vendea popolo. La deputito de Maine-et-Loire Hervé de Charette kun aliaj francaj deputitoj ŝatus, ke la franca Respubliko konfesu leĝe la "vendean Genocidon" [1]. Tamen ankaŭ la vendeaj ribelantoj respondecis pri pluraj buĉadoj.

La unua mondmilito redakti

Dum la unua Mondmilito, la vendea teritorio estis malproksima el la batalkampoj. Tamen, dum tiu neutila hombuĉado multaj vendeaj soldatoj mortis. Je la 11-a junio 1916, 57 soldatoj de la 137-a Infanteriregimento, plejmulte el vendeo aŭ el Bretonio estis enterigitaj vivante pro la eksplodo de germana obuso. Nur la bajonetoj de iliaj fusiloj elstaris… Oni nomas tiun epizodon de la unua Mondmilito la tranĉeo de bajonetoj sed nuntempe, la seriozaj historiistoj konsentas ke verŝajne tiu epizodo estas parte legendo. [2]

Franca ĉefministro dum la unua mondmilito, Georges Clemenceau naskiĝis en la eta vilaĝo de Mouilleron-en-Pareds. Kromnomita la Tigro aŭ la Patro Venko, li estis unu el la ĉefajorganizantoj kaj negociistoj de la konferenco de Parizo kiu preparis en 1919 la Traktaton de Versajlo. Lia tombo situas en Mouchamps.

La Dua Mondmilito redakti

Dum la Dua Mondmilito, vendeo situis en la okupada zono. Estis kelkaj modestaj operacoj de rezistado ĉefe en la suda parto de la departemento (Arbaro de mervent). En la vilaĝo de Chavagnes-En-paillers, certaj loĝantoj kaŝis plurajn judajn infanojn kies ĉeeston la germanaj soldatoj neniam suspektis.[3]

Inverse, la verkisto kaj politikisto Jean Yole subtenis arde Marŝalon Pétain kaj lian Reĝimon de Vichy. Post la Milito, Juĝejo kondamnis Marŝalon Philippe Pétain al Morto. Sed Generalo De Gaulle ŝanĝis la mortpunon je vivdaŭra Enprizonigo kaj pétain estis enkarcerita sur la Insulo L'île d'Yeu en vendeo ĝis lia morto. Tie ankoraŭ situas lia tombo.

Same kiel Georges Clemenceau, Marŝalo de Lattre-de-Tassigny naskiĝis en la eta vilaĝo de Mouilleron-En-Pareds la 2-an de februaro 1889. Ĉefo de la Unua Franca Armeo (Première Armée Française), li reprezentis Francion dum la subskribo de la armisticio en Berlino, la 8-an de majo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti