Vendel Endrédy [endrEdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Endrédy Kálmán Vendel (naskiĝis la 19-an de januaro 1895 en Fertőendréd, mortis la 29-an de decembro 1981 en Pannonhalma [1]) estis hungara pastro, instruisto, monaĥo, abato. Lia origina nomo estis Hadarits Kálmán [hadariĉ] ĝis 1939.

Tomboŝtono de Vendel Endrédy

Biografio redakti

Vendel Endrédy frekventis gimnaziojn en Sopron kaj Győr. En 1917 li aliĝis al la cistercianoj, en 1919 li pastriĝis. Li akiris pedagogian diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1920. Post siaj studoj li instruis en gimnazio en Budapeŝto ĝis 1939. En la lasta studjaro li estis gimnaziestro, poste li estis nomumita abato. En 1950 la monaĥejoj ne plu rajtis funkcii, li estis arestita, en la sekva jaro li estis kondamnita 14 prizonajn jarojn. Dum la Hungara revolucio de 1956 li liberiĝis, sed post falo de la revolucio li denove estis en prizono, tamen nur duonjaron. Liberiĝinta li vivis en maljunulejo en Pannonhalma. Li estis entombigita en Cisterciana Monaĥeja Baziliko de Ĉieliro de Maria en Zirc. En 1990 la ŝtato oficiale nuligis la kondamnon.

Fontoj redakti