Vendredo okazanta je la 13-a tago de ajna monato estas laŭ multaj superstiĉoj en la tuta mondo konsiderata tago de malbonŝanco. Ekzemple en Grekio kaj Hispanio, mardo la 13-a ludas la saman rolon. La timo de vendredo la 13-a nomiĝas vendreddektrifobio kaj ĝi estas specifa formo de dektrifobio, fobio (timo) de la numero 13.

Vendredo la 13-a en kalendaro

Kvankam esti konsiderata nur superstiĉo, la elstare alta malbonŝanco de homoj je vendredo la 13-a tamen pruviĝis en sciencaj esploroj kiel vera – verŝajne pro tio, ke dum tiu tago la homoj tro atentas pri ne esti malbonŝancaj kaj poste rimarkas multajn kutimajn aferojn kiel montriĝoj de la superstiĉo kaj opinias sin en tiu tago ekstreme malbonŝanca.

Historia origino redakti

La malbona famo de tiu dato venas el la sekrete planita aresto, enkarcerigo kaj posta mortigo de Ordeno de templanoj vendrede la 13-an de oktobro 1307 laŭ ordono de papo Klemento Kvina. La tielan nuligon de tiu ordeno farigis franca reĝo Filipo Kvara, kiu timis ĝian potencon.

Vendredoj je la 13-a en proksimaj jaroj redakti

En la sekvaj monatoj de la sekvaj jaroj, la 13-a tago de la monato estas vendredo:

Tiu ĉi ordo, de 2000 ĝis 2027, ripetiĝas ĉiujardudek-oke, de 1901 ĝis 2099.

Ĉar la gregoria kalendaro ne enhavas plene paratan nombron de semajnoj, ne eblas al precize unu el sep monatoj enhavi vendredon la 13-an. Estas ankaŭ rimarkinde, ke laŭ la gregoria kalendaro la 13-a tago de monato plej ofte estas vendredo ol iu ajn alia semajntago.

Dum ajna 400-jara ciklo en la gregoria kalendaro, 13-a tago de monato okazas 4800-foje. La distribucio de la 13-aj tagoj de monatoj laŭ la tagoj de semajno jenas:

  • lundo (685 aŭ 14,27%),
  • mardo (685 aŭ 14,27%),
  • merkredo (687 aŭ 14,31%),
  • ĵaŭdo (684 aŭ 14,25%),
  • vendredo (688 aŭ 14,34%),
  • sabato (684 aŭ 14,25%),
  • dimanĉo (687 aŭ 14,31%).

Tio signifas, ke la 13-a tago de monato kun iomete pli alta probableco okazas je vendredo ol ajna alia tago de la semajno.

Inspiroj redakti

La superstiĉo pri vendredo la 13-a fariĝis parto de la fonto por terura anglalingva filmserio titolita Friday the 13th (Vendredo la 13-a).

En 1998, je vendredo la 13-a de majo kelkaj kompanioj kaj pluraj universitatoj en la mondo estis atakitaj per Jerusalemkomputila viruso, kiu aktiviĝas je ĉiu vendredo la 13-a kaj detruas ĉiujn programojn, kiujn oni celas starti. Tial la viruso famiĝis sub la kromnomo Vendredo la 13-a.