La Venecia Golfo (itale Golfo di Venezia, slovene Beneški zaliv, kroate Venecijanski zaljev) estas la plej norda parto de Adriatiko. Ĝi nomiĝas laŭ la havena urbo Venecio, kiu situas en laguno ĉe ĝia okcidenta bordo.

Venecia Golfo
golfeto [+]

AkvejoAdriatiko
Koordinatoj45° 19′ 0″ N, 13° 0′ 0″ O (mapo)45.31666666666713Koordinatoj: 45° 19′ 0″ N, 13° 0′ 0″ O (mapo)

Averaĝa akvoprofundo38 m

Venecia Golfo (Italio)
Venecia Golfo (Italio)
DEC
Venecia Golfo
Venecia Golfo
Map
Venecia Golfo
Vikimedia Komunejo:  Gulf of Venice [+]
vdr
La Golfo de Venecio

Al la golfo randas la landoj Italio, Slovenio kaj Kroatio (Istrio). La plej grandaj riveroj fluantaj en ĝin estas Piavo kaj, ĉe ĝia suda rando, Adiĝo, Brento kaj Pado, ĉiuj en Italio. Pro tiuj riveroj la golfa akvo estas rimarkinde malpli sala ol la sudo de Adriatiko.

Ĉe la norda bordo de la golfo situas la gravaj plaĝaj turismejoj Lignano, Caorle kaj Iesolo. Ankaŭ la grandaj urboj Venecio kaj Triesto allogas multe da turistoj.

Komparu kun: Laguno de Venecio