Por samtitola artikolo vidu la paĝon Venkotago.

VenkotagoTago de la Venko (ruse День Победы) rangas inter la plej popularaj el la rusaj kantoj, dediĉitaj al la dua mondmilito. La kanto rilatas al la Venkotago kaj diferencas de la plimulto de ĉi tiuj kantoj per ĝia gaja tono de marŝo kaj per la fakto, ke ĝi estis komponita proksimume tridek jarojn post la milito. Laŭ la vortoj de Vladimir Ŝainskij, veterana komponisto, "la kanto ŝajnis esti defalinta la tempon. Kvankam verkita tri jardekojn post la milito, ĝi nun similas kvazaŭ estis tiu kanto kiu helpis al ni gajni la venkon".

Historio redakti

Por memorfesti la 30-an datrevenon de la sovetia venko en la dua mondmilito, la registaro de Sovetunio anoncis konkurson por la plej bona kanto pri la milito. En marto 1975, la poeto Vladimir Ĥaritonov, kiu estis partopreninta en la milito, aliris sian tradician kunaŭtoron, la junan komponiston David Tuĥmanov kun propono por verki novan kanton por la okazo. Tiu provo estis okulfrape diferenconta el iliaj antaŭaj kunlaboradoj, kiuj estis diskoteke influitaj ŝlagroj. Kelkajn tagojn antaŭ la limdato, Ĥaritonov alportis sian tekston al Tuĥmanov kaj la lasta komponis kanton ĝustatempe por surbendigi trakon de orkestro. Lia edzino Tatjana Saŝko (la kantistino kaj lirikistino) kantis Denj Pobedi antaŭ la ĵurio.

Tamen, la ĵurio, konsistanta ĉefe el maljuna kantverkistoj kies gustoj estis formitaj dum la epoko de Stalin, estis tre malkontenta pri la rezulto. La teksto aperis al ili leĝera kaj frivola, dum la melodio estis asertita kiel trouzanta la "ritmojn de tango kaj fokstroto", du "burĝaj" dancoj kiuj estis malpermesitaj en Sovetunio.

Kvankam la prezento de la kanto estis forte malinstigita, Lev Leŝĉenko, unu el la plej popularaj sovetiaj kantistoj, kuraĝis premieri ĝin dum sia koncerto en Almato fine de aprilo. Poste la kanto estis prezentita en la televida elsendo "Goluboj ogonjok" (ruse Голубой огонёк) la 9-an de majo de alia kantisto (Leonid Smetannikov), sed lia interpreto estis iom malvigla kaj maltrafis altiri la atenton. Tiam la kanto ne estis prezentita ĝis la 10-a de novembro kiam Leŝĉenko revivigis ĝin por grandioza koncerto (kaj vive en Sovetia televido) en la Kremla Palaco de Kongresoj en la Tago de Milico. Lia prezento mirigis la cenzuristojn sed montriĝis grandega sukceso en la aŭdantaro, kiu petis denovan kantadon.

Ekde tiam, la kanto estis ĉiam prezentita dum ĉiu Venkotago en Sovetunio kaj Rusio, ofte finante programon de festoj, kun la lasta strofo dronanta en sonoj de fajraĵoj super la Ruĝa Placo. Laŭ Komsomolskaja Pravda, la sovetia estro Leonid Breĵnev tre ŝatis tiun kanton, precipe kiam kantita de Josif Kobzon, kaj antaŭdiris al Ĥaritonov ke "homoj kantos tiun melodion por multaj jaroj post kiam vi kaj mi estos forpasintaj".

La antaŭdiro de Breĵnev ne maltrafis plenumiĝi, parte ĉar, kiel la usona esploristo David MacFadyen klarigis, "tiu potenca kanto ne estas bazita sur la kuraĝo de junaj soldatoj sed sur la personaj memoroj de maljuniĝintaj, grizharaj veteranoj. Ĝia kortuŝa kombino de ĝojo ĉe impresa venko kaj malĝojo ĉe granda perdo sonas ankoraŭ signifa hodiaŭ, kiam la milito mem estas io pri kiu multaj junaj rusoj nek scias nek zorgas".[1]

Teksto redakti

Ruslingva teksto Latinlitera transskribo Traduko [2],[3]
День Победы, как он был от нас далёк, Denj Pobedi, kak on bil ot nas daljok, Kiel foris tiu glora Venkotag'
Как в костре потухшем таял уголёк. Kak v kostre potuĥŝem tajal ugoljok. Kiam fajro estingiĝis en bivak'
Были вёрсты, обгорелые, в пыли — Bili vjorsti, obgorelie, v pili — Multaj verstoj bruligitaj kaj en polv'
Этот день мы приближали как могли. Etot denj mi pribliĵali kak mogli. Strebis ni al venk' per tuta nia pov'
Rekantaĵo:
Этот День Победы Etot Denj Pobedi Tag' de tiu Venko
Порохом пропах, Poroĥom propaĥ, kun la pulv-odor'
Это праздник Eto prazdnik Estas festo,
С сединою на висках. S sedinoju na viskaĥ. ĉiam inda je memor'
Это радость Eto radostj Estas ĝojo
Со слезами на глазах. So slezami na glazaĥ. Inda je sincera plor'
День Победы! Denj Pobedi! Venkotago!
День Победы! Denj Pobedi! Venkotago!
День Победы! Denj Pobedi! Venkotago!
Дни и ночи у мартеновских печей Dni i noĉi u martenovskiĥ peĉej Tage-nokte, ĉe fornegoj, sen feri'
Не смыкала наша Родина очей. Ne smikala naŝa Rodina oĉej. Laboregis kaj vigilis la patri'
Дни и ночи битву трудную вели — Dni i noĉi bitvu trudnuju veli — Tage-nokte ni batalis kontraŭ mort'
Этот день мы приближали как могли. Etot denj mi pribliĵali kak mogli. Strebis ni al venk' per tuta nia fort'
Rekantaĵo:
Здравствуй, мама, возвратились мы не все... Zdravstvuj, mama, vozvratilisj mi ne vse... Kara panjo, multajn prenis mort-ripoz'
Босиком бы пробежаться по росе! Bosikom bi probeĵatjsja po rose! Kaj por multaj ne plu falos brila ros'
Пол-Европы, прошагали, пол-Земли — Pol-Jevropi proŝagali, pol-Zemli — Duonmondon marŝis ni de l' hejmo for
Этот день мы приближали как могли. Etot denj mi pribliĵali kak mogli. Strebis ni al venk' per tuta nia kor'
Rekantaĵo: x 2

Referencoj redakti

  1. David MacFadyen. Red Stars: Personality and the Soviet Popular Song, 1955–1991. McGill-Queens Univ Press, 2001. ISBN 0-7735-2106-2. Paĝo 180.
  2. Tago de la Venko - "День Победы" на эсперанто
  3. Tago de la Venko // День Победы

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Den Pobedy en la angla Vikipedio.