Ventoŝirmilo, aŭ antaŭa glaco,[1] estas nomoj por la travidebla surfaco uzata en la industrio de aŭtomobiloj por ebligi la videblon, akiri aerodinamikon kaj protekti la okupantojn de la veturiloj el eksteraj elementoj (vento, pluvo, polvo, insektoj ktp.). Kvankam dum multaj jaroj ili estis fabrikitaj el tensiita vitro, la aktualaj ventoŝirmiloj el lamenita vitro, kiu konsistas el du tavoloj de vitro kun tavolo de sekuriga lamenita poli-karbonato inter ili, kaj kiu en la momento de la frapo eksplodas sen disigi partiklojn danĝerajn por la okupantoj de la veturilo, havigas pli grandan garantion de sekureco. Sur la interna flanko de la ventoŝirmilo fiksiĝas la retrospegulo.

Panorama vitro en la frontaĵo de veturilo.
Ventoŝirmilo rompita kun formo de aranereto.
Fronta bildo de sporta motorciklo kie videblas ventoŝirmilo.

La ventoŝirmiloj de la motorcikloj estas kutime el akrila plasto rezista al frapoj.

Similajn karakterojn havas la samcelaj surfacoj de ajna veturilo (fervoja, ŝipo, aviadilo ktp.).

Referencoj redakti

  1. Vortaro de Fernando de Diego [1] Arkivigite je 2018-01-17 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 14an de Januaro 2018-

Fontoj cititaj en de:Autoglas:

  • Peter Gerigk, Detlev Bruhn, Dietmar Danner: Kraftfahrzeugtechnik. 3. Auflage, Westermann Schulbuchverlag GmbH, Braunskikejajachweig 2000, ISBN 3-14-221500-X
  • Karl-Heinz Dietsche, Thomas Jäger, Robert Bosch GmbH: Kraftfahrtechnisches Taschenbuch. 25. Auflage, Friedr. Vieweg & Sohn Verlag, Wiesbaden 2003, ISBN 3-528-23876-3