La Vento de Chinook [ŝinuk] aŭ ĉinuk-vento estas speco de la Vento de Föhn observebla tie en la meza interno de Nordameriko kie la Kanadaj prerioj kaj Granda Ebenaĵo renkontas la montojn. Ĉi tiuj ventoj nomiĝas laŭ la ĉinukaj indianoj. Laŭ popula diraĵo, "ĉinuko" signifus "neĝmanĝanto", ĉar forta vento de Chinook povas malaperigi eĉ trionan metron da neĝo interne de unu tago. La neĝo parte degelas kaj parte vaporiĝas en la seka vento. La vera fonto de la nomo estas en la lingvo de la peltokomerca epoko kiu donis la nomon vento de Chinook al vento kiu venas de la teritorio de la ĉinukoj (la malsupra Kolumbio, tio estas, de trans la Rok-Montaro).

La ĉinuk-ventoj ofte plialtigas vintrajn temperaturojn, de malpli ol −20 °C ĝis 10 °C aŭ eĉ 20 °C; la efiko povas daŭri horojn aŭ tagojn, post kiam la temperaturoj falas al la siaj normoj.

Unu el la plej drastaj ekzemploj de la ĉinuk-ventoj okazis la 15-an de januaro 1972 en Loma (Montano). La temperaturo plialtiĝis de −47 °C ĝis 9 °C, la plej granda ŝanĝiĝo de temperaturo dum 24-hora periodo iam ajn observita.

Kiam oni uzas la terminon "vento de Chinook" ĉe la marbordoj de Brita Kolumbio kaj la Pacifika Nordokcidento, kie ĝi originas, ĝi havas alian signifon. Tie, okcidente de Rok-Montaro, "vento de Chinook" estas varma, malseka vento de la sudokcidento, verŝajne portanta pluvon (aŭ neĝon je altaĵoj). Je la origino de la nomo kiu disvastiĝis per la pelta komerco al la Prerioj - la vento de la lando de la ĉinukoj, tio estas, de la sudokcidento. La prononco de "Chinook" (en la angla) ankaŭ estas alia ĉe la marbordo. Tie oni elparolas la vorton kun komenca "ĉ", dum sur la Prerioj oni elparolas ĝin kun komenca "ŝ" - en franca maniero, ĉar estis la franc-parolantaj peltokomercistoj (voyageurs) kiuj portis la vorton al la prerioj de la marbordo.

La vento de Chinook en Alberto redakti

 
Tie aperas la ventoj de Chinook plej ofte

La vento de Chinook aperas plej ofte en suda Alberto, precipe en zono etendiĝanta de Pincher Creek en la Trapasejo Crowsnest ĝis Lethbridge, kie oni spertas la efikojn de la vento de Chinook meze dum 30 ĝis 35 tagojn jare. Pli sude, en Usono, oni spertas la ĉinuk-ventojn malpli ofte, kaj oni malofte spertas ilin norde de Red Deer, kvankam ili foje aperas tiel norde kiel en Grande Prairie en nordokcidenta Alberto kaj en Fort St. John en nordorienta Brita Kolumbio, kaj tiel sude kiel en Albuquerque (Nov-Meksiko).

En la pasintaj dudek jaroj la ĉinuk-ventoj kaj pli varma vetero preskaŭ forigis la severan vintron en suda Alberto krom dum kelkaj semajnoj, kaj iuj mezvintraj monatoj havis mezan temperaturon de pli ol 5 °C, simile kiel ĉe la Okcidenta Marbordo de Brita Kolumbio, kie oni trovas la plej varmajn vintroj de Kanado.

En suda Alberto, mankas neĝo sur la tero dum la plej granda parto de la vintro. En Kalgario oni povas atendi blankan Kristnaskofeston nur dum 59% de la jaroj[1]. En Kanado, nur ĉe la marbordo de Brita Kolumbio kaj en suda Ontario oni havas malpli da blankaj kristnaskofestoj ol en suda Alberto.

En Lethbridge, la ĉinuk-ventoj povas blovi kun rapideco de uragano (120 km/h). Ili estas sufiĉe fortaj por rompi la fenestrojn de aŭtoj per premodiferenco. La 19-an de novembro 1962 la ventoj tie blovis eĉ kun rapideco de 171 km/h!

En la jaro 1962 la temperaturo en Pincher Creek iam plialtiĝis je 33 °C dum unu horo. Oni ankaŭ raportas ke tie la ĉinuk-ventoj iam devojigis trajnon.

Kalgario ankaŭ estas fama pro siaj ventoj de Chinook, sed ĉi tie la vento ne estas aparte forta.

En februaro de la jaro 1992, la temperaturo en Claresholm (Alberto) atingis 24 °C, unu el la plej altaj februaraj temperaturoj de Kanado.

La vento de Chinook kontraŭ la Arkta aermaso redakti

Mezevintre ŝajnas foje ke la vento de Chinook batalas kontraŭ la Arkta aermaso. Nemalofte la loĝantoj de Lethbridge plendas pri temperaturoj de −20 °C dum tiuj en Cardston, nur 77 km for, ĝuas temperaturojn de +10 °C en mallongaj pantalonoj kaj T-ĉemizoj. Ĉi tiu apudiĝo de temperaturoj povas stabile resti en unu loko aŭ moviĝi tien kaj reen; lastakaze ĝi kaŭzas tian variadon kia estas kuniĝo de varma mateno, malvarmega posttagmezo, kaj varma vespero. Nebulkurteno ofte akompanas la kuniĝon de varmeco en la okcidento kaj malvarmeco en la oriento.

Laŭ loka televizia programo pri historio, iam restis en Cardston antaŭ multaj jaroj nebulkurteno ĉe la Ĉefa Strato dum multaj horoj. Je la okcidenta flanko de la urbo estis varme kaj neĝo degelis, dum je la orienta flanko estis malvarmege.

En lastatempaj vintroj de Kalgario foje okazas tiel ke ĉe la flughaveno en la nordorienta parto de la urbo la temperaturo estis ĉirkaŭ −20 °C dum en la sudokcidenta parto ĝi estis +7 °C.

Ĉinuka arko redakti

 
La fortaj kontrastoj de ĉinuka arko

Unu el la plej frapaj trajtoj de la vento de Chinook estas la ĉinuka arko, strio de nemoviĝantaj stratusnuboj kreitaj de la moviĝo de aero super la montoj pro orografia levado. Por tiuj kiuj ne konas la ĉinuk-venton, la ĉinuka arko eble aspektas kiel minaca ŝtormonubo, sed ĝi malofte kaŭzas pluvadon aŭ neĝadon. Ĝi ja kaŭzas belegajn sunleviĝojn kaj sunsubirojn.

 
La fortaj koloroj de ĉinuka arko

La frapaj koloroj en ĉi tiu ĉinuka arko estas ofte videblaj. Kutime la koloroj ŝanĝiĝas dum la tago; je sunleviĝo oni vidas flavajn, oranĝajn, ruĝajn, kaj rozajn nuancojn kiuj ŝanĝiĝas je grizoj tagmeze kaj poste al oranĝe flavaj koloroj tuj antaŭ la sunsubiro.

Kiel kreiĝas la vento de Chinook redakti

 
Ĉinuk-arka nubomuro kuŝas paralele al la Rok-Montaro

La vento de Chinook estas feno kiu rezultiĝas de la moviĝo de altpremaj kaj malaltpremaj sistemoj super la Rok-Montaro[2]. Kiam la vento moviĝas super kaj tra la montaro, la akvo en la aero kondensiĝas kaj precipitiĝas, varmigante la aero per la liberigo de latenta varmeco. La aero plivarmiĝas kaj sekiĝas[3] per adiabata kunpremiĝo dum la aero malsuprenfluas laŭ la orienta flanko de la montaro.

La varma aero malsupren fluanta laŭ la deklivoj povas ankaŭ anstataŭigi malvarman, akvoriĉan aermason, plifortigante la plialtiĝon de temperaturo kaj malaltiĝon de aerakvo, kion oni kutime observas ĉe la ĉinuk-vento.

La turbulado de la fortaj ventoj ankaŭ povas malhelpi ke la normala nokta temperatur-renverso formiĝu laŭ la orienta flanko de la montaro, kio permesas al noktaj temperaturoj resti altaj.

Tre ofte tiel okazas, ke kiam multe pluvas ĉe la Okcidenta Marbordo, ĉe la okcidenta flanko de la Rok-Montaro falas multe da neĝo (kaj la aero do perdas sian akvon) dum ĉe la orienta flanko de la Rok-Montaro, en Alberto, estas vento de Chinook.

Du nuboformoj kutime vidiĝas ĉi tiam:

  • Supre estas ĉinuka arko

kaj/aŭ

  • Nubaro (ofte nomata nuba muro) malvidebligas la montojn kiuj troviĝas okcidente. Aspektas kvazaŭ alproksimiĝus ŝtormo, sed la nubaro ne moviĝas orienten.

La ĉinuk-vento de Manyberries redakti

Antaŭ vento de Chinook ofte aperas "ĉinuk-vento de Manyberries" je la fino de periodo de malvarmeco. Ĉi tiu sudorienta vento (nomata laŭ vilaĝeto en sudorienta Alberto, de kie la vento ŝajne venas) povas esti iom forta kaj kaŭzas ventomalvarmigon kaj neĝblovadon. Iom poste la vento ŝanĝas direkton por veni de la sudokcidento kaj la temperaturo plialtiĝas kiam la vera vento de Chinook alvenas.

La vento de Chinook en Brita Kolumbio redakti

Oni ankaŭ parolas pri vento de Chinook en Brita Kolumbio, sed tie la termino rilatas la samajn ventojn antaŭ ol ilin sekigas la sinsekvaj montaroj inter la Marbordo kaj Alberto. Tiuj ĉi ventoj estas tre akvoriĉaj kaj varmaj, kaj ili venas de la sudokcidento. Oni ofte donas al ili la nomon "Ananasa Ekspreso" ĉar ili venas de la subtropika regiono, proksime de Havajo; en la epoko de la velŝipoj la ŝipoj portantaj freŝan frukton de Havajo atingis Vankuveron, Seatlon, kaj Portlandon en rekorda rapideco - pro kio oni donis la nomon Ananasa Ekspreso - kio ankaŭ ĝustas pro la varmeco de la vento, vera beno vintre. La aero de okcident-marborda vento de Chinook estas stabila, kio minimumigas ventpuŝojn kaj mildigas la ventojn en protektitaj akvoj. En neprotektitaj akvoj oni ofte spertas fortajn ventojn dum vento de Chinook, ventegoj de ŝtormoforto estas maloftaj (la plej granda parto de la ŝtormoventoj de ĉi tiu regiono kreiĝas kiam rapida ŝprucfluo de la okcidento kaŭzas ke aermasoj de moderklimataj regionoj koliziu kun arktaj aermasoj).

Meteorologo de Vankuvero tipe dirus "la ĉinuk-vento daŭros ankoraŭ kvin tagojn, do atendu fortan pluvon dum la venonta semajno. La montoj (t.e. por skiado) estos pluvecaj ĝis la supro, do atendu multe da degelita neĝo sur la skideklivoj." Sed se vento de Chinook venas kiam arkta aermaso kuŝas stabile ĉe la Marbordo, la tropika akvovaporo de la ĉinuk-vento subite malvarmiĝas kaj falas, penetrante la fridan aeron kaj produktante multe da pudra neĝo, foje ĝis la marnivelo. Neĝo kaj la malvarmeco kiu ĝin produktis daŭras nur kelkajn tagojn dum vento de Chinook, ĉar la varma vento daŭre alportas varman akvovaporo kiu falas en la formo de pluvo kaj forlavas la neĝon, kiu rapide degelas kaj estas for interne de semajno.

La efikoj de vento de Chinook en la Interno de Brita Kolumbio estas tute aliaj. En pluva periodo la plimulto de la akvovaporo estas forprenita de la marbordaj montoj antaŭ ol la varmaj aermasoj atingas la Frejzeran Kanjonon kaj valoj de Thompson kaj Okanogano. La efikoj estas similaj al tiuj sperteblaj en Alberto, kvankam pli mildaj pro tio ke la Okanogano estas pli varma ol la Prerioj kaj pro la pluv-kaptaj montaroj inter Kelowna kaj Kalgario. Kaj kiam la vento de Chinook alportas neĝon al la Marbordo dum periodo de malvarmeco, periodo de klaraera sed malvarma vetero en la Interno cedos al malseka neĝdegelado pli multe pro la varmeco ol pro la pluvo.

La esprimo "vento de Chinook" estas ofte uzata inter fiŝkaptistoj kaj aliaj loĝantoj de la komunumoj de la Marbordo de Brita Kolumbio. La esprimo ankaŭ uziĝas en regiono de la Fjordo Puget en Vaŝingtonio. Notindas ke en ĉi tiu esprimo la vorto Chinook ĉi tie ne elparoliĝas same kiel oriente de la Rok-Montaro ([ŝinuk]) sed laŭ la origina elparolo de la marbordo ([ĉinuk]).

Elflua vento estas pli-malpli la malo de tio kion oni nomas vento de Chinook en Brita Kolumbio/Pacifika Nordokcidento. Ĉi tiun oni nomas squamish en iuj regionoj kaj williwaw en Alasko; ili konsistas el masoj de malvarma kontinenta aero fluanta el la rivervaloj kaj kanjonoj kiuj penetras la Marbordan Montaron al la marbordo.

Indiana legendo pri la vento de Chinook de Brita Kolumbio redakti

Indiĝena legendo de la subgrupo Lil'wat de la nacio St'at'imc rakontas pri knabino kun la nomo Ĉinuk-Vento kiu edziniĝis kun Glaĉero kaj transloĝiĝis al lia lando, kiu estis en la regiono de la Rivero Birkenhead. Ŝi sopiris revidi sian varman mar-hejmon en la sudokcidento kaj sendis mesaĝon al sia popolo. Ili venis al ŝi en la formo de neĝeroj kaj diris ke ili venos preni ŝin. Ili venis grandnombre kaj kverelis kun Glaĉero pri ŝi, kaj fine ili subigi lin kaj ŝi revenis hejmen kun ili.

Dum ĉi tiu rakonto unuflanke prezentas historion de familiaj rilatoj inter triboj, ĝi ankaŭ estas parabolo pri tipa vetermoviĝo - sudokcidenta vento unue portas neĝon, poste pluvon - kaj ankaŭ pri la degelado de glaĉero, eble la Glaĉero Place proksime al Lago Birken aŭ la iam granda glaĉero de Rivero Birkenhead antaŭ 10.000 jaroj, kiam la plej granda parto de ĉi tiu regiono estis glacikampo. Ĝi ankaŭ rakontas pri la almigrado de homoj al ĉi tiu regiono (aŭ pri milito, kun Ĉinuk-Vento en la rolo de Helena en indiĝena paralelaĵo al la troja milito).

La vento de Chinook kaj ĝardenumado redakti

La oftaj mezvintraj degeliĝoj sur la Granda Ebenaĵo kaŭzitaj de la vento de Chinook estas malbeno por ĝardenemuloj. La ĉinuk-ventoj videble vekas plantojn aŭ malfortigas ilin eĉ se ili ŝajnas resti dormantaj. Ambaŭkaze la plantoj pli facile vundiĝas kiam venas posta malvarmo. Multaj plantoj kiuj prosperas en Vinipego (Manitobo), kie konstanta malvarmo certigas tutvintran dormadon de la plantoj, malfacile vivas en la Alberta zono de ĉinuk-ventoj; inter ili estas la amerika tilio, iuj specioj de pomo, frambo, kaj saskatun-bero, kaj la acero Amur.

La vento de Chinook kaj sano redakti

Oni diras ke la vento de Chinook kaŭzas drastan plimultiĝo en la nombro de migrenaj kapdoloroj suferataj de suda Alberto. Oni ankaŭ kredas ke ĝi povas pligrandigi iritiĝon kaj sendormecon. Mezvintre, precipe super grandurboj kiel Kalgario, la vento de Chinook povas krei temperatur-renverson kaptante fumnebulon en la malvarma aero. Tiutempe povas esti malvarme je la strat-nivelo kaj pli varme je la supro de nubskrapuloj kaj sur pli altaj terenoj.

La vento de Chinook kaj popolrakontoj redakti

Estas du aparte famaj popolrakontoj pri la vento de Chinook, kiujn aŭdis la plejmulto de la sudalbertanoj en unu formo aŭ alia.

  • Viro rajdis ĉevalo al la preĝejo kaj trovis nur la spajron, kiu elstaris el la neĝo. Li do ligis sian ĉevalon al la spajro kune kun aliaj ĉevaloj kaj eniris la preĝejon per neĝtunelo por partopreni diservon. Kiam ĉiuj eliris el la preĝejo post la diservo, ili trovis ke intertempe vento de Chinook degelis la neĝon kaj la ĉevaloj nun pendas de la spajro.
  • Viro rajdis en sledĉaro kiam vento de Chinook alvenis. Li rajdis egalrapide kun la vento, tiel ke dum la ĉevaloj ankoraŭ kuris en profunda neĝo, la malantaŭo de la ĉaro traglitis koton.

Rekordoj rilate la venton de Chinook redakti

Loma (Montano) fanfaronas havi la plej grandan priskribitan temperatur-ŝanĝon dum 24-hora periodo. La 15-an de januaro 1972 la temperaturo en Loma plialtiĝis de −54 (−48 °C) ĝis 49 (9 °C), temperatur-ŝanĝo de 103 (57 °C); jen drasta ekzemplo de la efikoj de vento de Chinook.

La Nigraj Montetoj de Sud-Dakoto havas la rekordon pri la plej rapida plialtiĝo de temperaturo en la mondo. La 22-an de januaro 1943, ĉirkaŭ la 7h30 MNT la temperaturo en Spearfish (Sud-Dakoto) estis -4 . Ekis vento de Chinook kaj du minutojn poste la temperaturo estis +45 . La rekordo pri 49-grada temperatur-leviĝo dum du minutoj ankoraŭ validas. Je 9h00 la temperaturo atingis 54 , sed subite la vento ĉesis kaj la temperaturo falis denove al -4 ; la falo de 58 gradoj bezonis nur 27 minutojn.

Aliaj ventoj de Chinook redakti

Simila fenomeno (ankaŭ nomata vento de Chinook) okazas en la regiono de Fjordo Cook en Alaska kiam aero preterfluas la Montaron Chugach inter Fjordo de Princo William kaj Glaĉero Portage. Loĝantoj de Anchorage ofte (sed malĝuste) kredas la varmajn ventojn mezvintran donacon de Havajo. La vento de Chinook (kvankam ĝi povas nomiĝi alie) povas aperi preskaŭ ĉie kie estas apudaj montoj. Ĉinuk-ventoj de la Montaro Front, ekzemple, ofte havas efikon je Denvero (Koloradio), levante temperaturojn de nulo ĝis 10 °C en kelkaj horoj. Oni ankaŭ spertas ĉinuk-ventojn en Sallagurbo kaj Albuquerque.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Environment Canada - Probablo de Blanka Kristnaskofesto
  2. Introduction to Chinooks. Arkivita el la originalo je 2014-02-14. Alirita 2006-07-30.
  3. La aero falanta laŭ la orienta flanko de la montoj varmiĝas per premvarmigado je la sek-adiabata gradiento de 9.8° por 1000 metroj. Ĉar la aero estis je sia rosopunkto ĉe sia maksimuma alteco, la malleviĝo plialtigas la temperaturon super la rosopunkto (tio estas, ĝi sekigas la aeron).