Vera Dénes [dEneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dénes Vera estis hungara violonĉelisto, altlerneja instruisto. Ŝia edzo estis Frigyes Sándor, ŝia geedziĝa nomo estis Sándor Frigyesné.

Vera Dénes
Persona informo
Naskonomo Grossmann Vera
Naskiĝo 12-an de marto 1915 (1915-03-12)
en Budapeŝto
Morto 16-an de marto 1970 (1970-03-16) (55-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Memorigilo Vera Dénes
Familio
Edz(in)o Frigyes Sándor
Infano Anna Sándor
Okupo
Okupo muzikinstruisto • violonĉelisto
vdr
Memortabulo pri Frigyes Sándor kaj Vera Dénes

Vera Grossmann[1] naskiĝis la 12-an de marto 1915 en Budapeŝto, ŝi mortis la 16-an de marto 1970 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Vera Grossmann devenis el juda familio. Ŝi lernis muzikon private, poste ekde 1925 en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Adolf Schiffer, Leó Weiner, Imre Waldbauer kaj Jenő Kerpely. Dum la studentaj jaroj ŝi instruis private kaj koncertis. Ŝi akiris 2 diplomojn en 1935 kaj 1937. Dum la 2-a mondmilito ŝi instruis en lernejo pri judoj kaj ŝi apartenis al juda orkestro. Intertempe en 1940 ŝi edziniĝis, dum la nazia erao ili kaŝiĝis. En 1945 ŝi aliĝis al la nacia filharmonia orkestro, krome ankaŭ aliaj orkestroj aŭ violonkvaropo. En 1952 ŝi estis nomumita solisto. Ekde 1959 ĝismorte ŝi instruis en la Muzikarta Altlernejo. Ŝi ricevis premiojn inter 1937-1961. Ŝi naskis filinon en 1950, kiun ŝi edukis al violonĉelisto.

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (2013, vidu la bildon!)

Fontoj redakti

Referencoj redakti