Vera Eklezio de Jesuo

La Vera Eklezio de Jesuo (ĉine 真耶穌教會) estas konfesio de Pentekostisma Kristanismo, kies membroj troviĝas plejparte en Ĉinio.

Vera Eklezio de Jesuo
Orientiĝo Pentekostismo
Origino 1917
Pekino
Nombro de membroj 1,5 milionoj
Temploj 440 preĝejoj
vdr

VEJ estis fondita en 1917 en Pekino. En 2004, laŭ la eklezio, ĝi havis 1,5 milionojn da anoj kaj 440 preĝejojn. Ĝia plej granda internacia dividaĵo estas la Ĉinia asembleo, kun pli ol miliono da kredantoj.

Ĉefaj Doktrinoj redakti

Jen la kvin ĉefaj kredaĵoj de VEJ. (La citoj estis tradukita el la angla versio de ties proklamo de kredo, oficiale aprobis dum la 9-a VEJ-a Delegito-Konferenco en 2005).

Glosolalio redakti

1. "Ricevi la Sanktan Spiriton, elmontratan de glosolalio, estas la garantio de nia heredaĵo de la Regno de la Ĉielo".

Bapto redakti

2. "Akva bapto estas la sakramento por la pardonado de pekoj por renaskiĝi. La bapto devas okazi en natura viva akvo tia, kiel rivero, maro, aŭ lago."

"La baptanto, kiu jam ricevis bapton de akvo kaj la Sanktan Spiriton, faras la bapton je la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo. Kaj la persono ricevanta la bapton devas tute subiĝi en akvon kun kapo riverencita kaj vizaĝo direktita malsupre".

Lavado de piedoj redakti

3. "La sakramento de lavado de piedoj ebligas, ke oni povas esti ano de la Sinjoro Jesuo. Ĝi ankaŭ servas kiel konstanta rememorigilo, ke oni havu amon, sanktecon, humilecon, pardonemon kaj servemon."

"La piedoj de ĉiu persono, kiu ricevis akvan bapton, laviĝu je la nomo de Jesuo Kristo. Reciproka piedlavado povas esti praktikita iam ajn, kiam ĝi estus taŭga".

Sankta Komunio redakti

4. "La Sankta Komunio estas la sakramento de rememorado pri la morto de la Sinjoro Jesuo Kristo."

"Ĝi ebligas, ke ni povas preni el la karno kaj sango de nia Lordo kaj povas esti en komunio kun Li, por ke ni havu eternan vivon kaj leviĝu je la Fina Tago. Ĉi tiu sakramento okazu tiel ofte kiel eble. Nur nefermentitaj pano kaj vinbersuko uziĝos".

Sabato redakti

5. "Sabato, la sepa tago de la semajno, estas Sankta Tago, benita kaj sanktigita de Dio. Ĝi ĝuste observiĝu pro la graco de la Lordo por la rememorado de Diaj kreado kaj savado kaj kun la espero de eterna ripozo en la vivo venonta".

La Dek Kredaĵoj redakti

En la 1980-aj jaroj, kvin pliajn oni aldonis al la kvin ĉefaj doktrinoj.

6. "Jesuo Kristo, la Vorto kiu fariĝis karnulo, mortis sur la kruco por savi pekantojn, malmortis je la tria tago kaj leviĝis al la Ĉielo. Li estas la sola Savanto de la homaro, la Kreinto de la ĉielo kaj tero, kaj la sola Vera Dio".

7. "La Sankta Biblio, kiu konsistas el la Malnova kaj Nova Testamentoj, estas inspirita de Dio, la sola revelaciita vero, kaj la normo por Kristana vivo".

8. "Savado estas donata de la Graco de Dio per fido. Kredantoj devas kredi je la Sankta Spirito por serĉi sanktecon, honori Dion, kaj ami la homaron".

9. "La Vera Eklezio de Jesuo, fondita de nia Sinjoro Jesuo Kristo, per la Sankta Spirito dum la tempo de tiu ĉi "lasta pluvado", estas la restarigita Vera Eklezio de la Apostola erao".

10. "La Dua Alveno de la Lordo okazos je la Fina Tago, kiam Li malleviĝos el la Ĉielo por juĝi la mondon: la virtaj ricevos eternan vivon, dum la malvirtaj estos eterne kondamnitaj".

Aliaj Kredaĵoj redakti

VEJ-anoj ne festas Kristnaskon, nek sanktan vendredon (t.e. la vendredo antaŭ pasko), ĉar ili kredas, ke tiuj estas "paganaj" festoj.

Simile al multaj aliaj pentekostismanoj, VEJ-anoj ne kredas je la "Sankta Triunuo", sed kredas anstataŭe, ke Dio ne estas tri "personoj" -- ke Jesuo sole estas Dio. Tion oni nomas la doktrino de unueca pentekostismo.

Kritikoj redakti

VEJ ne estas sen kritikantoj. Multaj ne ŝatas ĝian aserton, ke ĝi estas la sola vera eklezio. Kritikantoj ankaŭ montras, ke "unueca pentekostismo" ne estas ortodoksa kristana doktrino.